Verda Karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Verda Karto
Aŭtoro Eisaburo Iŝihara
Eldonjaro 1930
Urbo Tokio
Eldoninto Japana Esperanto-Instituto
Paĝoj 184
vdr

Verda Karto - socio post 50 jaroj estas esperantlingva romano de IŜIHARA Eisaburo (石川 栄三郎, en Hepburn-transskribo Ishihara Eisaburō). El la japana ĝin tradukis JAMANAKA Hideo, kaj la libron de 184 paĝoj en 1930 respektive en 1932[1] publikigis (kaj ĉirkaŭ 1948 en dua eldono republikigis) Japana Esperanto-Instituto en Tokio. La titolpaĝo de la libro subtitoliĝis "romano gajninta la unuan premion ĉe konkurso de la taggazeto Osaka Asahi Ŝimbun"[2] kio aludas al 大阪朝日新聞, la osaka antaŭversio en la Japana Imperio de la nuna tutlanda taggazeto Asahi Ŝimbun.

Recenzo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Teknika fantaziaĵo pariĝinta kun socia utopio. Imitaĵo de la samtendencaj eŭropaj romanoj, sed kun esprimiloj multe pli modestaj. [...] La traduko ne estas malbona. [...] 
— Ludwig Totsche en la revuo Literatura Mondo 1932, paĝo 96 [3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la eldonjaro estas 1932 laŭ la indiko en Enciklopedio de Esperanto de 1934, sed jam 1930 laŭ la nuna indiko de la internacia bibliografia datumbazo WorldCat
  2. la librokovrilo kaj sekve la indikoj en bibliografiaj datumbazoj latinliterigas la gazetonomon al Asahi Ŝinbun kun dufoja "n", sed laŭ nuna literumo de la 21-a jarcento la osaka gazeto, pri kiu ekzistas japana kaj ĉina artikoloj en Vikipedio, sendube latinliteriĝas per vorto Asahi Ŝimbun respektive per Hepburn-transskribo Asahi Shimbun: la osaka gazeto havis sian unuan eldonon la 25-an de januaro 1879 (Meiĵi-epoko 12), post lasta eldono la 31-an de aŭgusto 1940 (Ŝova-epoko 15) kadre de la dua mondmilito kune kun la tokia taggazeto samnoma estis unuigita al la nuna tutlanda taggazeto Asahi Ŝimbun kaj daŭre ekzistas.
  3. recenzo de Ludwig Totsche en la revuo Literatura Mondo 1932, paĝo 96, ambaŭ kolumnoj