Valentín Alavedra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Valentín Alavedra
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1884 (1884-11-30)
Morto 30-an de novembro 1960 (1960-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Valentín (aŭ Valentí) ALAVEDRA ALSINA (1885-1961) estis hispana esperantisto.

Industriisto. Li esperantistiĝis en la jaro 1908, kaj estis unu el la kunfondintoj de la Esperanta Grupo "Lumon" de Terrassa, proksime al Barcelono. Unua Sekretario de la menciita rondo, li multe aktivis en sia industria urbo por disvastigi Esperanton kaj speciale influis en la kampanjo por gastigi aŭstrajn geinfanojn en la jaro 1920.[1]

Post la intercivitana milito, li estis kunfondinto de Grupo Esperantista en la sino de "S.C.Tarrasense" kaj prezidis la O.K.K. de la 12a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Terrasa, unua post la milito. Dum multaj jaroj li estis Prezidanto de la Grupo en Terrasa.

En 1948 li publikigis satiran poeman libron en la kataluna lingvo, "El Circ de malentès : poema policrom", pri la cirko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Marco Botella: "Analoj de la Esperanto-movado en Hispanio"