Forpafo de bombaviadilo City of Savannah la 5-an de marto 1945

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Forpafo de bombaviadilo City of Savannah la 5-an de marto 1945
B-17G kromnomata "Fluganta fortreso". La aviadilo de la sama tipo frakasiĝis ĉe Víska


B-17G kromnomata "Fluganta fortreso". La aviadilo de la sama tipo frakasiĝis ĉe Víska

Ĝenerala informo
Dato  5-a de marto 1945
Tempo  11:25
Kaŭzo  ĉesigo de motoroj post trafo de germana kontraŭaviadila defendo
Loko  Flag of Germany (1935–1945).svg Víska, distrikto Liberec
Geografia situo 50° 56′ 43″ N, 15° 1′ 18″ O (mapo)50.94527777777815.021666666667Koordinatoj: 50° 56′ 43″ N, 15° 1′ 18″ O (mapo)
Punkto de elflugo  Unuiĝinta Reĝlando Knettishall, Suffolk
Pereintoj  1
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Lockheed/Vega B-17G-20-VE Flying Fortress
Flugkompanio  Usono United States Army Air Forces
Dato de produktado  16-a de decembro 1943 (fabrikita)
Pasaĝeroj  9
Information icon.svg
vdr

Forpafo de bombaviadilo City of Savannah la 5-an de marto 1945 estas evento, kiu okazis dum la dektria misio de usona bombaviadilo Lockheed/Vega B-17G-20-VE s/n 42-97542 el la 563rd BS, 388th BG, 8th AF, USAAF (~ 563-a bombarda skvadrono de la 388-a bombarda grupo de la 8-a aviadila armeo de usona aerarmeo) super Germanio. La aviadilo havis sur sia ferdeko naŭmembran garnizonon. Post damaĝigo de la aviadilo fare de la germana kontraŭaviadila defendo la piloto provis ĝisflugi ĝis Pollando, sur teritorio fare de de tiam liberigita soveta Ruĝa Armeo. Sed tion li nesukcesis kaj li frakasiĝis kun la aviadilo ĉe Víska en Fridlanta terlango de hodiaŭa Ĉeĥio. Ok aviadistoj supervivis la kraŝon, sed ili estis militkaptitaj fare de naziistoj kaj ili restis en militkapto ĝis fino de la milito.

Aviadilo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la dua mondmilito disponis aerarmeo de Usono (United States Army Air Corps, en mallongigo USAAC) je bombaviadiloj Martin B-10, kiuj jam komence de 1930-aj jaroj teknike malnoviĝis. Por ilia anstataŭigo proklamis la komandataro de USAAC la 6-an de aŭgusto 1934 konkurson,[1] en kiu ĝi postulis evolui pezan bombaviadilon, kiu povus plene ŝarĝita de bomboj flugi en alteco tri kilometroj per rapideco 320 km/h dum tempo minimume kvar horoj. Por konstrui la novan aviadilon en kompanio Boeing laboris konstruistoj Edward Curtis Wells kaj E. Gifford Emery.[2] Tiuj konstruis maŝinon, kiu ricevis markigon B-17. Ekde ĝia unua propono ĝis premiera prova flugo, kiun Leslie R. Tower efektivigis la 28-an de julio 1935,[3] pasis eĉ ne tempo de unu jaro.[4] Pase de la tempo la bombaviadilo trairis tra reguligoj kaj modernigoj, ĝis la versio B-17G, da kiu oni produktis 8680 maŝinoj.[2] Ili ili ankaŭ aviadilo markita 42-97542.[n 1] Tiun la kompanio Lockheed/Vega liveris la 16-an de decembro 1943 ĝis Denver. Sekve la 11-an de januaro 1944 transvicigis en bazon ĉe Rochester en Unuiĝinta Reĝlando kaj je du tagoj pli poste ĝis Langley. La 25-an de januaro 1944 ĝi transiris en la 482-an bombardan grupon en Alconbury, la sekvantan tagon al la 96-a bombarda grupo en Snetterton kaj je plua tago pli poste (la 27-an de januaro 1944) ĝi fariĝis konsisto de 563-a bombarda skvadrono de la 388-a bombarda grupo,[6] kiu havis sidejon en aviadila bazo numero 136 troviĝanta ĉe urbo Knettishall en graflando Suffolk sude de Anglio.[7]

