Valencia de Alcántara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Valencia de Alcántara
Vista de Valencia de Alcántara.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Valencia de Alcántara
Poŝtkodo 10500 [+]
Retpaĝaro retejo
Politiko
Urbestro Luis Cándido Moreno Morgado (PP)
Demografio
Loĝantaro 6 178  (2009)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 25′ N, 7° 15′ U39.4132551-7.2435909Koordinatoj: 39° 25′ N, 7° 15′ U [+]
Alto 620 m [+]
Areo 595 km² (59 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Valencia de Alcántara [+]
v  d  r
Information icon.svg

Valencia de Alcántara estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valencia de Alcántara situas en la plej okcidenta parto de Ekstremaduro kiel angulo preskaŭ ene de Portugalio (kies limo estas nur je 14 km) en la komarkodistrikto Distrikto de Valencia de Alcántara, je altitudo de 620 m; je 89 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 124 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 595 km².

Ĝi estas kerno de jura teritorio. En parto de ties ampleksa municipa teritorio troviĝas la dek domaroj nome: El Pino, Las Huertas de Cansa, San Pedro de los Majarretes, Las Casiñas, Aceña de la Borrega, Alcorneo, Las Lanchuelas, La Fontañera, Jola kaj La Miera, kaj aliaj pli malgrandaj domaroj. Tia distribuo de la loĝantaro ne kutimas en tiu hispania regiono, sed ja en la najbara Portugalio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ekzistanta natura medio en Valencio de Alcántara enfermas unu el la plej reprezentaj lokoj de la ekstremadura arbaro, estante ties teritorio bordita de la Malvarma Montaro, deklivaro de la Montaro de la Stelo, kaj por la lastaj deklivoj de la Montaro de Sankta Petro. Lia reliefo difiniĝas per gamo de pli malaltaj kaj mallarĝaj montetoj, inter kiuj estas ampleksaj ebenaj zonoj kiuj montras la karakteran spacon de malferma arbaro ekstremadura.

La plej granda parto de la urba teritorio estas trapasata de la rivera reto de la Taĵo, prezidita de la rojo Sever (naskiĝas en la Montaro de Sankta Mamedo kaj ĝi formas naturan limon kun Portugalio, antaŭ alveni al la Taĵo, en Cedillo). Al tiu alportas ĝiajn akvojn la rivero Alburrel, kiu siavice ricevas akvojn de la Alpotrel kaj de la Rivero de Avid kiu trairas la vilaĝon.

La klimato prezentas mediteraneajn karakterojn, kun nedubeblaj atlantikaj influoj, helpataj de la okcidenta pozicio de la urbo kaj ricevitaj tra la malferma valeto de la rivero Sever, kiu kondiĉas la disvolviĝon de la agraraj aktivecoj. La jaraj duonaj pluvoj superas 600 l. el aŭtuno al la printempo. La temperaturoj estas varmaj en somero kun 24 gradoj de mezumo kaj mildaj en vintro kun 12,2 gradoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Valentinos. La censita populacio en 2009 estis de 6.178 loĝantoj kaj en 2008 estis de 6.175 loĝantoj, kvankam antaŭe ĝi superis eĉ la 12.000 loĝantoj, kiel montras la censo de la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento:

Demografia evoluo de la municipo de Valencia de Alcántara[1]
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970
9.417 10.340 12.024 12.748 15.415 15.586 13.159 8.315
1981 1991 1996 2000 2005 2006 2007 2008
8.066 6.577 6.578 6.240 6.115 6.102 6.148 6.175

La aktuala loĝantaro distribuiĝas tiele:

Populacio de Valencia de Alcántara (2008)
Nomo Kategorio Populacio
Valencia de Alcántara Ĉefa kerno 5.116
Alcorneo Submunicipo 67
El Pino Submunicipo 130
Jola Submunicipo 39
La Aceña de la Borrega Submunicipo 155
La Fontañera Submunicipo 132
Las Casiñas Submunicipo 137
Las Huertas de Cansa Submunicipo 212
Las Lanchuelas Submunicipo 101
San Pedro de los Majarretes Submunicipo 86
TOTALE MUNICIPO 6.175

