Vikipedia diskuto:Ne plu legindaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo de la procezo[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi la procezon al Revizio de legindaj artikoloj - tiu nova nomo estas pli milda kaj ne inkludas antaŭjuĝojn. Laŭe ŝanĝiĝus ankaŭ maniero de diskutado, do oni ne diskutus pri forigo de la statuso, sed pri konservo de ĝi (fakte tio estus nova diskuto pri aljuĝo de la statuso).

Simile mi proponas por Ne plu elstaraj artikoloj. --KuboF (diskuto) 13:05, 19 Apr. 2014 (UTC)

Tuja forigo de la statuso[redakti fonton]

Antaŭ kelkaj tagoj estis intensa diskuto en Diskutejo kaj mia diskuto en kiuj estis prezentitaj ideoj por tuja forigo de leginda (kaj eble elstara) statuso. Mi menciis du kriteriojn (sufiĉas plenumo de nur unu):

  1. tute sen referencoj (do ankaŭ kun listigo de fontoj sed sen entekstaj referencoj)
  2. longtempe metita neprizorgita avertoŝablono por tuta artikolo (ekz. sen fontoj, originala esploro...) - ne validus por sekciaj ŝablonoj!

Kion vi opinias? Akcepto de tia kriterio ŝparus al ni multan tempon kaj energion ĉar ni ŝparus tiun longan statusforigan proceduron. --KuboF (diskuto) 16:45, 22 Apr. 2014 (UTC)

Mi nur aldonas, ke okaze de tuja forigo de la statuso estus tiuj artikoloj listigitaj komune en unu subpaĝo de Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj kaj tuj protokoligitaj en Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj/Protokolo (akceptitaj).

@Ochilov kaj Theomanou: Vi lastatempe proponis artikolon por forigo de leginda statuso. Kion vi opinias pri tiu ĉi mia malnova propono? Mi ankaŭ informas Venca24, ThomasPusch kaj Tlustulimu kiuj partoprenas reviziadon de legindaj artikoloj. --KuboF (diskuto) 14:03, 20 Okt. 2015 (UTC)

Ŝajnas al mi tute bone. Artikolo sen referenco tute ne povas esti leginda; kaj forigi tiun statuton pli rapide nur plibonigos Vikipedion. --Theomanou (diskuto) 06:06, 22 Okt. 2015 (UTC)
Por Por: La propono de KuboF. --Glavkos diskutejo 19:05, 24 Okt. 2015 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus forprenis legindan statuson de ĉiuj "legindaj" artikoloj, kiuj estis markitaj pri senfonteco. Dankon al ĉiuj kundiskutintoj kaj mi esperas, ke estontece povos nia diskutado esti pli rekta kaj konstruiga! --KuboF (diskuto) 15:24, 29 Nov. 2015 (UTC)

KuboF, do, legindaj artikoloj, proponitaj por forigo de la statuso, perdas ĝin en unu tago? Bonege! --Ochilov (diskuto) 20:30, 29 Nov. 2015 (UTC)
@Ochilov: Nur legindaj artikoloj, kiuj klare (laŭ supre menciitaj kriterioj) ne plenumas kondiĉojn. Ne eblas simple proponi legindan artikolon kun referencoj kaj sen longtempaj avertoŝablonoj en VP:NPLA kaj tuj eks-legindigi ĝin.
Mi nun prilaboris artikolojn, kiuj dum 3 (!) jaroj havis avertoŝablonon pri manko de fontoj. Tamen, indas kontroli ĉiujn legindajn artikolojn, eble mi iujn miskaptis. --KuboF (diskuto) 22:20, 29 Nov. 2015 (UTC)

Mi ne volas perdi tro da tempo pri formala diskuto[redakti fonton]

Mi opinias, ke ne estas necesa krei novan proceduron. Kiam ni poluris la malnovajn legindajn kaj elstarajn artikolojn, tiu problemo ja estos solvita. Se entute vi opinias, ke ni devas diskuti kaj baloti la aferon, ni balotu unufoje pri bloka poluro de la malnovaj artikoloj. Se poste iu volas relegindigi aŭ reelstarigi tian artikolon, bonvolu redakti ĝin, ke ĉi plenumigu la kondiĉojn kaj rekandidatigu ĝin. Estonte, artikolojn, kiuj ne plenumigas la necesajn kondiĉojn, ni ja ne plu legindigos kaj elstarigos, ĉar tiu problemo datiĝas de tempo antaŭ la enkonduko de la nuna akcepto-procezo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:49, 23 Apr. 2014 (UTC)

