Veyrier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo en Svislando. Vidu ankaŭ la artikolon Veyrier-du-Lac pri komunumo de Francio 40 kilometrojn pli sude.
Veyrier
Blazono de Veyrier
Veyrier
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 6° 11′ 0″ O / 46.16667 °N, 6.18333 °O / 46.16667; 6.18333 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 6° 11′ 0″ O / 46.16667 °N, 6.18333 °O / 46.16667; 6.18333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9849
Areo 6,46 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 1255
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Veyrier
vdr

Veyrier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando. Kun 9849 loĝantoj je la 30-a de aprilo 2010 la komunumo havas preskaŭ la grandecon de urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veyrier kun tre urbeca karaktero situas ĉe la suda bordo de la rivero Arve sude de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La origina vilaĝo Veyrier estis en la jaro 1816 distranĉita per la landlimo inter Francio kaj Svislando. La franca parto de la malnova vilaĝo (Pas de l'Echelle) apartenas hodiaŭ al la franca komunumo Étrembières. Al la komunumo krom la ĉefvilaĝo mem apartenas la lokoj Pinchat, Vessy kaj Sierne. Veyrier komplete kunkreskis kun ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj formas kune integran parton de la aglomeraĵo de Ĝenevo.

Norde de la komunumo jam sur franca teritorio situas la monto Salève, kiu estas ŝatata ekskursocelo de Ĝenevanoj. Al la monto kondukas aertelfero, kies vala haltejo estas sur franca teritorio rekte apud la landlimo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,53 km², de kiuj 13,8% estas kovritaj de arbaro, 33,2% servas por agrikulturo kaj 50,4% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Veyrier limas en nordokcidento al Carouge, en nordnorokcidento al la kantonĉefurbo Ĝenevo, en nordo al Chêne-Bougeries, en nordoriento al Thônex, en oriento al Étrembières (Francio), en sudoriento Bossey (Francio), en sudokcidento al Troinex, kaj en okcidento al Plan-les-Ouates.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la 1950-aj jaroj Veyrier estis konektita kun Ĝenevo per tramo, kiu tiam estis anstataŭigita per la hodiaŭaj buslinioj.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn okcidente en Carouge al la franca aŭtovojo A40 ekzistas alvetureblo 4 kilometrojn oriente en Annemasse.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Veyrier apartenis al Savojo. En la jaro 1770 Veyrier atingis la rangon de Grafejo. En la jaro 1816 Veyrier estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo, kiu samtempe kiel Kantono Ĝenevo aliĝis al Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]