Vadillo de la Guareña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vadillo de la Guareña
Vadillo julio 2003.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49420 [+]
Demografio
Loĝantaro 251  (2022) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 5° 21′ U (mapo)41.281944444444-5.3527777777778Koordinatoj: 41° 17′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 713 m [+]
Areo 44,16 km² (4 416 ha) [+]
Situo de Vadillo de la Guareña
Situo de Vadillo de la Guareña

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vadillo de la Guareña [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vadillo de la Guareña [baDIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Vadillo de la Guareña estas komprenebla etimologie al Vadejeto de la rivero Guareña.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 44,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 248 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, lime kun Guarrate, Fuentelapeña, Alaejos, Castrillo de la Guareña kaj La Bóveda de Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano (kies kruco aperas en la blazono), poste al la episkopo de Zamoro, poste al la provinco de Toro. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]