Victor Burgin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Burgin
Persona informo
Naskonomo Victor Burgin
Naskiĝo 24-an de julio 1941 (1941-07-24) (82-jaraĝa)
en Sheffield
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Yale
Okupo
Okupo fotisto • universitata instruisto • multimedia artist • konceptartisto
vdr

Victor BURGIN (naskiĝis la 24-an de julio 1941 en Sheffield) estas angla artisto, aparte fotisto. Li ĝenerale perceptiĝas kiel ano de koncepta arto.

Burgin studis arton de 1962 ĝis 1965 ĉe la Royal College of Art (Reĝa Kolegio de Arto), en Londono antaŭ studentiĝo ĉe la Universitato Yale en Usono, kie li magistriĝis pri Belartoj en 1967. Li vivas kaj laboras en San-Francisko. Victor Burgin instruis en Goldsmiths College kaj la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz.

Victor Burgin iĝis konata kiel konceptartisto. Burgin laboras kun fotarto kaj filmo - li priskribas pentraĵon kiel "la anakronisman ŝmiraĵon de kolora malpuraĵo sur teksaĵo". Lia laboro estas forte influita fare de diversaj teoriuloj kaj filozofoj, precipe Karl Marx, Sigmund Freud, Michel Foucault kaj Roland Barthes. Lia laboro traktas la apudmeton de teksto kaj bildo same kiel la reprezentadon de virinoj kaj fetiĉo.

En 1986 Burgin estis nomumita por la premio William Turner en rekono de diversaj ekspozicioj ĉe la Institute of Contemporary Arts kaj la Kettle's Yard Gallery en Kembriĝo, same kiel por kolekto de liaj teoriaj skribaĵoj kaj eseoj (The End of Theory and Between, "la fino de teoriado kaj kio estas intere").