New Balance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
New Balance
negocofilio vd
Dum 1906 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Sidejo Bostono
Lando Usono
Agokampo sportŝuojvesto • sporta ekipaĵo
Posedataj kompanioj Warrior Sports • Warrior Ice Arena • The Auerbach Center vd
TTT Oficiala retejo
vdr

New Balance Athletic Shoe, Inc. (Nova Ekvilibro, akronime konata laŭ ĝia emblemo NB) estas transnacia firmao, kiu produktas sportŝuojn, vestaĵojn kaj akcesoraĵoj. Ĝia ĉefsidejo estas en Bostono, Usono.

La firmao estas private posedata kaj en 2022 ĝiaj enspezoj atingis $5.3 miliardojn [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

New Balance sportŝuo de tajlorita modelo 574

La firmao estis establita en 1906, kaj unue estis nomita New Balance Arch Support Company. Ĝia fondinto estis William G. Riley, 33-jaraĝa angla enmigrinto, kiu specialiĝis pri farado de arksubtenoj por preskriba piedvesto por malpezigi pieddoloron al homoj suferantaj de piedproblemoj [2]. En 1933, post la Granda Depresio en Usono, Arthur Hale aliĝis al la firmao kiel partnero [3].

En 1938, la firmao unue produktis kurŝuon por loka kurklubo. Kaj al la kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento, ĝi komencis produkti diversajn specojn de sportaj ŝuoj [4]. En 1950 Riley retiriĝis de la firmao kaj en 1953 Hale vendis la komercon al sia filino Eleanor kaj ŝia edzo, Paul Kidd [5]. En 1956 la firmao ŝanĝis sian nomon al "New Balance Orthopaedic Laboratory" kaj en 1963 ĝi finfine ĉesis produkti arksubtenojn kaj ortopediajn ŝuojn kaj moviĝis por temigi ekskluzive sportŝuojn.

En 1960, la firmao produktis la "Trackster" modelon, unu el la unuaj popularaj kurŝuoj kun ŝokosorba plandumo ondforma [6]. La ŝuoj estis sukcesaj ĉie en Usono kaj post la sukceso, New Balance fariĝis de malgranda loka firmao en gravan firmaon en la kampo de sportŝuoj.

Vendado komencis malkreski ĝis 1972, kiam 28-jaraĝa Jim Davis aĉetis la firmaon. En tiu tempo, la firmao dungis ses homojn kiuj faris 30 parojn da ŝuoj ĉiutage. La produktoj estis venditaj ĉefe per poŝta mendo aldone al kelkaj podetalistoj tra Usono [7]. La Boston-areo iĝis la centro de la 1970a kuranta ekprospero kaj de maratonoj, kaj la produktserio disetendiĝis kaj vendo kreskis rapide.

En 1978 New Balance malfermis sian unuan oficejon ekster Usono, en Londono, kaj en 1980 la tutmonda vendado de la firmao atingis cent milionojn da dolaroj [8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . New Balance reports 2022 revenue of $5.3 billion (March 3, 2023). Alirita 2023-06-12.
  2. . A Brief History Of New Balance Shoes (2017-04-13). Alirita 2020-04-30.
  3. New Balance Athletic Shoe Inc.. (2006) Enduring Performance: The New Balance Story. New Balance Athletic Shoe, Inc. OCLC 71122256.
  4. Grant, Tina. (February 25, 2005) International Directory of Company Histories 68. Detroit, Michigan: St. James Press. ISBN 978-1-55862-543-3.
  5. The History of New Balance Athletics. Arkivita el la originalo je January 4, 2018. Arkivigite je 2018-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Larson, Peter. (2012) Tread Lightly: Form, Footwear, and the Quest for Injury-Free Running.. Constable & Robinson. ISBN 978-1-62087-355-7. OCLC 823385051.
  7. "Jim Davis & family", Forbes. Kontrolita 2020-05-01.
  8. "New Balance marks 100 years in business", Newsquest, December 29, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]