Víska (Višňová)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Víska
Víska
germane Dörfel
vilaĝo
Víska, domo n-ro 1
Oficiala nomo: Víska
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Višňová
Historiaj regionoj Saksio, Bohemio
Parto de Fridlanta terlango
Montaro Fridlanta montetaro
Domoj 54 2011
Rivero Smědá
Situo Víska
 - koordinatoj 50° 56′ 47″ N 15° 01′ 43″ O / 50.94639 °N, 15.02861 °O / 50.94639; 15.02861 (mapo)
Katastro 1,8 km² (180 ha) Víska u Frýdlantu
Loĝantaro 148 (2021)
Denseco 82,22 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 464 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Víska (Višňová)
Portalo pri Ĉeĥio

Víska (germane Dörfel) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Višňová en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sude de Višňová. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 54 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 148 loĝantoj.

Víska situas en katastra teritorio Víska u Frýdlantu kun areo 1,8 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis devene konsisto de Supra Luzacio[1], kun kiu ĝi falis al Saksio. Konsisto de Bohemio ĝi fariĝis en la jaro 1848, kiam okazis reguligo de ŝtatlimoj kaj enmembrigo de la domaro en la katastran teritorion Višňová.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869344
1880329
1890328
1900328
1910372
1921373
JaroLoĝantoj
1930361
1950236
1961245
1970211
1980198
1991148
JaroLoĝantoj
2001141
2011138
2021148

Akva muelejo[redakti | redakti fonton]

Sur rivero Smědá ĉi tie situadis akva muelejo. Laŭ kelkaj memorigantoj ĝi situadis malantaŭ konstruaĵo de hodiaŭa kulturdomo. La muelejo verŝajne estiĝis en la unua duono de la 17-a jarcento, ĉar en Listo de subuloj laŭ kredo el la jaro 1651 ĝi estas menciata kiel muelejo kun du maŝinoj. Unu el ĝiaj lastaj posedantoj estis muelisto Grundmann. La akvo movigis la muelejon ĝis la jaro 1922. Tiun ĉi jaron la loka muelisto translasis akvan rajton al urbo Frýdlant, kiu apud la muelejo konstruis malgrandan akvan elektrejon, kiu estas ĝis nun en trafiko. La loka muelisto poste povis senpage por tio preni elektran kurenton, kaj tial li ankaŭ ŝanĝis la movumon de la muelejo (el la akvo je elektra energio). Sed post la dua mondmilito la muelejo ne estis en la trafiko, do oni transportis parton de ĝia ekipaĵaro en muelejon en proksima Předlánce. Definitiva likvido okazis en la jaro 1958, kiam soldatoj ricevis ordonon deŝiri ĉiujn forlasitajn kaj neloĝigitajn konstruaĵojn en la ĉirkaŭaĵo de Višňová. Apartenis inter ili ankaŭ tiutempe duondetruita muelejo en Víska.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]