Villel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villel
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 326  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 1° 11′ U (mapo)40.2335197-1.1872972Koordinatoj: 40° 14′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 883 m [+]
Areo 85,377495 km² ( 853 7.7 495 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villel (Provinco Teruelo)
Villel (Provinco Teruelo)
DEC
Villel
Villel
Situo de Villel
Villel (Hispanio)
Villel (Hispanio)
DEC
Villel
Villel
Situo de Villel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villel [+]
vdr

Villel [biLJEL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La municipo enhavas kvartalojn kaj domarojn kiel jenaj: El Campo, La Fuensanta, Rueda, Torrejón, Vadillo, Viñuelas kaj Los Baños.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sanktejo de Nuestra Señora de la Fuensanta.
Panoramo de la sanktejo de Nuestra Señora de la Fuensanta.

Ĝi estas je 15 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo du kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la du sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Villel estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Villastar kaj Libros. La N-330 trapasas la municipon inter la km 281 kaj 291, samitinere kun la N-420. Krome loka ŝoseo konektas kun Cascante del Río.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Guadalaviar, kiu formas valeton ĉirkaŭitan de montoj apartenantaj al la montaroj Peñarredonda ĝis la rivero Turia. La altitudo gamas inter 1264 m kaj 780 m borde de la rivero Turia. La loĝloko staras je 823 m super marnivelo.

Nordokcidente: Rubiales Norde: Villastar Nodoriente: Villastar
Okcidente: Rubiales Oriente: Cascante del Río
Sudokcidente: Tramacastiel Sude: Libros Sudoriente: Riodeva

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

La kastelo apartenis al Aben Razin, de Albarracín, kaj estis unu el malmultaj islamaj fortikaĵoj kiuj rezistis la kristanajn atakojn estritajn de Cid. Alfonso la 2-a donis ĝin al la Templanoj. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano, kaj ties estro Juan Fernández de Heredia iĝis superulo en Rodoso. Poste konkeris ĝin Petro la 1-a de Kastilio, kaj en la Milito de Hispana Sendependigo okupis ĝin ankaŭ la armeo napoleona.

En 1773 naskiĝis tie la estonta ministro Francisco Tadeo Calomarde.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Villel oni malaltiĝis ĝis nunaj 325 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo kun du barokaj pordegoj, la malfrugotika Sanktejo de Nuestra Señora de la Fuensanta kaj la ermitejo Karmen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]