Vár (distrikto)
Vár estas la 1-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: fortikaĵo, fakte tiu distrikto enhavas la tutan fortikaĵon en Buda, la ĉirkaŭaĵon (aparte menciitaj Tabán, Víziváros (=akva urbo), Krisztinaváros (=Kristina-urbo), Vérmezö (=sangokampo), Városmajor (=biencentro de urbo), montoj Gellért kaj Nap (=Suno).
Bazaj informoj
- poŝtkodoj: 1011-1016
- areo: 3 km²
- koordinatoj: 47° 29′ N 19° 02′ O / 47.483 °N, 19.033 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 19° 02′ O / 47.483 °N, 19.033 °O (mapo)
Situo
Distrikto Vár situas centre de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj.
Historio
Jam la prahomo vivis tie. Post la tatara invado ekde 1242 fortikaĵo konstruiĝis, kiu baldaŭ iĝis sidejo de la hungaraj reĝoj. La fortikaĵo iĝis kerno de la 1-a distrikto.
Vidindaĵoj
- fortikaĵo kun la Reĝa Palaco, interne Hungara Nacia Galerio kaj Historia muzeo
- citadelo
- Palaco Sándor
- Palaco Lánchíd
- Telefonia Muzeo
- Fiŝista Bastiono
- Tutlanda Biblioteko Széchenyi
Preĝejoj
- romkatolika Preĝejo de Ĉieliro de Maria el la 13-a jarcento en la centro de la fortikaĵo
- romkatolika, parte baroka Kirko Elizabeto de Hungario (Víziváros) de 1716
- romkatolika Preĝejo de Sankta Anna (Vár) de 1762 en kvartalo Víziváros
- romkatolika baroka Kirko Vundoj de Sankta Francisko (Víziváros) de 1741 ĉe Danubo
- romkatolika baroka Kirko Katarina de Aleksandrio (Budapeŝto) de 1836
- romkatolika Preĝejo de Maria de la Neĝo (Budapeŝto)
- ruina Preĝejo de Mario Magdaleno (Vár)
- Kalvinana preĝejo (Víziváros) de 1896
- Luterana preĝejo (Vár) de 1846
- romkatolika kapelo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) en la Historia Muzeo (iam kapelo de la reĝoj)
Ĝemelkomunumoj
- Ŝablono:Flagicon 1-a distrikto de Vieno, Aŭstrio
- Ŝablono:Flagicon Capestrano, Italio
- Ŝablono:Flagicon Carouge, Svislando
- Ŝablono:Flagicon Lendava, Slovenio
- Ŝablono:Flagicon Marlow, Anglio
- Ŝablono:Flagicon 1-a distrikto de Bratislavo, Slovakio
- Ŝablono:Flagicon 1-a distrikto de Prago, Ĉeĥio
- Ŝablono:Flagicon Regensburg, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Székelyudvarhely, Rumanio
- Ŝablono:Flagicon Senta, Serbio