Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo/Arkivo 2008-2009

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Environmentalismo???[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj,

En la ŝablono pri politikaj ideologioj estas la vorto environmentalismo. Eble mi malpravas, sed mi kredas ke environmental- ne estas esperanta radiko, kaj estas tute nebezonata. Kion oni povus nomi ĝin anstataŭe? Naturmediismo? aŭ io simile? Ni kreu la vorton el jamekzistantaj vortoj. Kion vi pensas?

--Nick 15:48, 19 Mar. 2008 (UTC)

Saluton Nick! Vi pravas. Environmentalismo ne estas certe E-a vorto, ĉar ĉi tiu radiko ne ekzistas. Mi konsultis la PIV-on. Ne estas ekzakta vorto por la ideologio. Mi proponus naturprotektismo. --HannesM 09:13, 22. Mar. 2008 (UTC)
Mi nun anstataŭigis ĝin per "Naturprotektismo". Marcos 12:06, 22. Mar 2008 (UTC)

Vikipedio ne ĝuste vidiĝas per Firefox[redakti fonton]

Ekde hodiaŭ mi ne plu povas uzi Fajrvulpon por ĝuste vidi Vikipedion. Internet Explorer funcias bone. Ĝi nun funkcias.

Por mi, ĝi ĉiam bone funkcias kun Fajrovulpo. Ĉu vi havas la lastan version?--Jonathaneo 07:02, 26. Mar 2008 (UTC)

Tro grandaj bildoj!![redakti fonton]

Ranyjulek! Ĉu Vi povas normaligi la grandecon de tiuj subaj bildoj en Ĉefpaĝo?--Divi leschi genus amo 12:46, 25. Mar 2008 (UTC)

Kontrolu nian portalejon[redakti fonton]

Mi ne estas bona E-ista, sed mi opinas ke "kontrolu" estas malĝusta vorto. Eble "visitu" aŭ "rigardu" estus pli ĝusta? --Sebastian 02:38, 11. Apr 2008 (UTC)

Saluton, Sebastian. En Esperanto, la vorto kontroli ne samas kun la angla vorto control. La vorto kontroli samsignifas kun to check, kaj regi estas la vorto por to control. --Nick 19 apr 2008, 5:50 (UTC)
Kontroli laŭ PIV: 1) detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti; 2) esplori, ĉu io estas konforma al supozo. La angla (to) check havas plurajn signifojn - verkontroli, kontroli, priregi, revizii... ĉeko..., la angla (to) control estas kontrolo, priregi, inspekti, administri... Kerio 10:55, 4. Maj 2008 (UTC)

"Vikipedia Subportalo por redaktantoj"[redakti fonton]

Sube sur la ĉefpaĝo oni legas: "Vikiejo" / "Vikipedia Subportalo por redaktantoj". Mi proponas ŝanĝi al: "Vikipediejo" / "Komunuma Portalo".--Ziko 21:12, 7. Maj 2008 (UTC)

Baloto : nova aspekto de la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Averto: Ĉi tiu baloto ne estas valida, ĉar ĝi kontraŭas al la reguloj sur Vikipedio:Baloto.

Bonvolu voĉdoni por unu el la jenaj proponoj. La baloto daŭros ĝis 00:00, la 1-an de julio 2008. Plej subtenata propono validiĝos. Ne hezitu aldoni pliajn proponojn.

Konservi la nunan ĉefpaĝon[redakti fonton]

  • Subtenas:
  • Komentoj:

1-a propono : Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2[redakti fonton]

  • Subtenas:
  1. Por Por: Nur sub la kondiĉo, ke la butonoj "redaktu" supre estu for (ni ja havas ilin tutegale sube en ĉiu ŝablono) kaj anstataŭe tie dekstre staru "kaŝu", kiel en la subaj proponoj. Alaŭdo ۩ 12:33, 16. Jun 2008 (UTC)
  2. Por Por: Eb.eric 19:49, 17. Jun 2008 (UTC) Ankaŭ nur sub la kondiĉo ke la "kaŝu/redaktu" ligiloj estas movitaj. (Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3)
  3. Por Por: --Internaciulo 10:41, 17. Jun 2008 (UTC)
  • Komentoj:

