Uzanto-Diskuto:Glavkos

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lariso (urbo)[redakti fonton]

Saluton Glavkos, vi kreis frazon pri Lariso. Por ke ĝi povu esti ĉi tie, la paĝo devas enhavi minimume tri frazojn. Ĉu vi alskribos ion? Vidu ankaŭ Vikipedio:Ĝermo. Zuazua 16:29, 14. Okt 2009 (UTC)

Mi volas plibonigi pli malfrue ĉi tio ĝermo. Pardonu min!! Ne estas facila al mi skribi esperante. Amike Glavkos 18:41, 14. Okt 2009 (UTC).

Saluton. Mi ne scias kiel kaj kial vi povis registri ambaŭajn artikolojn Uzanto:Glavkos/Panos Kammenos kaj Panos Kammenos. Krome tiu sen indiko de aŭtoro kiu devas esti la ĝusta ne aperas en la listo de ĵus enmetitaj artikoloj, kaj sen ligiloj al aliaj lingvoj restus orfa kaj sen kontakto kun aliaj artikoloj. Do, unue oni ne devas registri artikolon kun nomo de uzanto: se vi veturas iome tra Vikipedio vi vidos milojn da artikoloj sen tio. Mi supozas, ke sen tio jam aperos la ĝusta artikolo kie vi devas enmeti la enhavon, ne en la alia. Por lasi iom rigardeblan la artikolon mi forigis la fuŝajn notojn. Se vi ne scias fari tion, mi helpos. Se vi scias kontakti kun vikipediistoj, bonvolu kontakti kun iu aŭ kun mi: mi helpos. Se mi plu vidos fuŝojn, mi kontaktos vin denove kaj helpos vin solvi la aferon. Ĝis.--kani (diskuto) 17:44, 9 Mar. 2015 (UTC)

Kara kani, mi uzis la ilo Enhava Traduko. La ilo, verŝajne, malfunkcias kaj kreas fuŝajn referencojn. Pro tio mi alinomigis la paĝon al mia sub-uzanta paĝo, por verki ĝin poŝte. Mi ne havas ĉiam la tempo por ellabori ion kiam mi volas, ĉu ne? Bonvolu ne metu forig'ŝablonoj al miaj uzantaj subpaĝoj. Mi tre bone scias kion mi faras. Mi estas sepjara vikipedisto kaj ankaŭ administranto al aliaj vikimediaj proektoj. Faru iomete da pacienco. --Glavkos diskutejo 18:55, 9 Mar. 2015 (UTC)
Tamen vi ne solvis la situacion por tiu kaj por alia antaŭa artikolo kun sama problemo: artikoloj kiuj komencas per Uzanto:Glavkos/. Se vi konsideras, ke vi solvos tion vi devas meti la ŝablonon redaktata. Tio signifas ke vi revenos kaj solvos la aferon.--kani (diskuto) 19:11, 9 Mar. 2015 (UTC)
Mi vere ne komprenas vin. Kial vi okupiĝas kun miaj subpaĝoj? Bonvolu forigu la paĝon Panos Kammenos. --Glavkos diskutejo 19:15, 9 Mar. 2015 (UTC)
Mi pensas, ke vi ne komprenas la funkciadon de Vikipedio. Mi klopodis nur solvi la fuŝon kiun vi faris. Kiam vi kreas artikolon kiu komencas per Uzanto:Glavkos/ tio estas fuŝaĵo ĉar ĝi jam libere eniras en la tuta Vikipedio dum la ĝusta artikolo ne estis kreita, poste vi kreis tiun sen enhavo kaj poste petis ties forigon, poste mi metis la ĝustan enhavon (kiu povas esti plibonigita kiam vi volos) kaj ĉiukaze vi insiste petas ties forigon, ĉu vere vi komprenas ĝin? Mi ne forigos la paĝon Panos Kammenos ĉar mi ne rajtas forigi paĝojn. Mi nur klopodas solvi problemojn, ne krei ilin. Mi konsilas ke ni iru antaŭ la administrantoj kiuj decidu pri tio. Sed memoru ke vi (nek mi) estas posedanto de viaj artikoloj, nomu ilin subpaĝoj se vi volas. Se vi volas labori per provizoraj paĝoj, bonvolu meti la ŝablonon redaktata por poste reveni kaj aranĝi ilin.--kani (diskuto) 22:26, 9 Mar. 2015 (UTC)
Kion estas la fuŝon ke mi faris. Tio ŝajnas kiel atako al mi. Kiu parolis pri posedantoj. Mi diris supre kion okazis, sed vi ne volas kompreni. Eble vi volas nur argumenti. Pardonu mi ne havas tempon por tio. Se vi volas komenti, estas publika rubriko en la Teknikejo. Mi petas ke vi ne pli lasu aliajn mesaĝoijn ĉi tie. --Glavkos diskutejo 22:41, 9 Mar. 2015 (UTC)

