Vikipedio:Historio
Etoso
Por kronologio de paĝo, vidu la paĝon Helpo:Historio de paĝo.
Tiu ĉi paĝo listigas mejloŝtonojn, aŭ gravajn atingojn, eventojn kaj faktojn rilatajn al historio de la Vikipedio en Esperanto.
2024
[redakti fonton]- 20-a Februaro 2024: La Esperanto-Vikipedio atingas 350.000 artikolojn. [1]
2022
[redakti fonton]- 20-a de septembro 2022: Nova aspekto de la Ĉefpaĝo kreita de Stefangrotz kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj.
2021
[redakti fonton]- 20-a de julio 2021: La Esperanto-Vikipedio atingas 300.000 artikolojn. [2]
2020
[redakti fonton]- 15a de novembro 2020: Ŝanĝo en la ĉefpaĝo. La sekcio "Artikolo de la semajno" nun nomiĝas "Artikolo de la monato"
2018
[redakti fonton]- 18-a de septembro 2018: Esperanto-Vikipedio atingas 250.000 artikolojn.
2016
[redakti fonton]- 21-a de julio: Aŭtomata konvertado al kaj el la X-sistemo estis malŝaltita post pli ol du jaroj da teknika strebado kaj surbaze de diskuto okazinta en la komunumo. Al vikipediistoj estas proponata uzo de Universala Lingvo-Elektilo por reatingi la tajpadon per surogata sistemo se necese. Sekve de la ŝanĝo malaperis parto de la MediaVikia programkodo specifa nur por Esperanto kaj verkita de Brion Vibber en la jaro 2002.
- 21-a de julio: Nova aspekto de la Ĉefpaĝo kreita de Lingveno
2014
[redakti fonton]- 13-a de aŭgusto: Esperanto-Vikipedio atingas 200.000 artikolojn.
- 14-a januaro: finiĝas Baloto por forigo de la Portalo Pedofilio (La portalo estis forigita en Majo 2023)
2013
[redakti fonton]- 4-a de aprilo: Filia komitato de la Fondaĵo Vikimedio agnoskis Esperantan vikimedian laborgrupon Esperanto kaj Libera Scio kiel Vikimedian Uzanto-Grupon
- 12-a de majo: Esperanto-Vikipedio atingas 180.000 artikolojn.
- februaro-marto: estis forprenitaj administraj rajtoj de kelkaj ne plu aktivaj administrantoj
- 17-a de februaro: ĉesas burokrato ArnoLagrange.
2012
[redakti fonton]- 15-a ĝis 16-a de novembro: dum KAEST (Slovakio) okazis esperantlingva trejnado pri Vikipedio gvidita de Vikimedio Slovakio kun financa subteno de la Fondaĵo Vikimedio
- 20-a de septembro: Esperanto-Vikipedio atingas 170.000 artikolojn.
- 25-a de aŭgusto: por la unua fojo estis per baloto forprenitaj administraj rajtoj (de |Petr Tomasovsky)
- Februaro: Esperanto-Vikipedio havas la 5-an plej grandan nombron da artikoloj po parolantoj inter Vikipedioj kun pli ol 100.000 artikoloj, kaj rangas kiel la 11a entute.
2011
[redakti fonton]- 26-a kaj 27-a de novembro: En la Malferma Tago de UEA Ziko van Dijk prezentis Vikipedion kaj la ideologian fonon, kaj la dimanĉon poste Marek Blahuš kaj li montris en kurso kiel prilabori Vikipedion.
- 26-a ĝis la 30-a de oktobro: Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.
- julio 2011: La nova, tria eldono de DVD Esperanto Elektronike de E@I enhavas eksterretan version de la Vikipedio en Esperanto, laŭ la stato de la 24-a de novembro 2010 kun 137.472 artikoloj, realigitan per la programo Okawix.
- 23-a de junio: Sekvante la ŝtatajn arkivojn de Germanio kaj Kvinslendo, la granda rusia novaĵagentejo RIA Novosti kaj la neregistara fondaĵo Vikimedia RU komencis komunan projekton pri alŝuto de fotoj el historiaj arkivoj de la agentejo al la Komunejo. Vidu priskribon de la projekto en Esperanto. Eblas partopreni per kategoriigo, ekuzo de la fotoj en la artikoloj de Vikipedio kaj tradukado de la priskriboj en Esperanton.
