Villastar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villastar
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44130
Demografio
Loĝantaro 543  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 17′ N, 1° 9′ U (mapo)40.2811074-1.1512179Koordinatoj: 40° 17′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 867 m [+]
Areo 39,045661 km² ( 390 4.5 661 ha) [+]
Villastar (Provinco Teruelo)
Villastar (Provinco Teruelo)
DEC
Villastar
Villastar
Situo de Villastar
Villastar (Hispanio)
Villastar (Hispanio)
DEC
Villastar
Villastar
Situo de Villastar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villastar (Teruel) [+]
vdr

Villastar [biljasTAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Murpentraĵo en Villastar (Teruel), ĉe la ŝoseo N-330, en la norda enirejo de la loko (2022).
Murpentraĵo en Villastar (Teruel), kun detalo de la preĝejo kaj la municipa blazono (2022).

Ĝi estas je 9 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo du kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la du sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Villastar estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter Teruelo kaj Villel. La N-330 trapasas la municipon inter la km 292 kaj 295, samitinere kun la N-420.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Guadalaviar, kiu formas valeton ĉirkaŭitan de montoj apartenantaj al la montaroj Peñarredo okcidente kaj Camarena oriente. La plej altaj pintoj estas Loma Gorda (1214 m) kaj Muela de Villastar (1140 m). La altitudo gamas inter 1214 m (Loma Gorda) kaj 840 m borde de la rivero Guadalaviar. La loĝloko staras je 858 m super marnivelo.

Nordokcidente: Teruelo Norde: Teruelo Nodoriente: Teruelo
Okcidente: Rubiales Oriente: Teruelo kaj Cubla
Sudokcidente: Villel Sude: Villel Sudoriente: Cubla

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estas sanktejo de keltiberoj nome Peñalba de Villastar kie estis abundo de surskribaĵoj de diversaj epokoj, el kiuj multaj estis alportitaj al la Arkeologia Muzeo de Barcelono.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Villastar oni malaltiĝis ĝis nunaj 548 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]