Valacloche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valacloche
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44191
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 1° 5′ U (mapo)40.1906928-1.0908356Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 985 m [+]
Areo 15,018925 km² ( 150 1.8 925 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valacloche (Provinco Teruelo)
Valacloche (Provinco Teruelo)
DEC
Valacloche
Valacloche
Situo de Valacloche
Valacloche (Hispanio)
Valacloche (Hispanio)
DEC
Valacloche
Valacloche
Situo de Valacloche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valacloche [+]
vdr

Valacloche [balaKLOĉe] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo kaj sonorilturo.
Pli ampleksa panoramo.
Restaĵoj de la kastelo (detalo de murego kaj ĉefturo fone).

Ĝi estas je 21 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Villel estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj iom sudoriente estas Valacloche inter Villel kaj Camarena de la Sierra. Eblas iri al Teruelo ankaŭ tra Cubla.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Camarena, alfluanto de Guadalaviar (nomita Turia post Teruelo). La loĝloko staras je 985 m super marnivelo sur la deklivaroj de la montaro Sierra de Javalambre. Ambaŭ medioj ebligas fruktodonajn fruktoĝardenojn kaj arbarojn de pinoj, kverkoj kaj juniperoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. La kastelo estis konstruita en la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Valacloche oni malaltiĝis ĝis nunaj 24 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo kaj la restaĵoj de la kastelo (ĉefturo kaj muregeroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]