Morales del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vecilla de la Polvorosa)
Morales del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49693
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 525  (2023) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 5° 47′ U (mapo)42.067814-5.7856032Koordinatoj: 42° 4′ N, 5° 47′ U (mapo) [+]
Alto 721 m [+]
Areo 20,14 km² (2 014 ha) [+]
Morales del Rey (Provinco Zamoro)
Morales del Rey (Provinco Zamoro)
DEC
Morales del Rey
Morales del Rey
Situo de Morales del Rey
Morales del Rey (Hispanio)
Morales del Rey (Hispanio)
DEC
Morales del Rey
Morales del Rey
Situo de Morales del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morales de Rey [+]
vdr

Morales del Rey [moRAles delREJ] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Morales del Rey estas etimologie tradukebla al Morusarboj de la Reĝo, nome aludo al morusarboj, dum del Rey estus necesa aldono por diferencigi ĝin disde aliaj samnomaj loĝlokoj en la sama provinco.

Rivero Eria ĉe Morales del Rey.
Montopinto Carpurias.
Romiaj restaĵoj ĉe Morales del Rey.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Morales del Rey kaj Vecilla de la Polvorosa, okupas totalan areon de 20,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 570 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 81 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 12 km de Benavente.

Estas dolmenoj, kiel atestantoj de prahistoria loĝado kaj restaĵoj de la Romia Imperio; en Mezepoko okazis reloĝado kaj en la 12-a jarcento jam aperis la plej fruaj mencioj, kiel posedaĵo de nobeloj de la kortego de la Regno Leono kaj eble pro tio la aldono del Rey. Poste estis atribuoj al monaĥejoj.

Plej grava enspezofonto estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]