Mi ŝatas ke la "mondo aktuale" kaj "artikolo de la semajno" estas super la "enciklopedio" sekcio... multe de la artikoloj en tiu ŝablono ne estas tre bonaj, do estas iom senutila ŝablono (aŭ almenaŭ malpli utila ol ADLS kaj mondo aktuale).Eb.eric 14:34, 16. Jun 2008 (UTC)

Mi sukcesis solvi la problemon pri la ligilo "kaŝi", kiu aperis sub la superskribo. La korektita versio estas Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3, kiu uzas la bazan ŝablonon {{Ĉefpaĝo kesto3}}. Do, mi plenumas la supre menciitajn kondiĉojn de la jamaj balotintoj, ke malaperu la ligilo "redaktu" kaj la ligilo "kaŝi" aperu tie. Sub kelkaj kondiĉoj la ligilo povas salti malsupren. Sed tio nur okazas, se la superskribo estas tre longa kaj oni en Fajrvulpo per Str kaj + pligrandigas la surekranigon de la paĝo resp. la tiean tekston. Kore --Tlustulimu 19:41, 16. Jun 2008 (UTC)

Li ligilo "kasi" ŝajnas fuŝa. Ĝi vagas aparte kaj sube de la linio en mia retumilo. Ĉu tio estas intenca? -- Yekrats 19:52, 17. Jun 2008 (UTC)

Ha, mi ĵus trovis vian version 3. -- Yekrats 19:54, 17. Jun 2008 (UTC)

2-a propono : Vikipediisto:Mutichou/Ĉefpaĝo[redakti fonton]

  • Subtenas:
      1. Por Por: Thomas Guibal 11:59, 16. Jun 2008 (UTC)
      2. Por Por: laŭ mi, bezonas esti pli dolĉa pri la kadroj sed estas la plej bona --Jonathaneo 12:11, 16. Jun 2008 (UTC)
      3. Por Por: Yekrats 02:34, 17. Jun 2008 (UTC)
  • Komentoj:

3-a propono : Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo[redakti fonton]

  • Subtenas:
  • Komentoj:
    • En la propono de Arno aspektas la plej supra skatolo iom strange : ĝi foje aperas, foje ne. Plie, ĉu eblas kaŝi apriore la skatolon "Pri ĉi tiu paĝo" ? Thomas Guibal 11:59, 16. Jun 2008 (UTC)
    • Iel la apartaj kadroj ne vere estas distingeblaj unu disde alia, ĉu eblas, ke ĉiu kadro havu ĉirkaŭrandon? Tiam estu, laŭ mi, pli bone. Alaŭdo ۩ 12:34, 16. Jun 2008 (UTC)
      • Tio eblas, sed mi preferas ne ŝanĝi la ŝablonojn de ArnoLagrange. Eble mi povas ŝanĝi la paĝon, kiun mi proponas (la sola malsamo kun ĉi tiu, estas ke la skatoloj ne estas kaŝeblaj). Mutichou 12:45, 16. Jun 2008 (UTC)
        • Bonvolu ŝanĝi la ŝablonojn kiujn mi kreis : ili ne estas miaj, ili nur estas faktorigado de via paĝo. Anstataŭ ade ripeti la samajn koderojn, ili estas entenitaj en ŝablonoj, kaj se vi deziras fari iun ŝanĝon (ekzemple laŭ la sugesto de Alaŭdo) tion vi bezonas fari nur unufoje en la ŝablono. Mi konsentas kun la sugesto de Tomaso defaŭlte kaŝi la skatolon "Pri ĉi tiu paĝo". AL @ 16:55, 16. Jun 2008 (UTC)
          • Vi protektis la ŝablonon, do mi ne povas redakti ĝin. Kaj en la kadro “Pri ĉi tiu paĝo”, kiu estas kaŝita, la ligilo estas “kaŝi”, do por vidigi ĝin oni bezonas alklaki dufoje la ligilon. Mutichou 19:35, 16. Jun 2008 (UTC)
            • En ordo : mi malprotektos la ŝablonon - kaj denove protektos ĝin pli poste -. Kiam vi vizitis la paĝon mi estis esploranta kiel igi laŭvole skatolojn ĉu kaŝitajn ĉu ne. Post multaj fuŝpaŝoj mi finfine sukcesis. Vi povas nun kontroli. AL @ 19:42, 16. Jun 2008 (UTC)
              • Jen! Nun ĉiu kadro havas randon, kaj ĉio estas propre farita per ŝablonoj. Mutichou 21:00, 16. Jun 2008 (UTC)

Malvalideco de la baloto[redakti fonton]

Averto: Ĉi tiu baloto ne estas valida, ĉar ĝi kontraŭas al la reguloj sur Vikipedio:Baloto. —La komenton aldonis, sen subskribo, Marcos (diskuto • kontribuoj) --Tlustulimu 17:08, 16. Jun 2008 (UTC)

Kiu aldonis tiun komenton ? Iu proponas baloton, alia kontraŭas la baloton kaj nomas ĝin kontraŭregula. Sed kion tiu anstataŭe proponas ? AL @ 16:55, 16. Jun 2008 (UTC)
En ordo, Marcos pravas. Unue ni diskutu, proponantoj havu tempon plibonigi siajn projektojn (cetere temas nur pri variantoj, mi ŝtelis la projekton de Mutichou kaj nur aldonis al ĝi kaŝeblecon al skatoloj kaj Tsutulimu aldonis tiun eblecon al sia projekto). Se indas baloti, la baloto eku nur post difinota diskut- kaj maturiĝ-tempo. AL @ 19:42, 16. Jun 2008 (UTC)
Mi retiras la varianton Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2 (fuŝas pri la ligilo "kaŝi") kaj proponas plibonigitan version Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3. Kore --Tlustulimu 20:01, 16. Jun 2008 (UTC)
Bela! Eb.eric 20:52, 16. Jun 2008 (UTC)
Bone! Ĉu oni proponos ankaŭ mian paĝon? Tiu de ArnoLagrange estas tute sama, krom tio, ke la skatoloj estas kaŝeblaj. Ĉiukaze, kiu ajn propono venkos, oni blankigos la fonon de la kadroj, ĉu ne? Mutichou 21:00, 16. Jun 2008 (UTC)

Ĉu blankigi ? La nunaj koloroj estas iom okulŝiraj. Anstataŭ blankigi oni povus mildigi la kolorojn. Ĉiel tio estas difinita en la entenoŝablonoj. Ekzemple ĉe {{ĈefPaĝoMondAktualaĵo}} ŝanĝi "#A4E8FE" al "#F8FFFF"

nuna koloro pli milda koloro
#A4E8FE #F8FFFF

AL @ 23:16, 16. Jun 2008 (UTC)

Ega vandalismo?[redakti fonton]

Ĉu aliaj vikipediistoj vidas la vandalismo ĉe la Ĉefpaĝo? Ĉi tiu estas tre stranga afero kaj mi supozis ke mi komentu pri ĝi. La ŝanĝaĉo ne aperas en la historio de ŝanĝoj; kiel ĉi tiu ŝanĝo okazis? Ĉu estas solvo por tiu ĉi? Neko244 17:27, 4. Aŭg 2008 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi tuj serĉos la kaŭzon en la ŝablonoj, kiuj kreas la ĉefpaĝon. Kore --Tlustulimu 17:54, 4. Aŭg 2008 (UTC)
Mi jam trovis la ŝablonon kaj tuj malfaris la vandalizman redakton kaj blokis la aĉulon por tri monatoj. Kore --Tlustulimu 17:59, 4. Aŭg 2008 (UTC)

"Ĉu vi scias..."[redakti fonton]

Saluton! Mi kredas ke la frazo "ĉu vi scias..." ne pravas. Mi kredas ke "ĉu vi sciis..." estas pli prava ol tiu ĉar tio frazo ("sciis") estas uzata en aliaj lingvoj kiel la hispana kaj la angla. Carutsu

Kiel ŝanĝi la kimran?[redakti fonton]

