Iván García
Iván García | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1982 (40-jaraĝa) en Albacete |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vikimediano • programisto |
Iván GARCÍA (naskiĝis la 13-an de decembro 1982 en Albacete, Hispanio) estas hispana esperantisto kaj programisto. Li studis ĉe Universato de Paris Sud XI-Grado en Informadiko kaj esperantiĝis en 2013. Iván estas la fondinto de la projekto BitArkivo en januaro 2016, li kunordigas grupon da volontuloj por konservi esperantajn gazetojn, librojn kaj aŭdio-dokumentojn pere de ciferecigo kaj alŝuto al Wayback Machine, li ankaŭ respondecas pri la retejo kaj pri la dosierujo de la projekto, ĝi nuntempe havas la subtenon de UEA.[1][2] Iván estas estrarano en la Valencia Esperanto-Grupo, kie li estas kasisto ekde 2019. Iván estas vegano, li interesiĝas pri meditado, vojaĝado, filmoj, lingvoj kaj kulturoj.[3]
Esperanto-aranĝoj/kongresoj[redakti | redakti fonton]
- Valencia Esperanto-Renkontiĝo en Oliva (2013)
- Hispana Esperanto-Kongreso en Rondo, Malago (2014)
- 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Barcelono (2019)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Kunlaborantoj ĉe BitArkivo
- ↑ Fonduso Instigo ĉe Liberapay
- ↑ Bitarkivo eta facillingva enkonduko de Ivan Garcia