Vieux-Mesnil
| Vieux-Mesnil | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Statuso | Komunumo | ||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Hauts-de-France | ||||
| Departemento | Nord | ||||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||||
| Kantono | Berlaimont | ||||
| INSEE kodo | 59617 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59138 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 59617 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | S-ro Michel Wasse 2008-2014 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 500 (1 999) | ||||
| Loĝdenso | 84 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Koordinatoj | 50°15′18″N 3°51′55″O / 50.255°N, 3.86528°O (mapo) Koordinatoj: 50°15′18″N 3°51′55″O / 50.255°N, 3.86528°O (mapo) | ||||
| Alto | 131 m - 162 m | ||||
| Areo | 5,95 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| 50° 15′ 18″ Nordo 3° 51′ 55″ Oriento / 50.255 °N, 3.86527777778 °O (mapo) | |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||
Vieux-Mesnil estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 500 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vieux-Mesnil estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Vieux-Mesnil troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Vieux-Mesnil etendiĝas sur 5,95 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Kune kun la domareto Manissart kaj la vilaĝo Hargnies, Vieux-Mesnil malnovtempe estis parto de paroĥo de la abatejo Sankta-Petro de Hautmont.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Vieux-Mesnil ankoraŭ videblas la ruinoj de granda akvedukto konstruita de la romianoj por konduki akvon ekde Floursies ĝis Bavay (kiam ĝi estis la granda romia urbo Bagacum).
Administrado
[redakti | redakti fonton]Vieux-Mesnil apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


