Varmoradiado
Varmoradiado, aŭ termoradiado, estas elektromagneta radiado, elsendita de ĉiu korpo pro sia temperaturo.
Specifaj ecoj
[redakti | redakti fonton]Termoradiado konsistas el multaj frekvencoj. Ĝia spektro dependas de la korpo-temperaturo: ju pli varma la radianta korpo,
- des pli granda estas la intenseco kaj la tuta povumo (vidu: Leĝo de Stefan-Boltzmann).
- des pli granda estas la frekvenco de la intenso-maksimumo en la spektro (vidu: leĝo de Planck kaj leĝo de Wien pri ŝoviĝo).
Termoradiado estas grava fenomeno koncerne al energitransporto. Kontraste al aliaj energitransportmekanismoj, kiel ekzemple varmokonvekcio aŭ varmodifuzo, kiuj bezonas minimuman denson da partikloj, radiado ankaŭ efikas en vakuo.
Emisia koeficiento de diversaj korpoj
[redakti | redakti fonton]Diversaj korpoj samtemperaturaj ĝenerale radias je malsama intenseco, tamen laŭteorie ekzistas plej forte emisianta korpo, nome la "nigra korpo". La intenseco de radiado de iu korpo rilate al nigra korpo de sama temperaturo estas priskribita per la emisia koeficiento de tiu korpo laŭ:
-
kun - : emisia koeficiento,
- : intenseco (unuo: W/m²) de radiado de la korpo ĉe ĝia surfaco,
- : intenseco de radiado de la nigra korpo ĉe ĝia surfaco.
Emisiaj koeficientoj estas inter 0 ("blanka korpo" = nenion elsendanta korpo) kaj 1 (nigra korpo). Ofte la emisia koeficiento de korpo esence dependas de la frekvenco .
Rilato inter emisia kaj sorba koeficientoj
[redakti | redakti fonton]Nur parto de la radiado alvenanta sur korpo sorbiĝas, la resto reflektiĝas aŭ trairas la korpon. Korpo kiu bone sorbas ankaŭ bone elsendas. La koeficientoj de emisio kaj absorbo havas ekzakte la saman valoron (Leĝo de Kirchhoff pri radiado).
- : sorba koeficiento, estas inter 0 (nenion absorbanta korpo) kaj 1 (nigra korpo)
- : frekvenco de la radiado
Pro tio:
- bone reflektanta korpo, ekzemple metalo kun polurita surfaco, apenaŭ radias.
- multe sorbanta korpo, ekzemple malgranda enira truo al granda kavo, bone radias.
- nigra korpo, kiu sorbas perfekte, radias plejforte.
Spektroj de kelkaj tipaj varmoradiantaj korpoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe ĉambrotemperaturo (20 °C) ĝis ĉirkaŭ 400 °C korpoj elsendas nur transruĝan radiadon[1], kiu estas nevidebla por homa okulo.
La spektro de pli varmaj korpoj etendiĝas en la videblan frekvencintervalon (t.e. "lumo"). Al tiu kategorio apartenas plej oftaj termoradiiloj. Ekzemplo pri varmoradiilo estas (krad)rostilo, alia estas inkandeska lampo kun karakteriza temperaturo de ĉirkaŭ 2000 ĝis 3000 °C[2]. Ambaŭkaze la varmoradiilo radias nur malgrandan parton de povumo en videbla frekvencintervalo, kontraste, pliparto de povumo estas en la transruĝa. Tial varmoradiiloj estas bone por varmigi, sed por nur lumigi nuntempe ekzistas pliefikaj iloj, ekzemple LED aŭ fluoreska lampo.
La sunspektro similas al radiado de nigra korpo kun temperaturo de 5.800 K (6.073 °C). La maksimumo de povumo estas je ondolongo de 500 nm (t.e. verda lumo)[3]. Ĝi elsendas ankaŭ transruĝan, videblan kaj transviolan radiadon.
Ekzistas multaj steloj pli varmaj ol la suno, konata ekzemplo estas Siriuso A, kiu havas surfacan temperaturon de ĉirkaŭ 10.000 K[4], ĝia maksimumo de radiata povumo estas en la transviola.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Leĝo de Stefan-Boltzmann
- Leĝo de Kirchhoff pri radiado
- Leĝo de Planck
- Leĝo de Wien pri ŝoviĝo
- Nigra korpo
- Radiadilo
- Temperaturo
- Varmo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ de:Glut, germana vikipedio (vizitita la 28-an de junio 2009)
- ↑ de:Glühlampe, germana vikipedio (vizitita la 28-an de junio 2009)
- ↑ de:Sonne, germana vikipedio (vizitita la 28-an de junio 2009)
- ↑ de:Sirius, germana vikipedio (vizitita la 28-an de junio 2009)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Grimsel, Lehrbuch der Physik, Bd. 3 Optik, Teubner Verlag Leipzig (1988)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fiziko de termoradiado. (germane) Ĉe: Webgeo, interretejo por lerni pri geografio kaj parencaj sciencoj (vizitita la 25-an de februaro 2009)