Vicente Alonso Sanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vicente ALONSO SANZ)
Vicente Alonso Sanz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1863 (1863-07-19)
Morto 28-an de majo 1943 (1943-05-28) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vicente Alonso Sanz (naskita la 19-an de julio 1863 en Albendiego; mortinta la 28-an de majo 1943[1]) estis hispana esperantisto.

Laŭ profesio vic-kolonelo de la vagonara korpuso.

Esperantisto de 1907, laboris unue en Burgos, post 1911 en Madrid. Estis prezidanto de HEA, 1927-1929 kaj de la Centra Madrida Esperanto-Grupo, 1920-1927 Paroladoj, kursoj, artikoloj. UEA-ano de ĝia fondo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Niaj mortintoj 1939–1945. En: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.