Viganella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viganella
eksa komunumo en Italio • frakcio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto (2005)
Provinco VB Verbano Cusio Ossola (2005)
Geografia situo 46° 3′ N, 8° 12′ O (mapo)46.0519444444448.1930555555556Koordinatoj: 46° 3′ N, 8° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.012 m
Areo 13 (2005) km²
Loĝantaro 204 (2010)
Loĝdenso 15 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Antrona Schieranco, Calasca-Castiglione, Montescheno, Seppiana (2005)


Poŝtkodo 28846 (già 28841)
Imposta kodo L864
Kodo laŭ ISTAT 103073
Telefona prefikso 0324
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Viganella estas komunumo de Italio.

La vilaĝo konatiĝis je la 1-a de decembro 2006, kiam je la kontraŭa valflanko, en alto de 1.100 metroj, oni starigis 14 ŝtalajn spegulojn, kiuj dum vintro reflektas la sunan lumon al la vilaĝa placo. Ĝis tiam Viganella vintre dum preskaŭ tri monatoj (de la 11-a de novembro ĝis la 2-a de februaro) ne havis rektan sunlumon. Komputilo per elektraj motoroj direktas la lumon dum la tuta tago al la sama loko. Je la 17-a de decembro okazis inaŭgura festo. La spegularo havas areon de 40 m² kaj pezon de 1.100 kg.

Panoramo