Riodeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riodeva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44133
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 1° 9′ U (mapo)40.1175989-1.1471163Koordinatoj: 40° 7′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 967 m [+]
Areo 34,342687 km² ( 343 4.2 687 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riodeva (Provinco Teruelo)
Riodeva (Provinco Teruelo)
DEC
Riodeva
Riodeva
Situo de Riodeva
Riodeva (Hispanio)
Riodeva (Hispanio)
DEC
Riodeva
Riodeva
Situo de Riodeva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riodeva [+]
vdr

Riodeva [rjoDEba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Panoramo.
Natura loko Los Amanaderos.

Ĝi estas je 41 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo du kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la du sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento, fakte el Libros. Laŭ tiu Riodeva estas inter Camarena de la Sierra oriente kaj Libros okcidente, kun la urba kerno tute lime al Rincón de Ademuz, eksklava komarko de provinco Valencio.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Riodeva, kiu formas limon inter Aragono kaj Valencilando, kaj enfluas en la riveron Turia ekde ties maldekstra bordo, ĉe «Casas de Angelina» (Libros), super Torrealta kaj antaŭ Mas de Jacinto, de la valencia Rincón de Ademuz. La loĝloko staras je 967 m super marnivelo. Grava natura loko estas Los Amanaderos, kie oni instalas la nomitan «Centro de Interpretación del Río Eva y Los Amanaderos» (CIREA).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis romian nekropolon.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

La loko en la Mezepoko apartenis al la Templanoj. En la 14-a jarcento ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj iom da vitoj), forstado kaj brutobredado; nune ĉefe rura turismo kaj minado de kaolino (por fabrikado de papero kaj ceramiko) kaj de kvarco (por fabrikado de vitro). Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Riodeva oni malaltiĝis ĝis nunaj 325 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, krucarvojo pri la Pasio de Kristo, muelejo kaj interpretejo pri muelejoj kaj natura loko Los Amanaderos, paleontologia kuŝejo pri dinosaŭroj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]