Lasta flugo[redakti | redakti fonton]

Paso de la flugo[redakti | redakti fonton]

La 5-an de marto 1945 ekstartis al misio numero 865 sume 429 bombaviadiloj kaj 689 ĉasaviadiloj. Ili celis al germanaj rafinerioj. Primara celo de la flugatako devis esti uzino por sintetikaj brulmaterialoj ĉe Ruhland. Sed rilate al malfavora vetero, kiu tiam regis, ili devis elekti celojn sekundarajn, kiuj por 233 bombaviadiloj B-17 kaj 369 ĉasaviadiloj P-51 fariĝis urbo Chemnitz kun porokazaj celoj Plauen kaj Fulda. Pluaj 120 bombaviadiloj B-24 celis al naftaj rafinerioj ĉe Hamburgo kaj 27 ĉasaviadiloj P-51 havis kiel sia rezerva celo vicigan stacidomon ĉe urbo Kreuztal. Pluaj 28 de tiuj ĉi ĉasaviadiloj flugis al esplorista misio kaj aliaj 14 ĉasaviadiloj P-51 akompanataj de kvar esploraviadiloj F-5 faris fotografian esplormision.[8]

Konsisto de la misio estis ankaŭ formacio de aviadiloj B-17G el la 563-a bombarda skvadrono de la 388-a bombarda grupo de la 8-a aerarmeo de usona aerarmeo (563rd BS, 388th BG, 8th AF, USAAF).[8] En la pozicio Hi-1-2 en la formacio flugis bombaviadilo B-17G 42-97542 "City of Savannah".[7] En sia ferdeko ĝi portis naŭmembran garnizonon,[9] al kiu komandis piloto ĉeleŭtenanto Ralph Wade Kittle kaj pluaj membroj estis kunpiloto leŭtenanto Jon Edward Rutt, navigisto leŭtenanto John Edward Watkins, ferdeka inĝeniero teknika serĝento Lloyd Chester Sanford, radisto teknika serĝento Salvatore Victor Genco, antaŭa pafisto staba serĝento Irwin Wolf Boxer, suba pafisto staba serĝento Alexander Raymond Kudla, flanka pafisto kaporalo Robert William Jones kaj malantaŭa pafisto staba serĝento Robert Hoyt Warren.[10]

Damaĝigo de la aviadilo kaj ĝia kraŝo[redakti | redakti fonton]

