Sportŝuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paro de ruĝ-blankaj sportŝuoj de marko All-Stars.
40 koloraj kaj formaj variantoj de la tradiciaj "Converse"-ŝuoj, kiuj estas precipe popularaj inter junuloj. Ĉi tiuj estas speco de malpezaj libertempaj ŝuoj faritaj el ŝtofo, kun laĉoj, mola plando kaj unika dezajno originale de la 1950-aj jaroj.

Sportaj ŝuoj, sportŝuojkurŝuoj (en la usona angla athletic shoes, sports shoessneakers, IFA: /ˈsniːkərz/[1]; en la brita angla trainers, IFA: /ˈtreɪnə(r)z/[2]) estas ŝuoj, kiuj estas principe taŭgaj por sporto sed ankaŭ por ĉiutaga uzado nerilata al sporto.

Tiaj ŝuoj estas faritaj el fleksebla materialo, kutime kun kaŭĉuka plando kaj supra parto el ledokanvaso. Ili kutime havas laĉojn, teksajn suprojn kaj molajn plandojn faritajn el kaŭĉuko aŭ artefaritaj materialoj, kaj Ili ofte estas en laŭmodaj koloraj kombinaĵoj. Sportŝuoj similas al tradiciaj sportaj kaj ŝtofaj ŝuoj kiel tenisaj kaj gimnastikaj ŝuoj. Modernaj sportŝuoj ankaŭ povas havi lapfermilon kaj pli fortajn plandojn kaj esti faritaj el mola ledo. Nuntempe, sportŝuoj estas tre populara formo de piedvesto [3].

La vorto sneakers estas origine usona angla kaj signifas ŝuojn, kiujn oni povas facile kaj trankvile enŝteliri. Kuradaj kaj trejnaj ŝuoj estas ofte ankaŭ nomataj trejnistoj en la angla.

La termino "ŝuoj" ankaŭ povas priskribi iujn specojn de sportaj ŝuoj destinitaj por certaj sportaj agadoj, kiel kurŝuoj, basketbalaj ŝuoj, tenisaj ŝuoj aŭ kructrejnaj (angle Crosstraining) ŝuoj.

Kelkaj ekzemploj de bonkonataj kaj popularaj markoj de tiaj sportŝuoj estas: Air Jordan, Adidas, Asics, Converse (faristo de All-Stars), Fila, Mizuno, Keds, New Balance, Nike, Puma AG, Reebok, Skechers, Vans kaj DC Shoes.

Sportŝuoj fariĝis grava parto de hiphopo - (ĉefe Puma, Nike kaj Adidas) kaj rokenrolo - (Converse kaj Macbeth) kulturo ekde la 1970-aj jaroj.

Estas pluraj specoj de sportŝuoj:

  • Altaj ŝuoj ĝis super la maleolo.
  • Malaltaj ŝuoj, kiuj ne atingas super la maleolo.
  • Meze tranĉitaj ŝuoj, kiuj estas inter altaj kaj malaltaj ŝuoj.
  • Sneakerbotoj[kiu?] kiuj atingas ĝis la gastroknemia muskolo. Ĉi tio estas tipo de ŝuo, kiu imitas la tipan aspekton de sportŝuoj, sed kun alta kalkanumo. Tia kalkanumo fakte ne permesas, ke la ŝuoj estu uzataj en sporto; ili do estas uzeblaj nur kiel elegantaj ŝuoj, kvankam ilia ĝenerala aspekto imitas tiun de tipaj sportŝuoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Design studies: a reader, English ed, Oxford: Berg, 2009, ISBN 978-1-84788-236-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. sneaker (angle). Oxford Learner's Dictionaries. Alirita 2023-09-04.
  2. trainer (angle). Oxford Learner's Dictionaries. Alirita 2023-09-04.
  3. . Global Footwear Industry: Positive Dynamics in 2018 (en-US). Alirita 2020-07-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]