Preĝejo Sankta Kruco (Vértesacsa)
Paroĥa preĝejo de Trovo de Sankta Kruco | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco en Vértesacsa en 1950 (fone)
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vértesacsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Székesfehérvár |
paroĥo | loke, sed zorganto en Lovasberény |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko, klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Paroĥa preĝejo Trovo de Sankta Kruco (hungare Szent Kereszt feltalálása) estas katolika monumento historia en vilaĝo Vértesacsa (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko paroĥa kirko Sankta Maria estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum dominado de turkoj la loĝaantoj estis kalvinanoj, tial ili uzis la kirkon. En fino de la turka periodo en 1688 la turkoj detruis ĝin. En 1741 oni konstruis kapelon kun sonorilostablo. En 1765 la katolikoj reakiris la kirkon. La plena preĝeja rekonstruo okazis nur inter 1768 - 1780 laŭ baroko, sed la sanktejo restis mezepoka. Oni konstruis ankaŭ sakristion. La fasado klasikismiĝis en 1845. En 1982 la turo kaj la fasado estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en parko. Sur la fasado meze la turo altiĝas kun piramida turopinto. Krom la enirejo estas niĉoj, ene statuoj pri Sankta Sebastiano kaj Johano Nepomuko, fine granda ligna kruco. La absido estas oklatera kaj ekstere pilieroj apogas ĝin. interne estas baroka murpentraĵo pri Apoteozo de Sankta Kruco. La preĝejo havas Biblion el la 16-a jarcento.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun foto Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare[rompita ligilo]