Víska (Ĉeĥio)
DMS
Víska
Víska
Situo de Víska enkadre de Ĉeĥio

Dum la flugatako al Plauen malsuprenĵetis la aviadilo je la 11:06 horoj siajn bombojn al tiea viciga stacidomo. Sed sekve la maŝinon proksime de ĉeĥa urbo Kraslice trafis pafaĵo de germana kontraŭaviadila defendo,[7] kiu damaĝigis ĝin kaj ĉesigis du el ĝiaj kvar motoroj.[11] Ĉimomente estis al la garnizono klare, ke per tiu ĉi tiel damaĝigita maŝino ili jam ne ĝisflugos al la britaj insuloj. Ili troviĝis super malamika teritorio kaj ili antaŭsentis, ke la aviadilo kraŝos. Tial ili klopodis veni super teritorio okupita de soveta armeo, do kiel eble plej malproksimen malantaŭ milita fronto, kiu tiutempe troviĝis proksimume tridek kilometroj de limoj kun Pollando.[n 2][9] Pri tiu ĉi sia intenco la piloto informis per raporto ankaŭ pluajn aviadilojn en la formacio.[8] Tiun li sekve forlasis kaj flugis al la nororiento. Por ke ili kiel eble plej multe maplpezigu la aviadilon, ili forĵetis ĉiujn restintajn bombojn preparotaj por la flugatako sur Chemnitz kaj ili seniĝis ankaŭ de armilaj sistemoj, kiuj la bombaviadilon pezigis. Kiam ili estis superflugantaj super la montaro (aliaj fontoj tiun ĉi eventoj lokumigas super Fridlantio)[9], haltis ankaŭ la tria motoro kaj la aviadilo sekve komencis malrapide sinki. Tuj kiam ili estis malsuprensinkintaj ĝis suba nivelo de la nuboj, komencis la garnizonanoj el la aviadilo unu post la alia elsalti. Ok el ili sukcesis sukcese fali aŭ teren aŭ en branĉojn de arboj, sed la naŭa, la malantaŭa pafisto Warren, kiu saltis kiel la lasta, la paraŝuto jam pro malgranda alteco ne havis tempon por malfermiĝi kaj li dure falis en malgrandan sablominejon surrande de arbaro tra orienta direkto de Víska, kie li pereis. La bombaviadilo sen la garnizono poste ankoraŭ el la sudorienta direkto transflugis super Víska kaj je la 11:25 horoj ĝi frakasiĝis,[7] kiam ĉe fervojlinio ĝi kunpuŝiĝis kun la tero kaj ekbrulis.[11]

Post la falo[redakti | redakti fonton]

Por la ruino de la aviadilo alveturis soldatoj de la germana Wehrmacht, kiuj en kunlaborado kun ĉi tieaj ĝendarmoj dismuntis ĝin, en fervoja stacio Višňová surmetis ĝin sur trajnon kaj sur la fervojo transportis ĝin ĝis Liberec, kie ili surŝutis ĝin komune kuun pluj sviadiloj en iu el kavoj ĉe flughaveno Liberec.[9]

Duono de la supervivintoj el la garnizono inkluzive de komandanto Kittel post la falo kaŝiĝis antaŭ la germanaj malamikoj. Rifuĝejon ili trovis en unu el lokaj garbejoj, sed post kelke da horoj malkovris ilin ĉi tiea germana milico kun hundoj kaj militkatis la aviadistojn. La restanta kvarono kaŝis sin en la ĉirkaŭaj arbaroj, sed post du tagoj la germanaj soldatoj kaptis ankaŭ ilin. Sekve ĉiujn ok la germanoj esplordemandis, torturi kaj lokigis ilin en militkaptitejojn. Ili suuferis en ili pro malsato kaj partoprenis ankaŭ en longaj marŝoj dum transŝovoj inter la tendaroj. Malgraŭ tio ĉiuj ĝisatendis finon de la milito kajj revenis reen Usonon. Pro sia kuraĝeco en la batalo ili akiris kelkfoje eĉ honorigon.[7]

La korpon de la lasta, naŭa aviadisto, kiu dum la elsalto mortiĝis, provizis Rudolf Lorenc, al kiu apartenis funebrejo en Víska en domo n-ro 83.[7] Poste oni sepuultis la korpon de la mortinto en tombejo en Višňová en senpera najbareco de tiea kadavrejo.[14] Post la milito alveturis ĝis Višňová por liaj korprestaĵoj usonanoj. Por la lokaj loĝantoj tio estis granda evento eĉ tial, ke inter la soldatoj aperis ankaŭ nigruloj, kiujn iuj lokaj loĝantoj ĝis nun ankoraŭ ne vidis.[9]

Oni sukcesis klarigi la malfeliĉon nur komence de la 21-a jarcento, ĉar la atestintoj de la akcidento estis aŭ post la dua mondmilito forŝovitaj, aŭ ili mortis. Kaj post la jaro 1948 plie ne deziris al la klopodoj esplori la kraŝon de la usona aviadilo nek tiama reganta partio en Ĉeĥoslovakio. La kraŝo tiel fariĝis plej multe neklarigita aviadila akcidento de la dua mondmilito sur teritorio de Ĉeĥio.[9]

Monumento[redakti | redakti fonton]

Ŝtona monumento, al kiu kondukas alirvojo el lignaj traboj. Malantaŭ la monumento muro kun arboj
Monumento al la garnizono de la forpafita aviadilo