- 8-a de aprilo: Marek Blahuš, tiutempe staĝanto de E@I en Nancy, publike prelegis en Strasburgo pri la temo "Vikipedio: 10 jaroj, kaj poste?" kadre de la aranĝo Semajno de Esperanto. La esperantlingva prelego, okazinta en la Instituto de tradukistoj, interpretistoj kaj internaciaj rilatoj (ITI-RI) de la Universitato de Strasburgo, estis simultane interpretata en la francan lingvon de Cyrille Hurstel. Ĉeestis dekkelk personoj, plejparte germanaj kaj francaj esperantistoj, sed ankaŭ minimume du neesperantistoj.
- 18-a de januaro: Esperanto-Vikipedio atingas 140.000 artikolojn.
2010
[redakti fonton]- 18-a ĝis 22-a de novembro: Dum KAEST 2010 en Modra okazis vendrede la 19-an de novembro trihora vikipedia trejnado gvidata de Pavla Dvořáková kaj Marek Blahuš, kaj Vikipedio traktiĝis (interalie lige kun WikiTrans) ankaŭ dum la sekvanta komputillingvistika kolokvo vespere la 21-an kaj dum la 22-a de novembro.
- novembro: nova monkolekta kampanjo por plua senpaga funkciigo de Vikipedio. Oni celas kolekton de 16 milionoj da USD (en 2009 tio estis 6 milionoj).
- 3-a de septembro: En la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio aperas 1-a numero de nova monata vikirevueto MOZAIKO - reta magazino de interesaĵoj kun konstantaj rubrikoj, bazita sur ligiloj al kvalitaj artikoloj en Esperanta Vikipedio. La projekto celas allogi esperantistojn uzi Vikipedion kaj al ĉeĥa publiko prezenti Esperanton kiel plenvaloran lingvon liverantan ĉiutemajn informojn. Ekde la 17-a de septembro la revuo aperas ankaŭ en la Esperanto-versio de la retpaĝaro. Ĉefredaktas Pavla Dvořáková.
- 30-a de junio: finiĝas Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco.
- 2-a de junio: Esperanto-Vikipedio atingas 130.000 artikolojn.
- aprilo: 28 kontribuantoj partoprenis en Vikipedia Konkurso organizita de E@I kun sume 57 artikoloj.
- aprilo: Pro la amaso de okazintaj kontribuoj al la 1000 plej gravaj artikoloj gajnis la Vikipedio en Esperanto 1-an lokon inter ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio laŭ kresko de tiuj artikoloj
- 5-a de februaro: Esperanto-Vikipedio atingas 125.000 artikolojn.
2009
[redakti fonton]- 15-a de oktobro: Esperanto-Vikipedio atingas 120.000 artikolojn.
- 24-a de julio: ĉesas Uzanto:Bertilow
- 28-a de januaro: Esperanto-Vikipedio atingas 110.000 artikolojn.
2008
[redakti fonton]- decembro: nova monkolekta kampanjo por funkciigaj kostoj de Vikipedio. Unu donacinto donis 2 milionojn da dolaroj, pluajn 4.000.000 USD kolektis la kontribuantoj, apogantoj. Tiu sumo (inkluzive salajron de 23 dungitoj) sufiĉas funkciigi Vikipedion ĝis mezo de 2009.
- novembro: dum KAEST en Dobřichovice (Ĉeĥio) okazis vikipedia trejnseminario por pli ol dudek partoprenantoj el pluraj landoj. Lektoris Yves Nevelsteen, Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec.
- julio: Dum la UK 2008 vikipediistoj havis aranĝojn: Vikipedio:Vikipedio en UK. Por tiu kongreso aperis nova informilo.
- 15-a de junio: Esperanto-Vikipedio atingas 100.000 artikolojn.
- aprilo: dum la III-a Sabla Printempo en Písek (Ĉeĥio) okazis kunlabore inter ĈEA, ĈEJ kaj E@I tutsemajnfina trejnado pri kontribuado al Vikipedio kun 20 partoprenantoj. Lektoris Miroslav Malovec, Yves Nevelsteen, Pavla Dvořáková, Marek Blahuš kaj Jan Urbánek.
