Vértesboglár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vértesboglár [vErteŝboglAr] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske.

Blazono de Vértesboglár
Preĝejo de Vértesboglár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, ĉe piedoj de montaro Vértes (vErteŝ), for de ĉefvojo, fervojo (iam estis) kaj rivero. Bicske troviĝas 13, Tatabánya 21, Mór 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum erao de la romianoj. La unua mencio devenis el 1187. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la setlejon. Baldaŭe bavaroj refondis la vilaĝon. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio en 1946.

En 1810 romkatolika Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Vértesboglár) konstruiĝis. Krome estas videblaj golgoto, kapelo kaj paroĥo.