Mi ĵus korektis la kimran version de "Pri tiu ĉi paĝo" sed kiel oni ŝanĝas la titolon? Ĝi devus esti "Ynglŷn â'r dudalen hon". Llusiduonbach 11:16, 19. Sep 2008 (UTC)

farite Arno Lagrange @ 12:24, 19. Sep 2008 (UTC)


Skarabo Phyllobius calcaratus[redakti fonton]

Ĝi ne estas skarabo sed kurkulio. Ĝi nomiĝas P. glaucus. Phyllobius glaucus pino 21:32, 22. Nov 2008 (UTC)

La Interna Ideo[redakti fonton]

Saluton! Mi legis la libro de Don Harlow pri Esperanto kaj ghi min impresis multe. Chu vi povas diri al mi kie mi povas trovi pli informojn pri la interna ideo kaj pri filozofio (homaranismo) de Zamenhof?

Dankon--193.198.176.243 23:09, 15. Dec 2008 (UTC)

Ĉi tiu paĝo estas nur por diskutoj pri la ĉefpaĝo de la Vikipedio. Do estonte serĉu alian lokon por demandi tiel ĝeneralajn demandojn (ekzemple la Uzreton soc.culture.esperanto aŭ la dissentoliston filozofio).
Ĉiuokaze mi respondas koncize:
Marcos 14:53, 16. Dec 2008 (UTC)

Flagetoj ĉe lingvonomoj ne taŭgas[redakti fonton]

Estas absolute sentaŭge uzi flagetojn de certaj ŝtatoj apud la lingvonomoj (en la subo de la paĝo nun). Aparte signife por la angla, sed ankaŭ por, ekzemple, rusa la flago ne reprezentas la tuton de la parolantaro. Milionoj da parolantoj estas ekster la "flagolando", dum miloj de internaj loĝantoj (asociiĝas do kun la ŝtatoflago) ne opinias tiun lingvon denaska. La temo estis multfoje diskutita en plej diversaj lingvoj kaj cirkonstancoj, kaj la bona maniero nun estas ne uzi ŝtatajn flagojn ĉe la nomoj de lingvoj. En Vikipedio tiu distingo aparte gravas por emfazi, ke en.wiki ne estas Brita (aŭ Usona) ktp. laŭ ĉiu lingvo.

Mi proponas forigi la bildetojn. — Slavik IVANOV 00:44, 19. Feb 2009 (UTC)

Mi samopinias centelcente. For la flagetojn. Alianomo 10:11, 21. Feb 2009 (UTC)
Flageto estas nur simbolo same kiel nomo. Ĉu forigi la nomojn "franca, angla, rusa, hispana, ktp. " ĉe lingvoj ĉar la respektivaj lingvoj ne estas parolataj nur en Francio, Anglio, Rusio, Hispanio kaj ankaŭ ne estas la solaj lingvoj parolataj en la samaj landoj ? Flagetoj ne pli ĝenas min ol nomoj : ili estas nur rimedoj por pensigi pri iu realaĵo kiu estas ĝuste priskribita nek per ties nomo nek per ties simbola bildeto. Tiu forigemo ŝajnas al mi maloportuna. Estas simpla forperdo de informiva kaj okulfrapa bildeto sen kompense alternativa propono. --Arno Lagrange @ 11:36, 21. Feb 2009 (UTC)
Jes, mi povas nur konfirmi la respondon de Arno : tiuj flagetoj rilatas al la legitimaj "patrolandoj" de ĉiu koncernita lingvo kaj nur celas modeste plibeligi la ĉefpaĝon. Iu ajn politika aŭ lingvistika interpretado de ili estus maloportuna kaj ekcesa.
Bonvolu cetere atenti, ke la nuna aspekto de la ĉefpaĝo estis formale voĉbalotita de multaj vikipediistoj, inter kiuj neniu plendis pri la flagetoj. Thomas Guibal 11:50, 21. Feb 2009 (UTC)
Saluton. La flagetoj tute ne ĝenas min pro la jam menciitaj kialoj. Kore --Tlustulimu 12:29, 21. Feb 2009 (UTC)

«Plibeligo» de la ĉefpaĝo tio ne estas, laŭ mi -- flagoj ne kreiĝis por esti belaspektaj aŭ distingeblaj kiel malgrandaj bildoj surekranaj. Ekz. la brita nun estas ruĝ-blua bilderamaso apenaŭ rekonebla, la japona nur ruĝa punkto ktp. Okulfrapa kiel vico de dispremitaj muŝoj. Nu, bone. Sed, por reveni al la unua argumento, la flagoj sendube igas pensi je la respektivaj ŝtatoj, kaj tio estas ne helpo, sed malatentigo. Auf deutsch igas pensi pri la germana lingvo, pri Germanujo, sed la celo de la ligilo estas, nu, ne la germanuja, sed la germanlingva Vikipedio. La komparo kun la kutimaj lingvonomoj (kiujn neniu volas ŝanĝi) ne utilas, ĉar en Luksemburgo oni certe parolas deutsch, sed oni same certe ne hisas -n. Se la nuna stato rezultas el baloto, oni balotu do denove. Ankaŭ en demokratio eblas progreso ;) Alianomo 19:13, 21. Feb 2009 (UTC)

Do, ĉar aperis partio de konservemuloj, kiuj eĉ havas argumentan bazon sub sia deziro lasi la flagojn, jen ankoraŭ unu mia argumento por forigo de la flagoj: se oni lasas la flagojn, oni daŭre kaj ĉiam ree havos diskutojn pri tiu temo (eĉ se vi persvados nun min, aperados novaj homoj kun la sama demando). Anstataŭ verki artikolojn, ni penos persvadi unu la alian pri la limoj de sufiĉa neŭtraleco. Estas pli simple teni la tekstajn aferojn ĉiam sufiĉe tekstaj :) Slavik IVANOV 05:14, 22. Feb 2009 (UTC)

Pri la aspekto de la flagetoj, mi aldonis la parametron "border" al la bildoj, tiel ke la japana flago ekzemple ne plu aspektu nur kiel ruĝa punkto.
Pri viaj ceteraj argumentoj, estas bedaŭrinde nenio, kion mi povas aldoni kompare kun mia antaŭa mesaĝo. Luksemburgio estas miaopinie tre malbona ekzemplo, ĉar oni parolas tie tri malsamajn lingvojn, ne nur la germanan. Mi ne opinias min "konservemulo" : se vere homo, kiu rifuzas subitan ŝanĝon de longe diskutita interkonsento pro la protesto de du kontraŭuloj, estas konservemulo, do estu tiel. Mi komprenas vian zorgon, sed tute honeste la afero ne estas tiel grava. Mi ne kontraŭus novan baloton pri tiu afero, sed nur se via propra "partio" konsistus el iom pli ol du homoj (el kiuj unu neniam kontribuis al nia Vikipedio). Kore, Thomas Guibal 08:02, 22. Feb 2009 (UTC)
Mi volas aldoniĝi al la du protestantoj. Mi ne volas, ke mian lingvon oni marku per la flago de fremda ŝtato. --PaulP 08:13, 22. Feb 2009 (UTC)
Paul, ĉu "vian" lingvon oni ne nomas per nomo de fremda lando ?
Mi ripetas ke flagetoj laŭ mi ne pli maltaŭgas ol lingvonomoj. Se ĝenas la flagetoj devas ĝeni ankaŭ lingvonomoj kiuj en multaj kazoj ne koincidas kun ŝtatoj. Flago ne nur rilatas al ŝtato sed tre kutime al la plej grava tie parolata lingvo (plej ofte samnoma). Flageto estas nur kolora signo kiu helpas rapide orientiĝi. Bonvolu ne interpreti ĝin kun politika signifo ke iu ŝtato perfortus rajtojn de iuj civitanoj. Temas pri beleco, eleganteco, gajeco, legebleco ne pri homaj rajtoj. Kiun alternativon vi proponas post forigo de flagetoj ? Ĉu forigon de ĉiuj grafikaj aspektoj de Vikipedio por igi ĝin nurteksta dokumentaro ? Jam furoras senbremsa forigemo de ĉiuj bildoj kiuj ne havas rajtigilon laŭ usona leĝaro eĉ en la plej stultaj kazoj (kolora geometria formo estos forigita se mi ne provizas kopirajton!). Tiuj ekstremismaj pozicioj - laŭ la modo de "politika korekteco" - nur kondukos al malpliriĉigo de la projekto AL @ 08:44, 22. Feb 2009 (UTC)
Kaj per kiu flageto vi indikos la korean lingvon? Kaj la ĉinan? Ĉiam necesos elekti, kaj insulti unu popolon. --PaulP 10:51, 22. Feb 2009 (UTC)
Mi preferus, ke oni ne daŭre dramatigu la aferon -- neniu volas renomi lingvojn, neniu akuzis iun ŝtaton pri ia rajtoperfortigo, kaj neniu alvokis Kortumon pri homaj rajtoj. Temas nur pri la demando, ĉu estas aŭ ne estas bona ideo simboligi alilingvajn eldonojn de nia enciklopedio per flagoj de ... nu, de kiuj ŝtatoj? Tiuj, ŝajnas, kie estiĝis la koresponda lingvo (ĉar la plej granda amaso de anglalingvanoj ne vivas en Britujo). Laŭ mi la ideo ne estas bona, ĉar misgvida (eĉ se ne insulta). Mi klarigis mian starpunkton; mi kredas, ke la ĉefaj argumentoj estas interŝanĝitaj. Laŭ mi la plivaloro (ebla) de la flagetoj ne kontraŭpezas iliajn malavantaĝojn. Ne estas korafero por mi, sed se okazos baloto, mi balotos por la forigo de la flagoj -- alternativo ne necesas, la interkrampaj memnomoj -- français, polski, 日本語, English -- estas tute taŭgaj (kaj nekontestitaj) simboloj. Por la Vikipedioj kun malpli ol 100 001 artikoloj oni jam nun konsideras ilin sufiĉaj, ĉu ne? Alianomo 11:45, 22. Feb 2009 (UTC)
PS: Mi tute intence elektis Luksemburgon kiel ekzemplon por atentigi pri la netaŭgeco de la (ĉiam almenaŭ subkomprenita) egaligo flago (= ŝtato) = lingvo.
PPS: Mi kontribuis plurfoje en eo.wp, sed nur antaŭ nelonge decidis havi konton; i.a. tio estis mi, kiel ankaŭ en la koresponda franca artikolo. Sed tion vi ne povis scii. :) Alianomo 11:45, 22. Feb 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la tri Vikipediistoj, kiuj ĉi tie kritikis la uzon de ŝtataj flagoj por indiki lingvojn. Tiu uzo jam estis rekomendita de multaj spertuloj.
La argumento, ke jam okazis voĉdono pri la ĉefpaĝo, do ke temas pri voĉdonita afero, estas tute misa: Kiam ni voĉdoni pri la ĉefpaĝo, ni klare diris, ke ni nur voĉdonas pri la ĝenerala aspekto, kaj ke eblas aparte voĉdoni pri iuj detaloj en ĝi. Tion ni neniam faris pri la flagoj apud la lingvonomoj, do pri tio ni neniam efektive voĉdonis. Marcos 15:53, 23. Feb 2009 (UTC)

Ne necesas voĉbaloti kaj malŝpari dekojn da kilobitokoj kaj vikipediistaj horoj por tia malgrava afero. Ĉie estas multaj aliaj farendaĵoj : mi pro mia sperto de nia E-o Vikio bedaŭrinde scias, ke tiaj sengravaj detaloj ofte kapablas disigi la tutan komunumon. Se neniu formale protestas aŭ postulas baloton antaŭ tri tagoj, mi sugestas simple forigi la flagetojn (tamen daŭre opinios la fervorajn protestojn de la kontrauflagetuloj tute ridindaj). Nun re-ek al pli seriozaj aferoj... Thomas Guibal 16:17, 23. Feb 2009 (UTC)

Mi samopinias, ke oni simple forigu la flagetojn sen tro da bruo. Ĉar: a) ili ne portas gravan informon, b) ekzistas grupo da homoj, kiuj malŝatas egaligon de lingvoj kaj landoj, c) Esperanta komunumo estu aparte delikata, kiam temas pri lingvaj rajtoj, kaj lingvaj sentoj de parolantoj, ĉ) neniu el la konservemuloj povas argumenti ion pli freŝan ol la ege malafabla „Paul, ĉu "vian" lingvon oni ne nomas per nomo de fremda lando?“ d) oni ne solvu aferojn per voĉdonoj en Vikipedio. — Slavik IVANOV 23:36, 25. Feb 2009 (UTC)
Laŭ la ĉi-supra diskuto, mi nun forigis la flagetojn. Samtempe mi aktualigis la ordigon laŭ la nunaj nombroj de artikoloj. Marcos 17:08, 26. Feb 2009 (UTC)
Dankon. Thomas Guibal 18:43, 26. Feb 2009 (UTC)
En ordo, en ordo, ek de kiam ekestas diskuto pri iu ajn punkto, la plej bona solvo estas forigi, forigi ĉion kio povas naski disputon ĝis atingi ion grizan senspican sed nediskuteblan.
Mi ne komprenas kiel povas esti malafable memorigi al kolego kiu ne volas "ke lian lingvon oni marku per la flago de fremda ŝtato" ke "lia" lingvo -nome temas pri iu el la lingvoj de Belgio- nepre havas nomon kiu ankaŭ estas la nomo de iu fremda lando/ŝtato (lingvo precipe estas la propraĵo de neniu individuo, nek de iu homa grupo sed kontraŭe estas disdividita de vastaj homgrupoj preter ĉiaj limoj: la lingvo "de Paŭlo" sekve ne estas nur "lia" lingvo sed la lingvo de milionoj da aliaj homoj el kiuj iuj estas samŝtatanoj kaj aliaj ne).
Kial flago ŝokas kaj nomo ne ŝokas ? Se vi ribelas kontraŭ flagoj, ankaŭ forigu ĉiujn nomojn kiuj ligas lingvojn al ŝtatoj dum ne nur loĝantoj de la koncerna ŝtato uzas la nomitan lingvon.
Simple dirite mi opinias ke la forigo de flagoj rezultas el miskompreno de la signifo de flagoj : flagoj ne nur simbolas ŝtatojn sed ankaŭ lingvojn, kun sama konfuzo kiel nomoj de lingvoj / etnoj / landoj / ŝtatoj. Forigi flagetojn neniel solvas konfuzan kaj ĥaosan realan situacion. Tio estas nur paŝeto al griziĝo de komuna projekto. AL @ 20:34, 26. Feb 2009 (UTC)
Mi tamen miras, ke malgraŭ la longaj provoj defendi sian starpunkton, neniu respondis mian supran simplan demandon: Kaj per kiu flageto vi indikos la korean lingvon? Kaj la ĉinan? Ĉiam necesos elekti, kaj insulti unu popolon. --PaulP 21:31, 26. Feb 2009 (UTC)
Kara Paŭlo! Via demando estas embarasa kaj ne eblas al ĝi fari simplan kaj ĝustan respondon. Evidente ne eblas ĝuste kaj sendiskute simboli lingvojn per ŝtataj flagoj. Tio validas nur por iuj lingvoj pri kiuj oni alkutimiĝis ke ili estas simbolitaj per iu ŝtata flago (ekzemple la angla lingvo -lingvo ne parolata nur en Anglio- per flageto de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaŭ Usono -ekzistas flageto duone brita duone usona-). Ja tio estas malĝusta kaj kritikebla. Foresto de ĉia simbolo estas ĝusta kaj nediskutebla. Sed ĉu pli klara, ĉu pli eleganta ? AL @ 22:27, 26. Feb 2009 (UTC)
(Mi trovas, ke jes. Sed plejofte mi ankaŭ trovas ion grizan pli agrable ol ion buntan, kaj fakte preferus ĉefpaĝon malplikoloran, se VP estus mia persona paĝaro (kio ĝi malbedaŭrinde ne estas).^^ Kore, Alianomo 21:38, 27. Feb 2009 (UTC).)

Fuŝita ĉefpaĝo[redakti fonton]

Ĉefpaĝo estas fuŝita pro --supozeble-- jena kaŭzo: ie en la komenco estas skribite "0px" anst. "1px" --Dominik 19:26, 5. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Dominik. Mi ĵus rigardis sur la paĝon, sed ne trovis fuŝaĵon. Do kio laŭ vi estas fuŝa? Kore --Tlustulimu 17:25, 6. Maj 2009 (UTC)
Verdire, mi ne komprenas kio okazis - dum la tuta vespero de la 5-a de majo aperis ruĝaj avertoj, bildetoj malaperis, ceteraj tekstoj estis fuŝaj - mi unue pensis ke la lasta redaktinto senatente fuŝis la tuton, kaj mi aldonis sekcion "Fuŝita ĉefpaĝo" al Diskuto. Tamen poste, rigardante la daton de lasta redakto, mi ekkonsciis ke la problemo kuŝas aliloke - la postan tagon, ĉio reaperis normale kiel kutime --Dominik 04:34, 7. Maj 2009 (UTC)

Bestonomoj[redakti fonton]

Kelkfoje, la bestnomoj de, ekzemple, la specio kaj la familio havas nur unu artikolon. Tamen, mi pensas ke plejfoje la sensufiksa nomo estas unu specio aŭ genro, kaj la kunsufiksa specio estas familio, kiu enhavas tiun specion/genron.

Ekzemple, Lemuro alidirektas al Lemuredo, sed pli ĝuste ĝi havu propran artikolan pri la genro Lemuro. Amika Babilfrenzo 03:12, 21. Sep 2009 (UTC)

Bildo de la tago:ligoj al alilingvaj vikipedioj[redakti fonton]

Saluton! koncerne bildon de la tago, depost kelkaj tagoj, mi miras ke iuj enmetas ligojn al alilingvaj vikipedioj - ĉu tio ne estas enrompo por "enigi la lupon en la ŝafejon"? - ĉiuokaze tio montras ke esperantistaj vikipediistoj ne kapablas verki tiurilatajn artikolojn - --Dominik 07:15, 8. Okt 2009 (UTC)

Mi estas la respondeculo pri tiu ligado: kiam ne estas artikolo en la Esperanta vikipedio mi ligas al Komunejo, speciejo, aŭ alilingva Vikipedio, prefere en la nacilingvo de la koncerna temo (loko, homo). De tie vi elektu en kiu lingvo vi legu la artikolon kiam ĝi ekzistas en diversaj aŭ vi esperantigu ĝin. Vi povas ankaŭ partopreni en elekto de Bildoj de la Tago kaj elekti nur bildojn kiuj rilatas al ekzistantaj artikoloj. Laŭ via plaĉo.
Mi kompreneble ligas al Esperanta Vikipedio kiam ekzistas artikolo. Pri "Le déjeuner sur l'herbe" ekzistas artikoloj en la franca, la angla ktp kaj mi ne rimarkis ke estas sekcio en la artikolo pri Manet. Por la hodiaŭa bildo (Rivero Jarlung Cangpo en Tibeto; en Barato ĝi plilarĝiĝas kaj estas nomata Brahmaputro) mi ligis al Esperanta Vikipedio por Tibeto kaj Barato ĉar ekzistas artikoloj kaj al alilingvaj por la riveroj ĉar en tiuj lingvoj ekzistas artikoloj pri la riveroj dum ni ne jam havas. --Arno Lagrange @ 09:24, 8. Okt 2009 (UTC)
Nu, bone - mi preferas kiam la artikolo estas tradukita antaŭ ol la bildo estas alŝutita - aliiel oni "jugas la ĉaron antaŭ la bovoj" - --Dominik 10:34, 8. Okt 2009 (UTC)

Maldekstra kolumno[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke la maldekstra kolumno sur la ĉefpaĝo estas iom tro larĝa. Kore --Tlustulimu 20:29, 17. Nov 2009 (UTC)

(+) Strangas nur, ke la "difekto" ĵus malaperis. Ĉu iu scias, kial? Kore --Tlustulimu 20:32, 17. Nov 2009 (UTC)

Ĉu eble preferus Oftaj demandoj? --RG72 13:03, 4. Dec 2009 (UTC)