2007
[redakti fonton]- komenco de oktobro: aperas statistikoj de vikipediisto Robert Rohde, laŭ kiuj li asertas, ke Vikipedio stagnas aŭ eĉ kelkfoje falas je aldonoj, novaj uzuloj en la angla Vikipedio. La informo aperas dismonde en prestiĝaj gazetoj (ekz. Spiegel).
- junio: la renoma The New York Times disvastigas informon, ke la logotipo de la Vikipedio uzas malĝustajn literojn (el la japana kaj sanskrita). Tiu informo estis jam konata antaŭ jaroj en la interna komunumo.
- majo: Vikipediistoj trejnigas novulojn en la Jubilea aranĝo de la antverpena Esperanto-grupo.
- komence de marto: konatiĝas, ke la anglalingva uzanto Essjay estas 24-jara iama studento kaj ne profesoro pri teologio, kiel li asertis en 2006 en intervjuo en The New Yorker. Essjay eĉ elektiĝis kiel dungito en la Arbitrage-komitaton de Vikipedio. La senhonta trompo kaŭzas indigniĝon de vikipediistoj (detala priskribo anglalingva).
- 23-a ĝis la 25-a de februaro: En Partizánske okazas semajnfina seminario pri la temo "Kiel verki por Vikipedio", organizita de Slovakia Esperanta Junularo
- februaro: Laŭ kalkuloj, Vikipedio bezonas por 2007 ĉ. 4-5 milionojn da USD por funkciigi la projekton (ekz. la nombro de serviloj kreskis de 1 (2001) tra 3 (du aĉetitaj en 2003) ĝis 350 (2007). (fonto:[1])
2006
[redakti fonton]- 15-a de decembro: Japanlingva Vikipedio atingis 300 000 artikolojn [2]
- decembro de 2006 ĝis januaro de 2007: la komunumo donacas, kolektas 1 milionojn da USD
- 27-a de novembro: aperis anonco pri publikigo de la Manlibro pri Vikipedio, redaktita de Yves Nevelsteen kaj Chuck Smith kaj presita kaj disdonata senpage al junuloj per subvencio de TEJO
- 17-a de novembro: post unu semajno, rebloko de la ĉina Vikipedio
- oktobro-novembro: la 10-an de oktobro, ĉina registaro malblokas alireblojn de ĉiniaj uzantoj al angla Vikipedio. Unu monaton poste, la malblokado iĝas tuta (ĉiniaj ĉinoj povas redakti eĉ ĉinajn paĝojn). Okazas amasa registriĝo kaj artikolkreado en la ĉina Vikipedio.
- 5-a de novembro: Toño del Barrio sugestas lanĉi kampanjon por la enmovada prestiĝigo de Vikipedio en Libera Folio.
- 21-a de oktobro: Esperanta Vikipedio trapasis la 60 000-an artikolon. La jubilea artikolo estas Historio de kristanismo.
- 6-a de oktobro: Libera Folio publikigis artikolon pri disputo ĉe Listo de denaskaj esperantistoj.
- 5-a de septembro: Ekfunkciis ankaŭ en la Esperanta parto de Vikipedio Kartografio de la vikipediistoj. Nun oni povas vidi sur la mapo de la mondo, de kie kunvenis homoj por krei Esperantan Vikipedion. Vikipediistoj estas invitataj por meti sian ruĝan punkton sur la mapo.
- 26-a de aŭgusto: Malkovriĝis, ke en Japanlingva Vikipedio, Japana Bilomakleristo Rakuten-Borso ripete forigis malavantaĝan informon pri Rakuten el la artikolo pri Rakuten-Borso.
- 25-a de aŭgusto: Libera Folio publikigas informon pri la kandidatiĝo Arno Lagrange en la Baloto por la Administra Konsilantaro de la Fondaĵo Wikimedia. Similan informon publikigas ruslingva novaĵbendo "Esperanto novosti".
- En la somera numero de Monato (2006/8-9) aperas dupaĝa artikolo pri Vikipedio "Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn", kun intervjuoj subskribitaj de Paul Peeraerts kun Chuck Smith, Arno Lagrange kaj Miroslav Malovec.
