Vértesacsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vértesacsa [vErteŝaĉa] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. Vértes estas nomo de apuda montaro, signifante kirasa. Temas pri batalo inter germanoj kaj hungaroj, fine la germanoj rifuĝis kaj ili forĵetis la kirasojn por pli rapide forkuri. Acsa praturke estas parenco.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur montetoj laŭ ĉefvojo Székesfehérvár-Bicske.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue loĝis tie en la neolitiko kaj bronzepoko, kiujn sekvis romianoj kaj avaroj. En 1543 la turkoj okupis la regionon. Pro murdo de nobelo la loĝantaro rifuĝis, alvenis germanoj, kies posteuloj deportiĝis al Germanio en 1946.