Distrikto Bicske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Bicske [biĉke] (hungare Bicskei járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér. Ĝi situas sur montaro Vértes kaj sur montetaro en la plej norda parto de la departemento.

Distrikto Bicske en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Bicske, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 12 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 520,10 km², kie loĝas 34 786 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj, dum la socialismo ankaŭ pri minadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam pli frue, sed en 1948 la limoj kaj nomo de la distrikto ŝanĝiĝis. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio