Viguera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viguera
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 378  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 2° 32′ U (mapo)42.308055555556-2.5336111111111Koordinatoj: 42° 18′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 689 m [+]
Areo 41,72 km² (4 172 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viguera (Provinco Rioĥo)
Viguera (Provinco Rioĥo)
DEC
Viguera
Viguera
Situo de Viguera
Viguera (Hispanio)
Viguera (Hispanio)
DEC
Viguera
Viguera
Situo de Viguera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viguera [+]
vdr

Viguera [biGEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. Ĝi estas la dua plej loĝata municipo en la komarkaro Kameroj post Torrecilla en Cameros.

La municipa teritorio de Viguera, en la centro de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 22 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-111 kiu trapasas la municipan teritorion inter la km 308 kaj 314. Laŭ tiu estas sude Torrecilla en Cameros kaj multe pli norde Albelda de Iregua, Lardero kaj Logronjo. La Sierra de Moncalvillo atingas 1000 m de altitudo, kiu gamas ĝis la valo de la rivero Iregua, al kiu fluas rojoj kiuj descendas el montoj. La loĝloko kuŝas tie sur 689 m.s.m., sur la monta deklivo.

La municipo estas formata de loĝlokoj Castañares de las Cuevas, El Puente, Panzares kaj Viguera, el kiuj kelkaj estas jam senhomaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua dokumenta mencio aperis en la kroniko berber-araba Ajbar Maĉmua, kiu rakontas, ke Abd ar-Rahman la 1-a rekuperis Rioĥon en la jaro 759, post la konkero fare de Alfonso la 1-a de Asturio en 755. Precize oni komentas, ke post la konkero de la kastelo de Viguera, Abderamano trapasis Rioĥon kaj eniris en Alavo. Viguera estis unu de la fortikaĵoj de Banu Kasi por defendi Rioĥon de la atakoj fare de kristanoj. En la dua duono de la 9-a jarcento, Lubb ibn Musa, unu de la filoj de Musa ibn Musa, rekonstruis la fortikaĵon. Lubb mortis dum cervoĉasado kaj estis enterigita en la loko.

En la Reconquista la plej grava okazaĵo estis la konkero de la Regno de Viguera el islamanoj denove al kristanoj, sed tiam ne kiel Regno de Viguera, sed kiel parto de la Regno Navaro, kaj poste la zono epartenis al laa Senjorlando de Kameros.

Dum la Moderna Epoko, Viguera prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 1 332 loĝantoj ĝis 339 en 2001, post kio oni iomete rekuperiĝis ĝis nunaj 397.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, kvar ermitejoj, du pontoj, kastel-kavo de Castañares de las Cuevas, akvofalo Chorrón de Peña Puerta, rigardejoj al pejzaĝo ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]