Vajk (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vajk
city or town in Armenia • Urbotipa loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 3801
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22  (1897) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 41′ N, 45° 28′ O (mapo)39.68333333333345.466666666667Koordinatoj: 39° 41′ N, 45° 28′ O (mapo) [+]
Alto 1 300 m [+]
Areo 3 km² ( 300 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Vajk (Armenio)
Vajk (Armenio)
DEC
Vajk
Vajk
Situo de Vajk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vayk [+]
vdr

Vajk (armene Վայք, antaŭe Azizbekoi de 1956-1994) estas urbo en la provinco Vajoco-Dzoro, Armenio. En la jaro 2008 ĝi havis 5 885 loĝantojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vido de Vajk
Ĥaĉkara monumento en Vajk.

Laŭvorte signifanta "malĝojoj", la nomo Vayk devenas de la kantono Vajoco-Dzoro de la historia armena provinco Sjuniko[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie la areo Vajk apartenas al la kantono Vajoco-Dzoro de la provinco Sjuniko; la 9-a de la Granda Armenio, regata de la Siunia dinastio.

Komence de la 16-a jarcento, Orienta Armenio falis sub la safavida persa regado. La teritorio de nuntempa Vajk iĝis parto de la Erivan Beglarbegi kaj poste la Ĥanato de Erevano. La periodo inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj estas konsiderita kiel la plej malhela periodo en la historio de Vajoco-Dzoro. La regiono fariĝis ofta batalkampo inter la invadaj trupoj de la tjurkaj kaj iranaj triboj. Kiel rezulto, multaj signifaj monumentoj kaj prosperaj vilaĝoj estis detruitaj kaj la loĝantaro estis delokigita. En 1747, la regiono iĝis parto de la lastatempe formita Ĥanato de Naĥiĉevano.

Rezulte de la Traktato de Turkmenĉajo subskribita inter la Rusa Imperio kaj Persio en 1828 post la Rusa-Persa Milito de 1826–1828, multaj teritorioj de Orienta Armenio, inkluzive de Vajoco-Dzoro, fariĝis parto de la Rusa Imperio. En 1828-1830, multaj armenaj familioj de la iranaj urboj Selmas kaj Ĥoj estis transloĝigitaj en orienta Armenio, precipe en la lokoj kiuj poste iĝis parto de la Erevana Gubernio en 1840. La unua ondo de armenaj setlantoj alvenis en la regiono Vajoco-Dzoro en 1828-1829, formante la malgrandan kamparan komunumon Sojlan en la areo de nuntempa Vajk. En 1870, ĝi fariĝis parto de la tiama distrikto Sharur-Daralagezskij de la Erevana Gubernio.

Post la mallongdaŭra sendependeco de Armenio inter 1918 kaj 1920, la regiono fariĝis unu el la ĉefaj centroj de la rezisto kontraŭ la sovetia regado, iĝante parto de la nerekonita Respubliko Montara Armenio sub la gvidado de Garegin Nĵdeh.

Post falo al la bolŝevikoj en julio 1921, Sojlan fariĝis parto de la Armena SSR. En 1931, ĝi fariĝis la centro de la nove formita Azizbekov-rajono. En 1956, Sojlan ricevis la statuson de urbotipa setlejo kaj renomiĝis Azizbekov honore al la bolŝevika revoluciulo Meŝadi Azizbekov.  En 1973, filio de la Fabriko de Minerala Akvo Ĝermuk estis malfermita en Azizbekov.

Baldaŭ antaŭ la sendependeco de Armenio, Azizbekov estis renomita Vajk la 23-an de novembro 1990. Poste en 1995, Vajk ricevis la statuson de urbo ene de la provinco Vajoco-Dzoro laŭ la lastatempe adoptitaj administraj reformoj. La ekonomio de la urbo iom post iom malkreskis en la post-sendependeca periodo, kaj la Vajk-filio de la Akvofabriko Ĝermuk estis fermita.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Arpa

Vajk situas je ŝoseo 140 kilometrojn sude de la ĉefurbo Erevano survoje al Goris. La provinca centro Jeghegnadzor situas sur distanco de 20 kilometroj sudoriente de Vajk.

Kun alteco de 1300 metroj super la marnivelo, Vajk situas sur la maldekstra bordo de rivero Arpa ĉirkaŭita de la montoj Jeghegis de la nordokcidento kaj Vajk-montaro de la sudo[2] .

La urbo estas karakterizita per malvarmaj kaj neĝaj vintroj, kaj mildaj malvarmetaj someroj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Tiridato

Vajk estas ĉefe loĝata de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio en Vajk estas la Diocezo de Vajoco-Dzoro kun sidejo en Jeghegnadzor.

La preĝejo Sankta Trdat de la urbo estis malfermita en aŭgusto 2000 de Katolikoso Garegino la 2-a kaj per la donacoj de armenaj bonfarantoj Caloust kaj Emma Soghoyan el Usono. La preĝejo estas nomita laŭ reĝo Tiridato la 3-a de Armenio, kiu proklamis kristanismon kiel la ŝtata religio de Armenio en 301, igante la armenan reĝlandon la unua nacio kiu ampleksis kristanismon kiel oficiala ŝtata religio.

Jen la loĝantara templinio de Vajk ekde 1897:

Jaro 1897 1963 1976 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 22 1 115 4 644 6 550 6 024 5 877 4 700

La kuracado estas provizita de la hospitalo Vajka Medicina Asocio funkcianta ekde 1962.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĥaĉkaroj en memorejo de Vajk

La restaĵoj de malnova setlejo devenanta de la unua jarmilo a.K. estas eltrovitaj ĉe la nordoriento de Vajk.

La ponto de Vajk de la 17-a jarcento en la rivero Arpa situas 1 km okcidente de la urbo. La ponton renovigis Ivan Paskeviĉ en 1827, dum lia kampanjo kontraŭ la kaĝaroj, dinastio kiu regis Persion dum la rusa-persa militoj.

La urbo Vajk havas kulturan centron kun 2 teatraj haloj (600 kaj 200 sidlokoj), muzika akademio, arta akademio, kaj publika biblioteko kun pli ol 180 000 aĵoj.

La publika parko Karen Demirĝjan situas en la centro de la urbo.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La Aŭtovojo M-2, kiu konektas Armenion de nordo al sudo, trapasas la urbon. La urbo estas ligita kun la ĉirkaŭaj komunumoj per regionaj retoj de bonevoluintaj vojoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Vajk baziĝas sur agrikulturo kaj bredado. La plej granda industria firmao de la urbo estas la kompanio "Vayk Group" pri vino, vodko kaj sekaj fruktoj, fondita en 2000. Aliaj ĉefaj firmaoj de la urbo inkluzivas la fabrikon de konstruaj materialoj "WCW of Vaik" fonditan en 1968, kaj la "Meg" Ararat" fabriko por teproduktado fondita en 2008.

La urbo havas sian propran centran hospitalon ekde 1984.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La urbo Vajk estas hejmo de 3 publikedukaj lernejoj kaj ankaŭ de 2 antaŭlernejaj infanĝardenoj. Vajk antaŭe havis mezan medicinan kolegion, kiu nuntempe ne funkcias.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Stadiono Arevik

Vajk estas hejmo de la urba stadiono Arevik malfermita en 1985, kun kapacito de 2 000 sidlokoj. Ĝi estis tute renovigita en 2016. Tamen la urbon ne reprezentas iu ajn profesia futbalteamo en la enlandaj konkursoj.

La urbo havas sportan lernejon administratan de la komunumo. La lernejo nuntempe servas la junajn sportistojn de la urbo kaj la proksimaj vilaĝoj. Tamen la instalaĵoj en la lernejo estas malmodernaj bezonante tutan renovigan procezon por la komplekso.[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]