Varma ĉokolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varma ĉokolado.

Varma ĉokolado (aŭ trinkĉokolado) estas preparaĵo farita el ĉokolado aŭ el pulvigita kakao dissolvita en akvo aŭ lakto, al kiu kutime oni aldonas sukeron, farunon kaj aliajn dolĉajn spicojn kiel cinamomokariofilo.

En Hispanio, same kiel ĉe latinamerikaj landoj, oni faras ankoraŭ el la kompleta kakao, kun ĝia graso (kakaopasto) dissolvante specifan tabuleton de ĉokolado (kakaopasto, sukero kaj faruno) en lakton aŭ akvon. Lastatempe pro pliiĝo de diversaj malordoj kiel diabeto estas pli specifaj produktoj sensukeraj.

Foje, oni anstataŭas tiun preparaĵon el alia surbaze de pulvigita ĉokolado por trinkaĵoj dissolvita en varma lakto. Tiuokaze en kelkaj landoj kiel en Venezuela oni nomas tion populare per la ĝeneraligo de unu varmarko nome varma Toddy, kio en Hispanio estas Cola Cao, eĉ kiam temas pri alia aŭ nenia varmarko. Tio estas tre populara por matenmanĝo, ekzemple de infanoj, kiel alternativo al kafo. Ankaŭ tiuokaze aperis specifaj produktoj sensukeraj.

Ambaŭ variantoj estas tre popularaj dum malvarma vetero; aparte estas trinkaĵo el pulvigita ĉokolado specife por varma somera epoko, kompreneble malvarma kaj konservebla iom da tempo en fridujo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Coady, Chantal, Chocolate. Manual para sibaritas, Evergreen-LocTeam, Barcelona, 1998.
  • Martí Escayol, Maria Antònia, El placer de la xocolata. La Història i la cultura de la xocolata a Catalunya, Editorial Cossetània, Valls, 2004.
  • Schiaffino, Mariarosa, Chocolates y bombones, Mondibérica, Madrid, 1986.
  • Michael D. Coe y Sophie d. Coe, La verdadera historia del chocolate, 1999.
  • José Daniel Gómez López, La industria del chocolate en Villajoyosa, Universidad de Alicante, 1997.