Laŭ la informoj de la municipaj censoj montras ke Valencia de Alcántara, male kiel la najbaraj San Vicente de Alcántara kaj Alburquerque, pluhavas sian populacion, kio eĉ iomete pliiĝas malkiel en plej parto de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unuaj restaĵoj trovitaj en la zono de Valencio de Alcántara asocias al la Paleolitiko en ties diversaj fazoj. Tamen, estos la revolucio de la Neolitiko kaj la naskiĝo de la unuaj kaj komencaj formoj civilizaciaj kiuj lasas plej grandan markon en formo de strukturoj funebraj de kultura karaktero kaj kun markita teritoria karaktero kiel estas la Dolmenoj.

Ĉi tiuj konstruoj, en kiuj homaj grupoj kiuj fektivigis enterigojn tiel individuaj kiel kolektivaj kun la intenco marki la teritorion per la kadavroj de siaj prapatroj, formas hodiaŭ unu el la aroj de megalitoj plej gravaj de Eŭropo kaj per ties 41 dolmenoj estis deklarita en 1992 Kultura Havaĵo kun kategorio de Arkeologia Zono. Al la simbola kaj kultura graveco de ĉi tiuj konstruoj kuniĝas la grava kolekto de hejmaĵoj al ili asociita kiuj al oni parolas pri la formoj de vivo de tiuj homaj grupoj kiuj malfermiĝs malrapide al la socia komplekso.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La kronikistoj de la Romia Imperio per siaj rakontoj enkondukas Valencion de Alcántara en ĉi tiu nova etapo, pro tio ke la zono aperas asociita en gravaj fontoj al la realaĵo de popolo luzitano kiu eĉ iom subjektive restos nepre kunigita al la rezisto fronte al la romia okupacio.

Fakte, estos ĉi tiu rezisto kiu, laŭ Tito Livio, premis la prokonsulon Decimo Junio Bruto cedi al la paŝtistoj-soldatoj de la murdita Viriato terojn kaj opidojn en kiuj ili setlis kaj iĝis kontrolitaj, donante li al ili la setlejon de Valentia. Multnombraj romiaj restaĵoj estis trovitaj en la loko, inter kiuj elstaras du pontojn, akvedukto kaj du fontoj (nur unu konservita). Iuj de ĉi tiuj verkoj apud reto de malĉefaj ŝoseoj estas facile enkompreneblaj en la urba eksplodo de la 1-a jarcento d.K. kaj malfacilaj kompreneblaj sen urba kerno aŭ almenaŭ duonurba kiu ilin pravigis.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La krizo en kiu merĝis la strukturoj de la Romia Imperio de la 3-a jarcento havigis la instaladon, perforta aŭ ne, de invadaj popoploj en ties tereno kiel kolofono al procezo de antaŭa migrado. De inter ĉi tiuj popoloj la visigoto estis kiu finis atingante la hegemonion en la Iberia duoninsulo, inkludita la malnova provinco de Luzitanio. En Valencio de Alcántara aperas tiu popolo reflektita en la arkeologia registro kaj ĝi konstatas la kontinuecon populacian post la falo definitiva de la Imperio, kontinueco kiu daŭriĝus per la islama posta hegemonio.

Tamen, estus post la rekonkero de la loko fare de la Ordeno de Alcántara, ĉirkaŭ la dua kvarono de la 13-a jarcento, kiam ĉi tiu irus akirante la karakteron kiu definitive atingus en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Same kiel aliaj loĝantaroj de la aktuala provinco de Cáceres, en Valencio de Alcántara alvenus kunvivi tri civilizacioj de paca maniero ĝis kiam la kriterioj de sanga purigo postulis la dekreton de forpelo de la judoj de 1492.

