Montescheno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montescheno
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto (2005)
Provinco VB Verbano Cusio Ossola (2005)
Geografia situo 46° 4′ N, 8° 14′ O (mapo)46.0666666666678.2333333333333Koordinatoj: 46° 4′ N, 8° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 512 m
Areo 22 (2005) km²
Loĝantaro 377 (2023)
Loĝdenso 17 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Barboniga, Cad Mater, Cat Pera, Cresti, Croppo, Ovesco, Progno, Sasso, Selve, Valeggia, Vallemiola, Zonca (2005)
Najbaraj komunumoj Antrona Schieranco, Bognanco, Domodossola, Seppiana, Viganella, Villadossola (2005)
Patrono San Carlo
Nomo de loĝantoj monteschenesi
Poŝtkodo 28843
Imposta kodo F639
Kodo laŭ ISTAT 103047
Telefona prefikso 0324
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Montescheno [monteSKEno] (piemonte Montescheni) estas komunumo en la provinco de Verbano-Cusio-Ossola, en la regiono Piemonto Italio. Tie loĝas (en 2005) 441 homoj.

Temas pri montara komunumo, konsistanta el pluraj disigitaj vilaĝetoj. Ĝi situas ĉe la komenco de la Valo Antrona.

La ĉefa ekonomia agado estas terkulturo; pro manko de aliaj stud- aŭ labor-eblecoj, la junularo emas elmigradi, kaj la komunuma loĝantaro plu kaj plu malkreskis dum la lastaj jardekoj.

Pro ĝia belega situo, Montescheno riĉas je somerdomoj; tamen, turismo ĝis nun ankoraŭ ne ekrolis ajnan rolon en la loka ekonomio.

Ĉiujare, je la tria julia dimanĉo, okazas en Montescheno tradicia ceremonio: temas pri la religia procesio Autani [aŭTAni], kiu laŭiras cirklan montaran padon longan proksimume 22 km. Oni ekiras je la 4-a matene kaj revenas je la 10-a vespere. La procesio naskiĝis dum la 17-a jarcento, kaj centoj da homoj ĉiujaxre partoprenas ĝin.

Montescheno kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En majo 2009, kaj denove en majo 2010, en la urbo okazis junulara Esperanto-renkontiĝo organizita de Itala Esperantista Junularo: Montara Junulara Semajnfino. La okazaĵo okazis ambaŭfoje dum semajnfino, kaj estis partoprenita de ĉirkaŭ 15 homoj.

Frakcio Valeggia