Jes, mi pensas, ke ni devas diskuti pri bloka forigo de statuso, kiel mi skribis ĉi supre (bv. daŭrigi diskuton tie). --KuboF (diskuto) 22:08, 23 Apr. 2014 (UTC)

Tuja ne forigo de la statuso[redakti fonton]

KuboF, Theomanou, Venca24, ThomasPusch, Tlustulimu, Pino, mia propono:

  1. Se NPLA estas proponita ĉar ne havas multajn referencojn, kaj poste referencoj estis aldonitaj, statuso devas esti tuj ne forigita.
  2. Se iu aldonis referencojn en la artikolo, kio perdis sian legindan statuson antaŭe, statuso devas esti tuj revenita. --Ochilov (diskuto) 05:55, 4 Dec. 2015 (UTC)
Jes, la proponoj ŝajnas raciaj. Mi aldonas, ke fontoj estas iloj, gravaj sed nur iloj, ili ne devas maski la aliajn kriteriojn. Plibonigu la malnovajn artikolojn, forigu tuj la markon legidan se tute ne estas fontoj sed necesigi entekstajn referencojn estas ne ciam adaptita por niaj malnovajn artikolojn. --pino (diskuto) 13:17, 4 Dec. 2015 (UTC)
Pino, vi tute pravas... Mi aldonos referencojn en artikolojn mi proponis por ekslegindigi kaj artikolojn, kio ne havis legindan statuson ĉar mi proponis ekslegindigon, do, statuso de multaj artikoloj estos revenita. --Ochilov (diskuto) 13:52, 4 Dec. 2015 (UTC)
@Ochilov: Dum kelka (laŭ mia kompreno, sufiĉe longa) tempo estis aljuĝata leginda kaj elstara statuso pro esti ADLS sen vere atenti pri kriterioj por legindaj / elstaraj artikoloj. Pluraj artikoloj do ne plenumas plurajn niajn kriteriojn, ne nur kontroleblon. La supre menciitaj kriterioj (manko de referencoj, longtempaj avertoŝablonoj) estis elektita kiel baza kaj facile trovebla kriterio. Ekz. la propono pri tuja forigo de la statuso estis iniciatita rezulte de konflikto pri Nudelo; se ĝi perdintus sian statuson per la amasa, tuja forigo kaj poste oni nur aldonus referencojn, la artikolo tuj estus markita "leginda" malgraŭ sia okulfrapa ne-legindeco. Simile estus ankaŭ por Elisabeth Kübler-Ross kaj Esperantidoj.
Aliflanke mi komprenas, ke plifaciligi re-legindigon por klaraj kazoj estas inda afero. Tamen, manko de referencoj estas klara kaj nedisputebla kialo por ne-legindeco; dum enesto de referencoj mem ne estas sufiĉa kriterio por legindeco (necesas permana kontrolo, ĉu gravaj partoj estas referencitaj, ĉu la fontoj estas fidindaj ktp)...
Do, miaj opinioj pri viaj kriterioj:
  1. Tiaokaze laŭ mi preferindus neakceptado de ĉiu voĉdono / diskutero, kiu kritikas nur foreston de referencoj. Se iu kritikis ankaŭ aliajn mankojn de la artikolo, tiuj estu konsiderataj. Tamen, restu kutima balotprocezo.
  2.  Ne.
En pluraj Vikipedioj oni eĉ ne balotas pri legindeco. Se iu opinias artikolon leginda, tiu simple markas ĝin tia; same pri ne-legindeco. Ĉu eble tio estus taŭga vojo? --KuboF (diskuto) 23:27, 6 Dec. 2015 (UTC)
  • " manko de referencoj estas klara kaj nedisputebla kialo por ne-legindeco; dum enesto de referencoj mem ne estas sufiĉa kriterio por legindeco" - tre bona ideo. Bedaŭre ke tio estas disputebla. En mia (pl.viki) hejma vikipedio artikolon sen referencoj oni povas forigi (ofte al provejo de aŭtoro). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:08, 7 Dec. 2015 (UTC)