Viadukto Oschütz-vala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oschütztal-viadukto, Weida
Viadukto Oschütz-vala

fervoja ponto • viadukto • ŝtala ponto
Situo
Koordinatoj 50° 46′ 54″ N, 12° 3′ 44″ O (mapo)50.78169612.06217Koordinatoj: 50° 46′ 54″ N, 12° 3′ 44″ O (mapo)
Mapo
Map
Viadukto Oschütz-vala
vdr

Viadukto Oschütz-vala (germane Viadukt Oschütztal[1] estas fervoja ponto en Weida/Germanio de la fervojlinio inter Werdau kaj Mehltheuer kiu estis la unua pendolpilastra ponto en Germanio. En 1982 ĝi malekfunkciis pro kadukiĝo kaj anstataŭigitis per paralela surŝutita taluso. Ekde 1977 la viadukto rangas inter la monumentprotektadaj aferoj turingiaj.

Priskriko[redakti | redakti fonton]

La viadukto havas longecon de 185 metroj kaj altecon de 28 metroj transkondukante super Oschütz-valo kaj la federacia ŝoseo B 92/175 en la municipa areo de Weida en Turingio. Ĝi konstruitis en 1884 laŭ planoj de Claus Koepcke kaj de inĝeniero Hans Manfred Krüger.

La stalo de la ĉ. 380 tunojn pezanta konstruaĵo venis el la Mario-metalurgiejo de Cainsdorf.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Oschütztal-viadukto ĉ. 1900

La unutraka linio Mehltheuer–Weida ekfunkciis en 1883 havante la finon ĉe la tiama kapostacio Weida-Altstadt. La prusa stacidomo Weida ĉe la fervojlinio inter Lepsiko kaj Probstzella troviĝis ĉe al alia rando urba. Personoj volante pluvojaĝi en la direkto de Gera, Werdau, Lepsiko aŭ Saalfeld (Saale) devis longe piediri tra la tuta urbo. Ĉar la fervojkompanioj Reĝaj saksiaj ŝtataj fervojlinioj kaj Prusiaj ŝtataj fervojlinioj ne sukcesis interkonsentiĝi pri komuna relaro kaj la surŝutita taluso ĉe la komenciĝo de la prusia stacidomo de tempo al tempo flankenglitis oni decidis konstrui viadukton pontan. En la 1.10.1884 la konstruaĵo finfaritis kaj inaŭguritis. Jam en 1915, pro kreskinta trafiko, la tuto estis plufortigota kio fariatis per enŝoviĝo de meza portilo kaj diversaj aliaj apogiloj. Monumentprotektindaĵo ĝi deklaritis en 1977. Ne tute cent jaroj post la konstruo - la fino de la viadukta uzebleco alproksimiĝis; provizore reduktitis la rapideco de la lokomotivoj tie-loke. Post faro de paralela taluso artefarita iĝis la lasta laŭplana publika uzo de la viadukto en la 22.9.1982. Ekde tiam la viadukto ne plu havas funkcion (krom sinprezento dum specialiaj pormuzeaj tagoj).

En la jaro 1984 oni ekesploris pri eblaj utiliĝoj de la viadukto belega. Danke al engaĝiĝo de weida-anoj malkonstruo ne estiĝis. Pro malbona stato ĉiam denove iĝis kaj iĝas diskutoj pri restaŭro respektive malrestaŭro/malkonstru-menaco. Amikara societo Interessengemeinschaft Oschütztal-Viadukt e.V. ade batalas pri ties konserviĝo kiel teknika monumento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datoj ĉe www.sachsenschiene.net
  2. Informoj cxe Bau. Arkivita el la originalo je 2019-03-18. Alirita 2019-02-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]