Vans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vans
negoco vd
Dum 16-a de marto 1966 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Fondintoj Paul Van Doren vd
Sidejo Costa Mesa
Agokampo piedvesto
TTT Oficiala retejo
vdr

Vans estas usona firmao kiu ĉefe produktas ŝuojn por rultabulantoj kaj sportŝuojn de tipo "sneakers", kaj en la lastaj jaroj komencis produkti pli diversajn sportŝuojn. Vans-ŝuoj longe estas popularaj de surfantoj kaj rultabulantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kompanio Vans estis fondita en 1966 en Suda Kalifornio fare de Paul Van Doorn kaj ĝia plena nomo estis "Van Doorn's Rubber Company" [1]. La firmao merkatas en la kampoj de surfado, rultabulado kaj punkroko. En la lastaj jaroj Vans komencis surmerkatigi pliajn erojn kiel ekzemple vestaĵoj kaj rultabulaj akcesoraĵoj.

En la 1980-aj jaroj, Vans perdis multajn el siaj ĉefaj klientoj, kiam ĝi komencis produkti basketbalajn kaj futbalajn ŝuojn. Kiel rezulto, la korporacio bankrotis en 1984. Kvar jarojn post la resaniĝo de bankroto, Vans estis aĉetita fare de la bankfirmao McCown De Leeuw, kaj faris publikan deklaron pri ĝi en 1991.

Vans malfermis podetalbutikojn enhavantajn sufiĉe grandajn "endomajn" rulglitejojn, la unua malfermaĵo estanta en 1998 ĉe la rulglitejo nomata "The Block at Orange. Ĉi tiu vendejo, same kiel alia lokoj en Orlando, estas la solaj kiuj restas malfermitaj ĝis hodiaŭ.

En 2004, la firmao estis aĉetita de "VF Corporations", produktantoj de Levi's ĝinzo kaj Wrangler ĝinzo, je valoro de 396 milionoj da dolaroj.

Vans estas la sponsoroj de la Vans and Arpad Tour, festivalo de skao / punko kaj ekstremaj sportoj okazigitaj en Usono ĉiujare ekde 1995.

La plej konata kaj populara Vans-aĵo estas iliaj ŝuoj, kiuj estas plej popularaj en la punka / roka / rultabula sceno kaj en la lastaj jaroj ankaŭ en la emoa kaj hiphopa sceno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]