Uzanto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!

Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 269 768 artikoloj en la esperantlingva versio.

Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, ĉu korekti tajperaron, ĉu verki tutan artikolon. La oftaj demandoj donas al vi bazajn klarigojn, kaj ekzistas ankaŭ helpopaĝo pri reguloj kaj tekniko. Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, superrigardu nian portalejon, kie estas listigitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.

Nuvola apps bookcase.svg Enciklopedio

QA icon.svg Ĉu vi scias, ke…?

Barfusspark Nienhagen.jpg
Nudpieda marŝado


4 interesaj faktoj el relative novaj artikoloj
Faktoj el jam delonge ekzistantaj artikoloj

Arkivo de faktoj de tiu ĉi rubriko

Nuvola apps package editors.png Kunlaboraĵo de la semajno

Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Nuvola filesystems services.png Artikolo de la semajno

Jorge Luis Borges en 1951

Jorge Luis Borges (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899 en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.

Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj. Liaj plej bone konataj libroj, Ficciones (Fikcioj) kaj El Aleph (La alefo), publikigita en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, labirintoj, filozofio, bibliotekoj, speguloj, fikciaj verkistoj kaj mitologio.La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de filozofia literaturo kaj de la ĝenro de fantazio, kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado magia realismo de la 20a jarcento en la Latinamerika literaturo. Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel Spinoza, Camões, kaj Virgilio.

Fantaziaj ontologioj, inventitaj genealogioj, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj roluloj, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen filozofio, rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj poezio, nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la universalismo de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la hispanan lingvon kaj la tutmondan pensaron.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Johannes Brahms - James Cook - Goo

Newspaper Cover.svg Mondo aktuale

PM Abiy Ahmed Ali.jpg
La ĉefministro de Etiopio Abiy Ahmed
16-a de oktobro 2019
13-a de oktobro 2019
  • Usono La kenja kuristino Brigid Kosgei gajnis la unuan premion de la Ĉikaga Maratono kaj metis la novan mondan rekordon por virinoj je miksa-seksaj maratonoj.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
  • Ĉina Popola Respubliko En Honkongo daŭras kontraŭregistaraj manifestacioj, kiuj akiras ĉiam pli perfortan karakteron.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
12-a de oktobro 2019
  • KenjoAŭstrio Kenja sportisto Eliud Kipchoge estas la unua homo, kiu sukcesis fini maratonon en malpli ol 2 horoj. La rezulto tamen ne kalkuliĝas kiel oficiala rekordo, ĉar ĝi okazis ekster konkuro.


Nuvola apps locale.png Lando de la monato

Flag of North Korea.svg

La nuna Lando de la Monato estas Nord-Koreio. Bonvolu kunlabori en plibonigo de ĉiuj artikoloj kun rilatoj al ĝi (ĝiaj regionoj, urboj, lingvoj ktp).

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton.
Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Demokratia Respubliko Kongo, Kiribato, Surinamo, kaj aliaj.

Stock alarm.svg Vikipedia aktualaĵo

Por pli malnovaj informoj, vidu Vikipedia Historio.

Por gazetaj raportoj pri Vikipedio, vidu Vikipedia Gazetaro.

Wikipedia's W.svg Vikiejo

Imbox nonfreelicense.svg Pri kopirajto

Nuvola apps filetypes.svg Pri ĉi tiu paĝo

Emblem-wiki.svg Kunprojektoj

Jen aliaj projektoj de Fondaĵo Vikimedio:
Multlingva vortaro kaj tezaŭro Vikivortaro
Multlingva vortaro kaj tezaŭro
Senkostaj lernolibroj Vikilibroj
Senkostaj lernolibroj
Liberaj studiloj kaj aktivaĵoj Vikiversitato
Liberaj studiloj kaj aktivaĵoj
Fonto de multaj citaĵoj Vikicitaro
Fonto de multaj citaĵoj
Senkostaj fontaj dokumentoj Vikifontaro
Senkostaj fontaj dokumentoj
Registro pri specioj Vikispecioj
Registro pri specioj
Novaĵoj el la mondo Vikinovaĵoj
Novaĵoj el la mondo
Komunumaj iloj Komunejo
Komunumaj iloj
Kunlaborejo por ĉiuj vikimediaj projektoj Meta
Kunlaborejo por ĉiuj vikimediaj projektoj
redaktu