Saltu al enhavo

Vicky Cristina Barcelona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicky Cristina Barcelona
filmo
Originala titolo Vicky Cristina Barcelona
Originala lingvo hispana lingvo • angla lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 2008, 4 dec. 2008
Ĝenro romantika komedio, filma dramo, samseksemeca filmo, komedia dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Woody Allen
Produktisto(j) Letty Aronson • Gareth Wiley
Scenaro Woody Allen
Filmita en Barcelono • Hispanio • Nov-Jorko • Ferrera Palace
Loko de rakonto BarcelonoAvilesoOviedo
Rolantoj Javier Bardem • Penélope Cruz • Scarlett Johansson • Patricia Clarkson • Chris Messina • Kevin Dunn • Pablo Schreiber • Carrie Preston • Abel Folk • Zak Orth • Rebecca Hall • Lluís Homar • Joan Pera • Christopher Evan Welch • Josep Maria Domènech i Benages
Produktinta firmao Mediapro 
Wild Bunch 
The Weinstein Company
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Gaudí Award for Best Non-Catalan Language Film • Gaudí Award for Best Original Score • Gaudí a la millor actriu secundària
IMDb
vdr

Vicky Cristina Barcelona estas amafera komedia drama filmo de 2008 verkita kaj reĝisorita de Woody Allen. En la filmo stelulas Javier Bardem, Penélope Cruz, Rebecca Hall kaj Scarlett Johansson en la ĉefaj roloj. La intrigo centriĝas en du usonaninoj, nome Vicky kaj Cristina, kiu pasigas someron en Barcelono, kie ili renkontiĝas kun artisto, Juan Antonio, kiu estas altirita de ambaŭ, kvajm li ankoraŭ estas enamiĝinta de sia mense kaj emocie nestabila eks-edzino María Elena. La filmon oni filmis en Hispanio, nome en Barcelono, Avilés, kaj Oviedo, kaj estis la kvara sinsekva filmo de Allen filmita ekster Usono.

Vicky Cristina Barcelona premieris en la Cannes Kinfestivalo. La filmo estis komerca sukceso pro la biletvendado, iĝante unu el plej enspezigaj filmoj de Allen. Ĝi ricevis ankaŭ kritikajn laŭdojn ĉefe al la aparta ludado fare de Cruz. Ŝi ricevis la Oskar-premion, la premion BAFTA kaj la nomumon al la premio de la Screen Actors Guild, ĉiuj al la Plej Bona Helpaktorino. Pri Oraj Globoj, Vicky Cristina Barcelona ricevis kvar nomumojn kaj la premion al la Plej Bona Muzikalo aŭ Komedio.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Vicky (Rebecca Hall) kaj Cristina (Scarlett Johansson), venas al Barcelono somerferie ĉe Judy (Patricia Clarkson). Vicky estas serioza kaj edziniĝonta al Doug (Chris Messina); Cristina estas emocia kaj aventurema. En Barcelono, Cristina kaj Vicky konatiĝas kun Juan Antonio (Javier Bardem), karisma pentristo kiu ankoraŭ rilaras konflikte kun sia eksedzino. Juan Antonio invitas ambaŭ al Oviedo, Cristina akceptas volonte, dum Vicky malvolonte nur por zorgi sian amikinon.

En Oviedo, Cristina samĉambranas kun Juan Antonio dum Vicky restas en alia. Nokte, Cristina kaj Juan Antonio flirtas, sed Cristina ege malsaniĝas antaŭ seksumi. Dum Cristina rekuperiĝas, Vicky akompanas Juan Antonio kaj finfine estas allogita. Cristina rekuperiĝas kaj ili revenas en Barcelonon. Vicky ne rakontas al Cristina sian rilaton kun Juan Antonio kaj ambaŭ amikinoj ekdistanciĝas. Cristina ekloĝas kun Juan Antonio, kaj Vicky ricevas telefonalvokon de Doug, kiu proponas nupton en Hispanio, kion ŝi akceptas malvolonte.

Poste aperas María Elena (Penélope Cruz), la freneza eksedzino de Juan Antonio, kiu klopodis por memmortigo. Juan Antonio reprenas ŝin hejmen. Cristina dekomence ne akceptas tion, sed poste plaĉas an ŝi la plurfaceta artistino. La triopo ekdisvolvas plurameman rilaton. Cristina rakontas tion al Vicky, kiu estas sekrete ĵaluza. Poste, Vicky konfesas sian malkontenton kun sia edzinvivo, kaj eĉ sian amon al Juan Antonio. Judy klopodas por kunigi Vicky kun Juan Antonio, ĉar ŝi vidas Vicky kiel junan version de ŝi mem. Dume, Cristina laciĝas ke ŝi estas nur "io" kiu vivigas la rilaton inter la eks-geedzoj kaj foriras provizore al Francio. La rilato inter Juan Antonio kaj María Elena dekadencas denove. Juan Antonio lasas ŝin kaj María Elena freneziĝas denove.

Dume, Judy, cele al kunigo de Vicky al Juan Antonio, organizas feston kaj poste Juan Antonio rendevuas por manĝo la sekvan jaron kun Vicky, kiu mensogas Doug. Juan Antonio klpodas amaltiri ŝin, kaj kiam ŝi preskaŭ falas, revenas la freneza María Elena dispafante. Juan Antonio klopodas por trankviligi ŝin, sed hazarde pafas al Vicky en la mano. Vicky revenas al Doug konfesante nenion, dum rakontas ĉion al Cristina. Ambaŭ revenas al siaj normalaj vivoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Javier Bardem kiel Juan Antonio Gonzalo
  • Scarlett Johansson kiel Cristina
  • Rebecca Hall kiel Vicky
  • Penélope Cruz kiel María Elena
  • Patricia Clarkson kiel Judy Nash
  • Kevin Dunn kiel Mark Nash
  • Chris Messina kiel Doug
  • Pablo Schreiber kiel Ben
  • Carrie Preston kiel Sally
  • Zak Orth kiel Adam
  • Julio Perillán kiel Charles
  • Christopher Evan Welch kiel rakontisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]