Velamazán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velamazán
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42210 • 42365
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 2° 42′ U (mapo)41.45-2.6983333333333Koordinatoj: 41° 27′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 976 m [+]
Areo 71,59 km² (7 159 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Velamazán (Provinco Sorio)
Velamazán (Provinco Sorio)
DEC
Velamazán
Velamazán
Situo de Velamazán
Velamazán (Hispanio)
Velamazán (Hispanio)
DEC
Velamazán
Velamazán
Situo de Velamazán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velamazán [+]
vdr

Velamazán [belamaZAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la sudo de la provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
Loko de Velamazán en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 71,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 56 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Caltojar, Ciadueña, Barca, Rebollo kaj Casillas. Ĝi enhavas la loĝlokojn Fuente Tovar, Rebollo de Duero kaj Velamazán.

En ĝia teritorio kaj inkluditaj en la Reto Natura 2000 estas la jenaj lokoj:

  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Barahona, okupanta 10 hektarojn.​
  • Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 81 hektarojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Rebollo de Duero. .

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj (el kiuj unu ruina uzata kiel tombejo), la Palaco de la Markzio de Velamazán apartenanta al la familio González de Castejón kaj gvatoturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]