Ĉi tiu elpelo ne evitis la konservadon de Gotika Kvartalo en kiu akiras specialan gravecon la Sinagogo, centro de la socia vivo kaj religia de la juda loĝantaro kiu loĝis en la loko. La valoro de ĉi tiu grava aro trovis ties agnoskon en 1997 per sia deklaro kiel Kulturinteresa Havaĵo kun la kategorio de Historia Aro.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

En la 15a jarcento la geedziĝo en Rocamador de Izabela, filino de la Katolikaj Gereĝoj, kun Manuelo la Fortuna, reĝo de Portugalio, markos la komencon de landlimaj rilatoj kiuj estos centraj en la eko urba de Valencio de Alcántara kaj en ties graveco kiel landlima loko de granda strategia intereso. De ĉi tiu formo, Valencio de Alcántara vidiĝos nepre kunigita al la variantoj kaj kompleksaj rilatoj kun la apuda reĝlando de Portugalio. Fakte, estos la kuniĝo de Portugalio (1581-1640) al la hispanaj kronoj de la Habsburgoj kiu permesos la pason de Filipo la 2-a proksime de la vilaĝo en 1580, kaj la provojn rompi la koncernan kuniĝon kio, siavice, donos lokon la malmolaj alfrontoj kiuj markos la premoj de la 17-a jarcento, en kiu la portugala flago alvenos flagri en la loko por dudek kvar jaroj, de 1644, kiam estis konkerita la urbo de António Luiz de Menezes, la unua Markizo de Marialva, ĝis ties redono por la Traktato de Lisbono de 1668.

En ajna kazo la 16-a kaj 17-a jarcentoj supozos la ekon urban de Valencio de Alcántara kun la konstruo aŭ difino de ties ĉefaj monumentoj; preĝejoj kiel tiu de Nia S-rino de Rocamador (aŭtenta juvelo de la gotika) kaj monaĥejoj kiel tiu de Sankta Klara vidos la lumon, sed ankaŭ blazondomoj kaj fortifikaĵoj. Ĉio tio agordos homogenan areon de kiu oni konservas gravajn atestojn kaj kiu restos pli malpli senŝanĝa dum la 18-a jarcento kaj komencoj de la 19-a jarcento en kiuj pluas la konflikto kun la reĝlando de Portugalio kaj en kiuj la loko aperos en la censoj kiel unu el la plej gravaj de la aktuala provinco de Cáceres. Komence de la 18-a jarcento la vilaĝo ricevas la viziton de Filipo la 5-a, unua burbona monarko, kiu merĝe en la Milito de Hispana Sukcedo decidis gasti en la monaĥejo de Sankta Francisko, hodiaŭ proprieto de la dukoj de la Venko en alia ekzemplo de la graveco de Valencio de Alcántara kiel landlima loko.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

La komenco de la 19-a jarcento, tradicie asociita al la komencoj de la Nuntempa Epoko, estos speciale konflikta en la kazo de Valencio de Alcántara kiu vidiĝos en du gravaj konfliktoj, unu konita kiel la Milito de la Oranĝoj (1801) aŭ alia la Milito de Hispana Sendependeco kiu, en la kazo de Valencio de Alcántara, komencas en datoj tiel fruaj kiel 1811. Valencio de Alcántara estis provizora sidejo de la Provinca Estraro de Ekstremaduro dum la milito, kaj de kiu sendis la deputitojn al la Parlamento de Cádiz. Tamen, la loko ne estis atakita, kvankam oni dokumentis damaĝojn fare de la franca armeo. La rigorecoj kiujn ĉi tiuj konfliktoj postulos al loĝantaro kutimita vivi kun la krizo kaj la malabundeco ne kaŝas la dinamismon komercan de la vilaĝo asociita al la landlima trafiko.

Ĉi tiu aktiveco de kontrabando aŭ kaŝkomerco igos fonton de fundamentaj enspezoj por Valencio de Alcántara ĝis la malapero de la kontrolo de limo en 1992. Dum la paso de ĉi tiu jarcento gravaj familinomoj kiel Espartero aŭ Montesino aperas asociitaj al Valencio de Alcántara. Tamen, la okazaĵo de plej granda historia graveco en la 19-a jarcento estos la konstruo de la linio de fervojo Madrido-Lisbono, pro tio ke koncerna konstruo kaj la vizito inaŭgura de Alfonso la 12-a en 1881 signifis la definitivan salton de la loko al la moderneco kaj ĝi distingis ĝin inter la loĝantaroj de plej granda graveco de la provinco kaj de la regiono. La kreo de la Stacidomo de Fervojoj donos grandan dinamismon al la loko, alportante kun si dekojn de postenoj de nerektaj kaj rektaj laboroj, ĝis tia punkto ke, ĉirkaŭ koncerna stacidomo, formiĝis vera urba kerno konita kiel "La Kvartalo de la Stacidomo".