- 25-a de julio: Esperanta Vikipedio ekhavis pli ol 55.000 artikolojn.
- meze de julio: Eksterrete konsultebla versio de la Vikipedio en Esperanto, laŭ la stato de la 1-a de julio 2006 kun 51.882 artikoloj (sub 73.125 kapvortoj kaj en 7.054 kategorioj), produktita de Marek Blahuš, publikiĝis kiel parto de la DVD Esperanto Elektronike de E@I.
- 7-a de julio : Esperanta Vikipedio trapasis la 50.000-an artikolon. La jubilea artikolo estas Viktoria Akvofalo.
- 18-a de marto: Chuck SMITH prelegis en Stutgarto, Germanio
- 2-a de marto: angla Vikipedio trapasas la 1-milionan artikolan limon kun tre grava, enciklopedia artikolo en:Jordanhill railway station (Jordanhill (fervoja stacio))
- marto: finiĝas Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj
- 5-a de februaro: Esperanto-Vikipedio trapasas la 40.000-an artikolon, kio restas nerimarkita kaj retrovita nur poste; la jubilea artikolo fariĝis Sorgà
- januaro: en la Esperanto-Vikipedio roboto RBT aŭtomate enmetis en taŭgajn subkategoriojn de Kategorio:Naskiĝintoj preskaŭ 5.000 ekzistantajn biografiajn artikolojn, signife helpante tiel al laboro antaŭe komencita permane, precipe de Petr Tomašovský
- januaro: batalo de robotoj en la serba Vikipedio; robotoj alŝutis ĉ. 10.500 novajn artikolojn dum du tagoj
- 6-a de januaro: finiĝo de la monkolekta kampanjo: ĉ. 12.000-foje donacis oni, entute 350.000 USD. La ĉiupaĝa monpeta alvoko daŭre restas en la angla Vikipedio.
2005
[redakti fonton]- fine de decembro: iu enmetis en la germanan Vikipedion la morton de Bertrand Meyer (germana diskuto). La gazetaro kaptis la temon.
- 31-a de decembro: persona alvoko de Jimbo WALES por mondonacoj. Reapero de la demando pri reklamado.
- 22-a de decembro: enkonduko de duonprotekta sistemo ĉe la angla Vikipedio. La duonprotektatajn paĝojn povas ŝanĝi nur 4-tagaj ensalutintoj.
- 16-a de decembro - 6-a de januaro 2006: nova monkolekta kampanjo por Vikipedio. Oni supozas, ke la necesa monsumo por la funkciigo superas en 2006 unu milionon da usonaj dolaroj. La mondonacoj en kelkaj landoj estas impost-malpliigaj. (Oni celas en la kampanjo 500.000 usonajn dolarojn.)
- decembro: Jimbo Wales skizas planojn por 2006 kun unu konstanta dungito por la vikiprojektoj kaj ŝlositaj versioj de artikoloj.
- decembro: pro skandalo en la angla Vikipedio, nur tiuj rajtas krei novajn artikolojn en la angla Vikipedio, kiuj ensalutas. La skandalo: iu anonimulo en la artikolo nomis John SEIGENTHALER (maljuna) murdisto kaj naziisto kaj tio restis dum 4 monatoj sen korekto. Seigenthaler nomis la Vikipedion "misfarita, senrespondeca". La anonimulo malvualiĝis komence de decembro kiel Brian Chase, dungito (kaj post kelkaj tagoj maldungito) de Rush Delivery. La aferon spuris Daniel BRANDT.
- 27-a de novembro: la Esperanto-versio atingis 30.000 artikolojn
- 19-a de aŭgusto - 09-a de septembro: nova monkolekta kampanjo por 200.000 USD, kio povas kovri elspezojn por kvaronjaro.
- 11-a de junio: transpaso de la 25.000-artikola limo kun komuna artikolo Inkaa imperio
- ekde majo: la ĉefpaĝon pliriĉigas Artikolo de la semajno kaj Kunlaboraĵo de la semajno.
- 25-a de aprilo ĝis 1-a de majo: La artikolo Antoni GRABOWSKI estas Tradukaĵo de la semajno kaj atingas rekordan nombron de 29 diverslingvaj versioj.
