Valencia Esperanto-Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Valencia Esperanto-grupo (Grupo Esperanto de Valencia en la hispana) estas la ĉefa Esperanto-klubo de la urbo Valencio.

La unua valencia esperanto-societo estis fondita en 1903, kaj ĝia nomo ŝanĝiĝis plurfoje. Valencia Esperanto-Grupo naskiĝis en 1956, kaj apartenas al la Hispana Esperanto-Federacio.

La asocio estas registrata en la Registro de la Valencia Komunumo, en la 1a sekcio, kun la numero 1754.

En 2003 la statuto devis esti ĝisdatigita por transiri de ŝtat-skala registriĝo al komunum-skala registriĝo.

Foto post la 2019 asambleo de la grupo.

La grupo organizis la 78-an Universalan Kongreson de 1993; ĉeforganizanto estis Augusto Casquero.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La asocio havas bibliotekon de 1500 ekzempleroj. Ĝi estis enkomputiligita inter 2012 kaj 2013 fare de María Isabel Ruiz Ruiz[1][2], kaj estis la kvina esperanto-biblioteko enkomputiligita en Hispanio.

La katalogo estas alirebla tie-ĉi.

Revuo[redakti | redakti fonton]

Valencia Luno estas la nuna bulteno de la asocio. En 1968 oni ankaŭ provizore ŝanĝis la nomon al Lunradio.

  • 1a epoko de Valencia Luno (1960-1962)
  • 1a epoko de Lunradio (1968-1975)
  • 2a epoko de Valencia Luno (1982-2002)
  • 3a epoko de Valencia Luno (2020-nun). Ĉefredaktoro: Eduardo Alonso Navarro. Korektistoj: Iván García kaj Elías Hernández Capdevila

Ĉiuj numeroj estas legeblaj sur Bitarkivo.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

  1. Calle San Vicente, 67. Valencio
  2. Avenida Fernando el Católico 45, 46008 Valencio
  3. 1998-nun. Avenida Peris y Valero 96 - 5. Valencio

Stratoj kun esperanta nomo[redakti | redakti fonton]

En Valencio ekzistas relative centra strato nomata "Doctor Zamenhof", kiu havas esperantan ŝildon. Kiam la grupejo estis pli proksima al tiu strato, oni kutimis fari etan promenadon por porti florojn al la ŝildo la tagon de la celebrado de la Zamenhofa tago, antaŭ ol iri kune tagmanĝi.

Tuj post la forpaso de Luis Hernández Lahuerta en 1961, membroj de la valencia klubo sukcesis atingi el la urba aŭtoritatoj stratonomigon en lia honoro.

Vidu aliajn stratojn kaj monumentojn rilatantajn esperanton tie: Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Hispanio

Estraro[redakti | redakti fonton]

La estraro depost decembro 2020 konsistas el:

Prezidanto Vicprezidanto Sekretario Trezoristo Voĉdonantoj
Raúl Salinas Monteagudo Eduardo Alonso Navarro Carmen López Martínez Iván García Cortijo Luis Salag Laguarda,

Rosa Zanón Ferrando, Ismael Ejarque Doménech

Elstaraj membroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]