La nestabileco de la unua kaj dua kvara de la 20-a jarcento eksplodis en 1936 pro la Hispana Enlanda Milito inter la registaro leĝe establita de la Dua Hispana Respubliko kaj la trupoj stariĝitaj je la komando de Generalo Franko. Valencio de Alcántara, same kiel la tuta provinco, troviĝis de la komenco en la zono regita de la naciismaj trupoj kiuj, fine estus la venkintoj en la longa konflikto, tial la valencia loĝantaro ne spertis la rektan tragedion de la milita konflikto, fakto kiu, tamen, ĝi ne neebligis konfliktecon je civila nivelo motivita de la granda nestabileco kaj la milita situacio.

Kun la fino de la Civila Milito la faŝisma reĝimo prenis korpon ĝis kiam en 1975 kun la morto de la diktatoro finis la sistemo kiu subteniĝis sur lia persona figuro. Dum ĉi tiu longa periodo la loĝantaro subtenis sian dinamismon asociitan al la limo kaj al la hermetismo de reĝimo kiu ne konfidis eĉ ne en la diktatoreco de similaj karakteroj kiu estis establinta en la najbara Portugalio. La alveno de la demokratio kaj speciale la adhero al la Ekonomia Komunumo Eŭropa en 1982 signifis la ekpunkton en la rilatoj ĝis nun enterigataj de du popoloj kiuj, nur politike, vivis oponitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Turismo.

Historia-arta heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Dolmeno en Valencio de Alcántara

En la urba teritorio troviĝas la plej grava aro en Eŭropo de megalitismo. La dolmenoj estas disigitaj en tri ĉefaj grupoj. La plimulto de ili estis detruitaj laŭlonge de la historio por utiligi ties ŝtonojn por diversaj konstruoj, konservante tamen grandan nombron en tre bonaj kondiĉoj. En aliaj okazoj la megalitoj postvivis danke al sia improvizita uzado kiel staloj fare de la lokanoj.

En la urbocentro elstaras la preĝejo de Nia Sinjorino de Rocamador de la 16-a jarcento, deklarita Historia-arta Monumento de nacia intereso en kies interno trovas interesa retablo baroka de Jozefo de Churriguera kaj verko de Ludoviko de Morales "la Dia", "La Virgulino kaj la Sanktuloj Johanoj" de granda arta valoro. Ĉi tiu preĝejo estas konstruita sur alia romanika, de kiu utiligas la malantaŭajn murojn, kaj en kiu okazis la reĝa nupto inter unu el la filinoj de la Katolikaj Gereĝoj kaj la reĝo de Portugalio Manuelo "La Fortuna", ĉeestante la propra reĝino Izabela de Kastilio. Aliaj punktoj de intereso estas la monaĥejo de Sankta Klara, kiu havas esceptan renesancan fasadon; la preĝejo de la Personigo, sita en la Placo de la Konstitucio je la flanko de la Urbodomo kaj de la Palaco de Reganto; kaj la kastelo kiu nuntempe ne troviĝas en tre bonaj kondiĉoj, kvankam ĝi gastigas unu el la pli bonaj bibliotekoj de la provinco.

En la Placo de Gregorio Bravo estas lokita unu el la plej belaj fontoj de la regiono, de komencoj de la 19-a jarcento, konstruita el la valorega marmoro de Carrara. Same, oni povas observi ponton kaj romiai fontoi, tiel kiel akvedukton de romia deveno.