- 22-a de januaro: transpaso de la 20.000-artikola limo kun komuna artikolo Vercors (montomasivo)
- 10-a de januaro : Libera Folio anoncas ke Vikipedio en 2005 supozeble estis la plej populara retejo en Esperanto!
2004
[redakti fonton]- 23-a de decembro: La Vikipedia softvaro estis ŝanĝita al versio 1.4. La korekto de internaj eraroj daŭris ĉ. 1 monaton, sed la tuta programo iĝis pli pigra, malrapidega. Tio malpliigis la nombron de kontribuoj kaj kontribuantoj.
- 27-a de junio: Vikipedia kunveno en Ĝenovo
- 1-a de junio: Proklamo de la Tago de Brion Vibber
- 29-a de majo ĝis 5-a de junio: Baloto pri la estraro de Wikimedia Foundation
- 5-a de majo: itallingva Vikipedio atingas 10 000 artikolojn.
- 19-a de aprilo: Anglalingva Vikipedio atingas 250 000, germana preterpasas 80 000.
- 10-a de aprilo: Arno Lagrange prelegis pri Vikipedio en la SAT-Amikara kongreso en La Roche-sur-Yon, Vendée, Francio. Legu la gazetaran komunikon. La prelego naskis fortan intereson kaj estis decidita fondi asocion por helpi disvolvigi la Vikipedion. En tiu sama tago la Esperanto-Vikipedio atingis 12 000 artikolojn.
- marto-aprilo: En la Metapedia Wikimedia/Meta, Esperantistoj Arno Lagrange kaj Andre Engels estis kandidatoj por la ofico de super-administrantoj de la tuta multlingva Vikipedio kaj rezulte ambaŭ ricevis la oficon.
- 15-a de marto: Franclingva Vikipedio preterpasis 30 000 artikolojn, hispana 20 000, itala 8 000, ĉina 7 000. En unu monato aldoniĝis po pli ol 1000 artikoloj en la plej grandaj Vikipedioj. Jam entute estas 550 000.
- 23-a de februaro: Multlingva Vikipedio atingis 500 000 artikolojn en pli ol 50 lingvoj. 28 lingvoj entenas pli ol 1000 artikoloj. Germana preterpasis 50 000, japana 30 000, ĉina 5 000. De unu jaro envenas ĉiutage 2000 novaj artikoloj.
- 2-a de februaro: Anglalingva Vikipedio atingis 200 000 artikolojn.
- januaro: La revuo Esperanto aperigas artikolon pri la Vikipedio en du paĝoj kaj duona.
- januaro: Wikipedia estas jam trijara. Angla preterpasis 190 000, germana 45 000, japana 25 000, sveda, franca kaj pola 20 000, hispana 15 000, kataluna 5 000, ĉina 4 000. 23 lingvoj havas pli ol 1000 artikolojn.
2003
[redakti fonton]- 14-a de decembro: Vikipedio:Elŝuti la Vikipedion: nova eldono
- 6-a de decembro: Ĝangalo aperigas intervjuon de Arno Lagrange pri la 10 000-a kapvorto en la Esperanto-Vikipedio.
- 5-a de decembro: Estas 10 000 artikoloj.
- 4-a de decembro: Artikolo pri Vikipedio aperas en NUN.
- 14-a de novembro: 100-a Vikipediisto enskribiĝas.
- 13-a de oktobro: Vikipedio en Esperanto havis pli ol 9.000 artikolojn kaj estis (preskaŭ) 100 vikipediistoj el 25 landoj.[3]
- 14-a de julio: Artikolo pri Vikipedio aperas en NUN.
- 31-a de majo: Chuck SMITH prelegis en Drento, Nederlando.
- 16-a de majo: Chuck SMITH prelegis en Antverpeno, Belgio.
- 11-a de marto: Ĝangalo havas artikolon pri Vikipedio.
- 3-a de februaro: Pasporta Servo eldoniĝas kun anonco pri Vikipedio
2002
[redakti fonton]- 8-a de decembro: http://www.vikipedio.org/ estas alidirekto al http://eo.wikipedia.org/
- 15-a de novembro: Ni konvertiĝis al la nova softvaro!