La 7-an de marto 2015 estis je la 16-a horo – okaze de la sepdeka datreveno de la akcidento en Víska – senvualita la monumento de Karel Kocman rememoriganta tiun ĉi malfeliĉon.[14] La tuta programo komencis je la 14-a horo per meso en preĝejo de Sendo de sankta Spirito en Višňová. Sekve la partoprenantoj per historiaj veturiloj transŝoviĝis ĝis Víska al la monumento[11] Tie okazis ties senvualigo dum ĉeesto de reprezentanto ambasadorejo de Usono Laurence Hill,[14] hejtmano de Regiono Liberec Martin Půta,[15] frýdlanta urbestro Dan Ramzer aŭ urbestro de Višňová Tomáš Cýrus.[16] Omaĝe de la aviadistoj el la kraŝita bombaviadilo plie superflugis super la kapoj de la amasiĝintoj ĉasaviadiloj JAS-39 Gripen.[11] En la loka kulturdomo poste ankoraŭ okazis fakaj prelegoj kaj la vizitantoj povis rigardi ekspozicion de modeloj de aviadiloj.[14]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La postskribaĵon en sia nomo – City of Savannah – la aviadilo akiris laŭ urbo Savannah en usona ŝtato Georgio.[5]
  2. Batallinio tiam kondukis sude de urbo Vroclavo direkte okcidenten ĝis Görlitz, kie ĝi turniĝis tra norda direkto daŭrigante laŭloge laŭ fluo de riveroj de Luzacia Niso ka poste Odro.[12] Rekte en la tago de la forpafo en la orienta fronto Ruĝa Armeo konkeris urbon Koszalin kaj male perdis jam la konkeritan urbon Lubań.[13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boeing B-17 Flying Fortress (angle). Larry Dwyer. Alirita 2015-03-30.
  2. 2,0 2,1 Fiala, Jiří. Boeing B-17 Flying Fortress. Tým válečná technika. Alirita 2015-03-30.[rompita ligilo]
  3. První vzlet prototypu Boeing B-17 – 28. 7. 1935 – 80 let. Vojtěch Šír. Alirita 2015-04-05.
  4. B-17 Flying Fortress (angle). Boeing Corporate Offices. Alirita 2015-03-30.
  5. B17 Restoration Project (angle). National Museum of the Mighty Eighth Air Force. Alirita 2015-09-21.
  6. 42-97542 (angle). IWM London. Alirita 2015-04-06.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Lacina, Vladimír. Havárie B-17 v obci Víska u Višňové v březnu 1945. Model Ranch. Alirita 2015-03-13.
  8. 8,0 8,1 8,2 Missions. Eighth Air Force Historical Society. Alirita 2015-03-27.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Prokopcová, Milada. Na Frýdlantsku zmapovali dosud nevyjasněnou havárii amerického bombardéru. Alirita 2015-03-11.
  10. Pamětní deska u pomníku. Krajský úřad Libereckého kraje. Alirita 2015-03-27.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 ČTK. Na Liberecku odhalí pomník posádce letadla zříceného za války. Alirita 2015-03-12.
  12. Liddell Hart, Basil Henry. (2000) “Tažení od Visly k Odře”, Dějiny druhé světové války, 1‑a eldono, Brno: Jota, p. 704. ISBN 80-7217-117-8.
  13. Sommerville, Donald. (2009) “5. března”, Encyklopedie druhé světové války: 1939–1945. Praha: Naše vojsko, p. 179. ISBN 978-80-206-1077-5.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 VIDEO: Američtí letci mají pomník ve Vísce. Alirita 2015-03-12.
  15. Šinágl, Jan. Víska 7.3.2015: Odhalení pomníku posádce amerického letadla B-17G. Žebrák: Jan Šinágl.
  16. Langer, Jiří. Grippeny vzdaly nad Vískou čest posádce sestřeleného amerického letadla B17. Liberec: Krajský úřad Libereckého kraje.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]