Valencio (apartigilo)
Aspekto
Valencio[1] estas esperantigo de la (precipe kataluna) loknomo València. Ĝi estas la nomo de diversaj geografiaj elementoj:
- Valencio estas ĉefurbo de Valencilando, Hispanio (0°23’U, 39°28N), kie okazis 78-a Universala Kongreso de Esperanto en 1993. La tria plej granda urbo de Hispanio, kun ĉ. 750.000 loĝantoj. Kaj rilate al tiu urbo estas:
- Horta de València, komarko ĉirkaŭ tiu urbo
- Provinco Valencio ĉirkaŭ tiu urbo
- Valencilando, aŭtonoma komunumo en la oriento de Hispanio
- Antaŭa Reĝlando de Valencio
- Antaŭa Valencia gubernio
- Antaŭa Valencia islama reĝlando, en Andaluso
- Antaŭa Valencia episkopujo, nun ĉefepiskopujo, kaj katedralo de Valencio
- Antaŭa Valencia eklezia provinco
- Valencia laguno, apud la Valencia urbo
- Valencia golfo de la Mediteranea Maro, apud la Valencia regiono
- Universitato de Valencio
- Universitato Politeknika de Valencio
- Valencia flughaveno, en proksima vilaĝo Manises
- Valencio estas urbo de Venezuelo (68°07’U, 10°10N). Kaj rilate al tiu urbo estas:
- kantono Valencia estas kantono en la subŝtato Nov-Meksiko en Usono
- València d'Àneu estas ĉefvilaĝo de la komunumo Alt Àneu, en regiono Pallars Sobirà (Katalunio)
- Valencia de Alcántara estas urbeto en provinco Cáceres (Hispanio)
- komarko Valencia de Alcántara estas koncerna komarko.
- Kaj Metroo de Valencio (Venezuelo) 'stas la urba reto de metroo.
- Valencia de Don Juan estas urbeto en provinco Leono) (Hispanio)
- Valencia del Ventoso estas vilaĝo en provinco Badaĥozo (Hispanio)
- València la Vella estas loko de la komunumo Riba-roja de Túria, en regiono Camp de Túria (Valencilando)
- En Francio estas kvar komunumoj de nomo Valence kaj pluraj aliaj, kiuj havas la vorton Valence kiel parto en la nomo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto Valencio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1165