Vidor Kassai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidor Kassai
Vidor Kassai
Vidor Kassai
Persona informo
Naskonomo Kossitzki Vidor
Naskiĝo la  16-an de februaro 1840(nun 1840-02-16)
en Hungario Gyála (Hungara reĝlando)
Morto la 30-an de julio 1928
en Hungario Vác (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Mari Jászai
Okupo
Okupo aktoro • pentristo
vdr

Vidor Kassai [kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai Vidor estis hungara aktoro, pentristo. Lia origina familia nomo estis Kossitzki [koŝicki] ĝis 1861, lia edzino estis Mari Jászai.

Loĝdomo de Vidor Kassai en Vác
Portreto pri József László fare de Vidor Kassai

Vidor Kossitzki [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1840 en Gyála (Hungara reĝlando, nuntempa Djala en Serbio), li mortis la 30-an de julio 1928 (laŭ alia informo la mortotago estas la 29-a) en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vidor Kassai frekventis mezlernejon en Makó, poste li estis komercisto, preĝeja pentristo pro la familia financa problemo. Li komencis sian aktoran karieron en Buda en koruso de György Molnár en 1861. Inter 1864 kaj 1867 li havis rolojn en pluraj regionaj teatroj, inter 1867-1869 li denove estis jam aktoro en Buda. Tie li konatiĝis kun Mari Jászai, ili geedziĝis en 1869, poste ili iris al Nacia Teatro (Kolozsvár). Post 2 jaroj ili eksgeedziĝis. Kassai en la sekvaj jaroj apartenis al pluraj regionaj teatroj, en 1878 li estis en Svislando, Londono kaj Parizo. Inter 1880 kaj 1898 li estis signifa aktoro de Népszínház, poste li pensiuliĝis. Li pentris portretojn pri kvardeko da aktoroj.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A bankban (Budapeŝto, 1889)
  • Hullámok (Budapeŝto, 1890, poemoj)
  • Furcsaságok (Vác, 1927)

Liaj elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kislány rózsával
  • Portreto pri József László (vidu la foton!)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Vác
  • busto en Vác (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]