Valtiendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valtiendas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40314
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 3° 55′ U (mapo)41.478333333333-3.9172222222222Koordinatoj: 41° 29′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 912 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha) [+]
Valtiendas (Provinco Segovio)
Valtiendas (Provinco Segovio)
DEC
Valtiendas
Valtiendas
Situo de Valtiendas
Valtiendas (Hispanio)
Valtiendas (Hispanio)
DEC
Valtiendas
Valtiendas
Situo de Valtiendas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valtiendas [+]
vdr

Valtiendas [balTJENdas] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Valtiendas estas etimologie komprenebla kiel valo de tendoj.

Valtiendas en la provinco Segovio.
preĝejo de Sankta Maria de Valtiendas.
Preĝejo de Sankta Andreo.
Romanika pordego de la preĝejo de Sankta Andreo.
Romanikaj korbeloj de la preĝejo de Sankta Andreo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio, formata de loĝlokoj Valtiendas, Pecharromán kaj Caserío de San José, okupas totalan areon de 38,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ milon el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 76 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Sacramenia, Haza, Torreadrada, Pecharromán kaj Fuentesoto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, kaj la romanikaj preĝejoj de Sankta Andreo kaj Santa María de Cárdaba de Pecharromán.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]