Vicente Fox Quesada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vicente FOX)
Vicente Fox Quesada
Persona informo
Vicente Fox Quesada
Naskiĝo 2-an de julio 1942 (1942-07-02) (81-jaraĝa)
en Meksiko Meksikurbo, Meksiko
Religio Romkatolikismo
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Iberamerikana Universitato, Universitato Harvard
Partio Partio de Nacia Agado
Subskribo Vicente Fox Quesada
Familio
Edz(in)o Marta Sahagún (2001-nuntempo)
Lilian de la Concha (1970-1990)
Profesio
Okupo politikistoekonomikistoentreprenisto vd
Aktiva en Meksikurbo vd
64-a Prezidento de Meksiko
Dum 1-a de decembro 200030-a de novembro 2006
Antaŭulo Ernesto Zedillo
Sekvanto Felipe Calderón
Guberniestro de Guanajuato
Dum 1995 – 2000
Antaŭulo Carlos Medina Plascencia
Sekvanto Ramón Martín Huerta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vicente FOX QUESADA [biSENte FOKS keSAda] (naskiĝinta 2-an de julio 1942) estis prezidento de Meksiko inter la jaroj 2000 kaj 2006.

Li naskiĝis en Meksikurbo kiel eta infano lia familio translokiĝis al ranĉo San Cristóbal (Sankta Kristoforo), en la ŝtato Guanajuato. Li studis administradon ĉe la Iberamerikana Universitato, en Meksikurbo, kaj poste diplomiĝis en la Lernejo pri Negocado de Universitato Harvard.

En 1964 dungiĝis ĉe Coca-Cola de Meksiko, kie post kelkaj jaroj li fariĝis prezidanto por Meksiko kaj Latinameriko.

Li poste translokiĝis denove al Guanajuato, kie li ekaktivis en politiko, entreprenoj kaj socia agado.

Cuauhtémoc Cárdenas kun Vicente Fox.

Li membriĝis al Partio de Nacia Agado (PAN) en la jardeko de 1980 kaj, en 1988, estis elektita deputito por la tria Distrikto de la urbo León, ŝtato Guanajuato. En 1991 Fox prezentis sin kiel kandidaton por guberniestro de la ŝtato, sed li malvenkis. En 1995, li denove partoprenis eksterordinaran balotadon, kaj estis elektita guberniestro per granda plimulto.

En 2000, li estis elektita prezidento kaj tiel fariĝis la unua, de la nuntempa Meksiko, kiu ne apartenas al Revolucia Institucia Partio.

Dum sia oficado, li regis kun malplimulto en la Parlamento. Malgraŭ siaj promesoj kreskigi la ekonomion, reformi la ŝtaton, atingi pacon kun la revoluciaj zapatistoj kaj forigi la korupton, la ĝenerala opinio estas ke liaj veraj atingoj estis relative magraj.

Eĉ la renovigo de la demokratio parte fiaskis, kiel pruvas la forta kontestado okaze de la novaj prezidentaj balotoj en 2006, kie okazis diversaj malregulaĵoj, kaj sekve la malvenkinta kandidato Andrés Manuel López Obrador ne akceptis la rezulton.

La ofico de Fox finis en novembro 2006.