Mizuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mizuno
negoco • entrepreno vd
Dum 1906 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Rihachi Mizuno vd
Sidejo Osako
Lando Japanio
Dungitoj 5 808
Agokampo sporta vestaĵo • piedvesto • sporta ekipaĵo
ISIN-kodo JP3905200006
TTT Oficiala retejo
vdr

Mizuno (japane ミズノ株式会社美津濃株式会社, Mizuno Kabushiki-gaisha) estas japana firmao por sporta ekipaĵo kaj vestaĵo. La firmao estis fondita en 1906 en Osako fare de Riaichi Mizuno. Nuntempe ĝi produktas ampleksan varion de sportaj ekipaĵoj kaj vestaĵoj por diversaj sportoj [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1906 la fratoj Riaichi kaj Rizu Mizuno malfermis firmaon en Osako, Japanio nomita la Mizuno Brothers Ltd. kiu estis fakte vendejo kie ili vendis okcidentan sportekipaĵon kiel ekzemple basbalpilkoj kaj gantoj, kaj la sekvan jaron ili ankaŭ komencis vendi sportajn vestaĵojn. En 1913 ili mem ekproduktis la pilkojn kaj gantojn. En 1933, ili enkondukis la unuan japanan faritan golfklubon. En 1935, ilia golfekipaĵa ekspoziciejo estis la plej granda en la mondo. En 1961, la unua produktejo de la firmao en Usono estis establita en Los-Anĝeleso.

En la sekvaj jaroj, Mizuno subskribis sponsoradkontraktojn kun eminentaj atletoj, teamoj kaj naciaj teamoj kiel ekzemple Carl Lewis, la Nov-Zelanda rugbeo teamo, San Francisco '49, Joe Montana, Ivan Lendl kaj pli.

Krom Japanio kaj Usono, la firmao ankaŭ havas fabrikojn en Germanio, Ĉinio, Francio, Skotlando kaj Honkongo.

La firmao produktas golfbastonojn kiuj ankaŭ estas uzitaj fare de profesiaj golfludantoj. Interalie, Tiger Woods uzis golfklubon Mizuno de la tempo kiam li estis en kolegio ĝis post kiam li venkis sian unuan profesian turniron en 1997 [2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Best Mizuno Running Shoes. Arkivita el la originalo je 2023-03-18. Alirita 2023-09-05.
  2. Tiger Woods to switch to Nike irons soon. Golf Today (May 2002). Arkivita el la originalo je 2017-10-08. Alirita 2008-09-24. Arkivigite je 2005-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Mizuno Major Talent - The Next Generation (2 February 2022). Alirita 8 May 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]