Mi esperas, ke vi jam aŭ poste konstatu ke miaj intencoj ne estas malamikaj kaj ke mi deziras mur bonon por Vikipedio kaj vikipediistoj. Plej verŝajne ĉio en la komenco estis miskomprenoj, kiujn ni povas forgesi. Vi povas konstati mian laboron ekzemple sur via lasta artikolo Manolis Glezos, pro kiu mi dankas ĉefe ĉar mi vidis tiun viron televide kaj mi sciis tute neniom pri li. Nun mi scias. Se vi iras al la paĝo pri Historio vi povas konstati kion mi faras: ekzemple gramatikajn misojn, aldonon de ligiloj ktp. Ĉio por plibonigo. Ĉiukaze mi komprenos ke vi ne volas kontakton kun mi. Ekkoleriĝoj formas parton de la homa vivo kaj oni devas lerni vivi kun ĝi. Ĉiukaze la tialo de mia kontakto estas alia kaj tiukaze temas pri peto. Delonge mi jam vidis en artikoloj la averton pri la fonto kaj mi ne scias kiel meti la ŝablonon. Fakte de kie vi prenas tiun numeron 646865782? Ne gravas ĉu vi ankoraŭ ne volas kontakton kun mi. Kiam mi vidos la uzadon de tiu ilo en alia artikolo, mi demandos al alia vikipediisto. Ĉiukazxe ĝis revido kaj dankon pro ĉio.--kani (diskuto) 13:42, 22 Mar. 2015 (UTC)

Do, via peto mi pensas ke mi ne povas ignori. La numero 646865782 estas la numero de la lasta versio de tradukita artikolo en la angla Vikipedio. Do, se vi vizitos la paĝo de la historio de la artikolo kaj poŝte klikos al la specifeca ligilo "01:09, 13 February 2015" (en la supra parto de la paĝo), tiam ŝargos la paĝo kun la lasta versio 646865782. En la fino da la ligilo vi povas vidi oldid=646865782. Tio signifas la versio de la paĝo ke vi povas trovi ĝin klikanta al la liĝilo kun la horo kaj la dato. Do...--Glavkos diskutejo 15:19, 22 Mar. 2015 (UTC)
Dankon pro la informo. Mi uzos tion.

Saluton. Mi korektetis la artikolon. Averto: foje vi tajpas dufoje la ikson, tiele ne aperas ĉapelon, sed ikson. Mi ne kapablis kompreni (kaj pro tio korekti) du partetojn. En la ĉapitro Komenca vivo ekde la aludon al Tom Sawyer al la vorto samgepatridoj, kiun mi anstataŭis aliloke al frato, ĉu tion vi celis? Alia parteto estas la klarigo al Trellantonis. Ĝis.--kani (diskuto) 14:53, 1 Apr. 2015 (UTC)

Saluton, la softvaro Enhav'Traduko kreas tiaj duoblaj xx kiam mi uzas la x sistemon. Eble mi devas uzi la ĉapelitajn leterojn. Jes "frato" estas la normala vorto. La artikoloj preskaŭ ĉiam estas tradukoj el la angla vikipedio. Se vi havas dubojn vi povas referenciĝi tie. Mi korektis ankaŭ la paragrafon pri Trellantonis. Dankon --Glavkos diskutejo 16:15, 1 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Mi alinomigis tiun artikolon al Ortodoksismo en Kroatio ĉar Ortodoksio ne aperas en PIV kaj ja Ortodoksismo kiu estas tre uzata en Vikipedio. Notu, ke la dekomenca titolo restas uzebla; krome mi ne scias forigi ĝin.--kani (diskuto) 06:19, 5 Apr. 2015 (UTC)

Bone, dankon. Se ne estas termino pri Ortodoksio en Esperanto, eble neniu volos skribi pri tio. Verŝajne estus pli bone ke ĝi restos kiel alinomiĝ'paĝo. --Glavkos diskutejo 06:41, 5 Apr. 2015 (UTC)

Nuligis version[redakti fonton]

Hello Glavkos, sorry for writing English but why do you want to keep errors? PND is outdated since 2012 (see Komuna Norma Datumaro) and a parameter like "VIAF-1" never exists. --Kolja21 (diskuto) 14:50, 29 Jul. 2015 (UTC)

And why is that a sufficient reason to remove the whole template? Why not just improve the parameters of the template? --Glavkos diskutejo 15:17, 29 Jul. 2015 (UTC)
No one removed the template. (The regular position is above the categories but that's marginal. It appears correct in both positions.) --Kolja21 (diskuto) 15:36, 29 Jul. 2015 (UTC)
Ok, I reverted it back to your change. --Glavkos diskutejo 11:18, 30 Jul. 2015 (UTC)

Dankon al vi.--kani (diskuto) 19:21, 15 Sep. 2015 (UTC)

Redankon pro la stelo. Ĝi ege plaĉis al mi, sed nek vi bezonas fari tion nek mi bezonas ricevi tiomajn gratulojn. Nur ni ĉiuj laboru kune.--kani (diskuto) 15:42, 17 Sep. 2015 (UTC)
Bone, Kani...mi ne plu steligos vian diskut'paĝon. --Glavkos diskutejo 16:58, 17 Sep. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Glavkos!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Glavkos, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]