Valencia Muzeo de Etnologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valencia Muzeo de Etnologio
muzeo
Lando Hispanio vd
Situo Valencio
Adreso calle Corona 36
Poŝtkodo 46003
Estiĝo 1982
Direktoro Joan Seguí Seguí • Joan Seguí Seguí
Koordinatoj 39° 28′ 42″ N, 0° 22′ 59″ U (mapo)39.478422-0.383128Koordinatoj: 39° 28′ 42″ N, 0° 22′ 59″ U (mapo)
Valencia Muzeo de Etnologio (Valencio)
Valencia Muzeo de Etnologio (Valencio)
DEC
Valencia Muzeo de Etnologio
Valencia Muzeo de Etnologio
Situo de Valencia Muzeo de Etnologio
Map
Valencia Muzeo de Etnologio
Parto de Q53912533 vd
Retpaĝo https://letno.dival.es
vdr

La Valencia Muzeo de Etnologio (hispane Museu Valencià d'Etnologia, ankaŭ nomita L'Etno), estas kulturhistoria muzeo en Valencio, Hispanio. Ĝi temigas la tradician kaj popolan katalunan kulturon en la regiono de Valencio

La iniciato por la Museu Valencià d'Etnologia estis prenita fare de la antropologo Joan Francesc Mira (naskita 1939). Ĝi estis fondita de la regiona registaro, Diputació de València, en 1982 kaj malfermita en 1983 en la Centro Cultural la Beneficència en Valencio.

La misio de la muzeo estas kolekti, esplori kaj komuniki kaj palpeblan kaj nematerian heredaĵon ligitan al la tradicia kaj popola kulturo de Valencio.

Ĝiaj celoj estas la esplorado kaj disvastigo de scio en la kampo de etnologio kaj antropologio kreante spacon por scio kaj pripensado koncerne du komplementajn areojn de kultura diverseco kiuj karakterizas homojn :

  • Unuflanke, la propre valenciana, kiu baziĝas sur la kulturaj ŝablonoj de la tradicia valencia socio kaj ĝia transiro al industria socio, sen neglekti la novajn kulturajn formojn de la nuntempo.
  • Aliflanke, la ĝenerala gamo de ĉiuj kulturoj, de tiuj de la Mediteranea limo al la lando Valencio ĝis tiuj de pli malproksimaj regionoj de la mondo.

Tiu ĉi centro estas sub la administrado de la Diputació de València kaj estas bazita ĉe la Centre Cultural la Beneficència (Kultura Centro la Beneficència) en la grandurbo de València.

La muzeo eldonas la revuon Revista valenciana d'etnologia kaj la seriojn "Temes d'etnografia valenciana" kaj "Ethnos", kun eldonoj en la hispana kaj en la valencia .

La muzeo ricevis la Premion de Eŭropa Muzeo de la Jaro en 2023 .

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Logografio
Korto de la Centro Cultural la Beneficència
La muzeokonstruaĵo, Centre Cultural la Beneficència
La ekspoziciejo de la seka ebenaĵo kaj la montoj ĉe la enkonstruita korto de la Centro Cultural la Beneficència
Tradicia valencia danco sur fonpentraĵo en la muzeo.

La muzeo enhavas tri konstantajn ekspoziciojn : La ciutat viscuda. Ciutats valencianes en trànsit 1800–1940 (La loĝata urbo. Valencia urboj en transiro 1800–1940), Horta i marjal ( legomĝardeno kaj erikejo ) kaj Secà i muntanya ( Sekaj ebenaĵoj kaj montoj ), kiuj respektive reprezentas la urbaj spacoj, la legomĝardenoj kaj erikejoj, kaj traktas la sekkultivadon kaj montajn pejzaĝojn de la valencia teritorio. Krome estas organizitaj vojaĝaj kaj provizoraj ekspozicioj kaj didaktikaj laborrenkontiĝoj. La muzeo ankaŭ realigas esploraktivecon, kiu realiĝas en diversaj projektoj kaj la alvoko de la Premio Bernat Capó por la Disvastigo de la Popola Kulturo. La muzeo ankaŭ eldonas kelkajn periodajn eldonaĵojn: Revista valenciana d'etnologia, la bulteno BETNO kaj la kolektoj Temes d'etnografia valenciana kaj Ethnos. Ĝi havas bibliotekon specialiĝantan pri etnologio kaj antropologio same kiel dokumentarcentron. La instalaĵoj de la muzeo etendiĝas al la malnova psikiatria hospitalo de Bétera, kie kolekto de ĉirkaŭ 10,000 eroj estas stokita kaj katalogita.

Aldone al provizoraj kaj permanentaj ekspozicioj, la muzeo ofertas larĝan gamon de kulturaj okazaĵoj kaj instruaj agadoj, kiel ekzemple laborrenkontiĝoj, prelegoj kaj muzikaj prezentoj. La muzeo estas aktive engaĝita en laborado kun hejmkomunumoj kaj ankaŭ havas proksimajn rilatojn kun aliaj kulturaj institucioj [1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Seguí, Joan. (2015) El desafío de exponer : proceso y retos museográficos, Arrieta Urtizberea, Iñaki, Bilbao: Universidad del País Vasco, Servicio Editorial. ISBN 9788490821909. OCLC 935117687.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]