Ĝi posedas krome kvartalon de judoj kiu montras gotikajn elementojn en kiu konserviĝas sinagogo, nuntempe reformita kaj simila al la sinagogo de Preni (Portugalio). Koncerna kvartalo estas deklarita Historia-arta Komplekso, kaj en ĝi eblas vidi krom la menciita sinagogo, centojn de ogivajn lintelojn kaj multnombrajn palacojn kaj blazondomojn kiun elmontras sur siaj fasadoj blazonojn de granda detalo kaj riĉeco.

Krome proksime eblas viziti interesajn vidindaĵojn en Portugalio, kiel la najbara vilaĝo kaj kastelo de Marvão kaj en la municipa teritorio belan naturon.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dum mallonga periodo dum la Milito de Hispana Sendependeco, Valencio de Alcántara estis sidejo de la Estraro de de la Provinco de Ekstremaduro pro tio ke estis tiam la sola ekstremadura loko kiu ne estis en francaj manoj. De ĉi tiu sama loko oni sendis la reprezentantojn de Ekstremaduro al la Parlamento de Cádiz.
  • Dum la sama milito, klopodis atakon al la loĝantaro franca taĉmento, malakceptante ĝin la loĝantaro danke al tio ke la bona sorto permesis ke unu el la malmultaj kanonoj kiuj tiam restis en la fortikaĵo vundis la kapon de franca oficiro, tial ili devis retiriĝi de la loko, restante Valencio de Alcántara plene sendamaĝa.
  • En la Monaĥejo de Montesinos troviĝas la lito-meblo de la Generalo Espartero. Temas pri la lito de kampanjo kiun uzis la elstara militisto en la Unua Karlisma Milito.
  • La elstara loka verkisto José María Valverde, dum vizito al la Preĝejo de Nia Sinjorino de Rocamador por vidi la pentraĵon de Ludoviko de Morales, post momentoj de vidado, li rimarkis ke en la libro kiun subtenas Sankta Johano Evangeliisto kaj kiu estas skribita de la knabo Jesuo en la brakoj de la Virgulino, figuras karaktroj en la aramea, lingvo en kiu parolis Jesuo, kiu tradukitaj dirus "Ŝafido de Dio". Scivola datumo, kiu indikas ke Ludoviko de Morales uzis la unuan vortaron de arameo-hispana eldonita dum sia vivo.
  • Por la Stacidomo de Fervojoj de la loko pasis personoj tiel elstaraj kiel Alfonso la 12-a, Alfonso la 13-a, Johano de Burbono, Johano-Karlo la 1-a, krom la historia vizito de la franca heroo de la Unua Mondmilito, venkinta generalo de la batalo de la Marne, Marŝalo Joffre.
  • La placo estis pavimita en 1872, por kio oni komisiis portugalan arkitekton post konvinko de la skabenaro ke la portugalaj ŝtonoj estas pli bonkvalitaj ol la hispanaj. Kaj li tiel faris, alportinte de Portugalio egan kvanton de ŝtonoj por tia celo. En la loko ekzistas kutimo atentigi la vizitantojn ke tie oni estas sur "portugala teritorio".

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • José María Valverde (1926-1996). Poeto kaj hispana tradukisto. Estis instruisto en Romo kaj profesoro de Estetiko en la Universitato de Barcelono. Pro politikaj motivoj, en 1964 ekzilis propra-vole en Usono kaj Kanado, kie vivis kiel profesoro ĝis la jaro 1977. Li reliefiĝis pro siaj tradukoj de ŜekspiroJoyce, pro kio li estis premita de la Nacia Premio de Tradukado.
  • Soraya Arnelas, kantisto de popo hispana kiu vendis pli de 300.000 kopioj de diskoj. Estis konkursanto de la programo Operacio Triumfo de Telecinco. Ŝi partoprenis en la programo de Cuatro, "La Batalo de la Korusoj". Ŝi reprezentis Hispanion en la festivalo de Eŭrovido 2009 celebrata en Moskvo la 16-an de majo per la kanto La noche es para mí, "La nokto estas por mi", restante en la dudekkvara pozicio, estante unu el la plej malbonaj pozicioj de la historio de Hispanio en la festivalo, sed realigante bonan agadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]