- 8-a de novembro: Chuck SMITH prelegis ĉe KAEST en Dobřichovice, lia prelego sekve aperis sub la titolo Vikipedio: Multlingva Reta Enciklopedio en la prelegkolekto Fakaj Studoj en Esperanto ĉe KAVA-PECH.
- 15-a de septembro: Aperis artikolo en Eventoj n-ro 238 pri la Vikipedio.
- 30-a de julio: La Esperanto Vikipedio estas la 10a plej granda vikio en la reto.
- 22-a de julio: Chuck SMITH prelegis pri la Vikipedio ĉe la Internacia Junulara Kongreso en Pato Branco
- 15-a de julio - Fondinto (Chuck) ekvojaĝas al Brazilo kaj Eŭropo por reklami la Vikipedion.
- 31-a de majo: La Germana Vikipedio enhavis pliajn artikolojn ol la Esperanta Vikipedio.
- 26-a de majo: La Vikipedio enhavis 2250 artikolojn.
- 12-a de majo: Artikoloj pri la Vikipedio presiĝas en la 203-a numero de Starto, organo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio
- 4-a de majo: Kvin vikipediistoj ĉeestis la Vikipedian Feston.
- 3-a de majo: La Esperanta Vikipedio enhavis pli da artikoloj ol la germana!
- 28-a de aprilo: Radio Polonia dissendis intervjuon kun Chuck SMITH pri la Vikipedio: Aŭskultu MP3 - Legu transskribon
- 26-a de aprilo: La Vikipedio enhavis 1500 artikolojn. Ĝi estis la 4-a plej granda lingvoversio (post la angla, hispana kaj pola) kaj estis 33 vikipediistoj el 15 landoj.[4]
- 25-a de marto: La Vikipedio enhavis 1000 artikolojn.
- 14-a de marto: La Vikipedio enhavis 1500 paĝojn.
- 1-a de marto: La UEA revuo, Esperanto, enhavas artikoleton pri la Vikipedio.
- 24-a de februaro: La Esperanta Vikipedio enhavis pliajn artikolojn ol la nederlanda!
- 26-a de januaro: La Vikipedio enhavis 300 artikolojn.
- 22-a de januaro: Yahoo listigis la Vikipedion!
- 15-a de januaro: Artikolo en NUN aperis pri la Vikipedio.
- 15-a de januaro: Aperis artikolo en Eventoj nro-223 pri la Vikipedio.
- 10-a de januaro: Brion VIBBER unikodigis la Vikipedion. Bonan laboron!
- 2-a de januaro: Publikiĝis la Vikipedio per soc.culture.esperanto.
Statistiko en 2002
[redakti fonton]Dato | Artikoloj |
---|---|
26 Maj 2002 | 2266 |
26 Apr 2002 | 1537 |
26 Mar 2002 | 1088 |
26 Jan 2002 | 300 |
Por vidi la aktualan statistikon, vidu Multlingva statistiko.
2001
[redakti fonton]- 16-a de decembro: La Vikipedio enhavis 300 paĝojn.
- 13-a de decembro: Ĉiuj ligiloj estis en Esperanto.
- 6-a de decembro: Ĉiuj 139 artikoloj de Enciklopedio Kalblanda estis en la Vikipedio.
- 28-a de novembro: Hejmpaĝo havis tradukojn el la angla vikipedia indekso.
- 15-a de novembro: La unua artikolo en la Vikipedio - Modernismo.
- 5-a de novembro: Uzanto:Stefano KALB donis rajtojn por uzi siajn artikolojn de Enciklopedio Kalblanda en la Vikipedio.
- 11-a de majo: Oni starigis la malplenan Vikipedion en Esperanto.
Vidu ankaŭ
[redakti fonton]- Listo de mejlŝtono-artikoloj
- Novaĵoj de la Meta-Vikipedio (diverslingve)
Referencoj
[redakti fonton]- ↑ https://www.liberafolio.org/2024/02/20/350-000-artikoloj-en-la-esperanta-vikipedio/ Libera Folio pri 350 000 artikoloj
- ↑ https://www.liberafolio.org/2021/07/19/vikipedio-nun-havas-300-000-artikolojn/ Libera Folio pri 300 000 Artikoloj
- ↑ ChuckSmith (arĥiva kopio)
- ↑ ChuckSmith (arĥiva kopio)