Vikipedia diskuto:Polurado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi trovis la esprimon "Artikoloj indantaj poluradon" : "indanta" estas gramatike teruraĵo. 'ind' estas 'it'-formo : "polurinda" signifas kiu devas esti polurita. Kion ni atingas per "indanta pluradon" ? "Artikolo estanta inda al polurado" ??? Kial ne simple "Polurinda artikolo" ? Arno Lagrange  17:15, 13. Nov 2006 (UTC)

Ĉu ekzistas iu arkivo por ĉi tiu paĝo? Ĉu post fino de la polurado la alineo restu sur la paĝo, estu komentariigita, estu forĵetita aŭ transportita al alia loko? --Lu 09:50, 14. Feb 2008 (UTC)

Ordigo de la listo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke kelkaj aldonas supre kaj aliaj malsupre novajn artikolojn, kiuj estas polurendaj. Ni faru tion unuece, ĉar la nuna ĥaoso malfaciligas la uzadon de ĉi tiu listo. Mi mem preferas supran aldonon, ĉar tiam tuj videblas la novaj artikoloj, se oni aperigas la paĝon. Amike --Tlustulimu 15:16, 26 Apr. 2011 (UTC)

Polurinda estas ĉi tiu proponejo[redakti fonton]

Kiel menciita supre, oni bezonas arĥivigi finitajn diskutojn. La malsamo kun aliaj proponoj kiel VP:FA, VP:KA kaj VP:AA estas ke la atingo de "Polurado" ne emas esti klara. Do, mi proponas:

  • Arĥivigu malnovajn proponojn post kelke da tempo.

Troaj petoj en ĉi tiu paĝo malfunkcius: Preskaŭ ĉiuj artikoloj estus "polurindaj" el la vidpunkto de la karakterizo de Vikipedio projekto longega aŭ eterna.

  • Uzu la paĝon nur por listigi urĝe polurendajn artikolojn.

Oni klopodu elekti pli konkretajn ŝablonojn kiel {{Disigu}}, {{Menciindeco}}, {{Kontrolinda enhavo}}, {{Malneŭtraleco}} kaj {{Nesufiĉaj fontoj}}. Ni eble necesas alian ŝablonon por montri ke artikolo havus lingvan (Esperantolingvan) problemon. Ĉu iu konas tian ŝablonon en alilingva vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 01:03, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi trovis ŝablonon {{Lingvaĵo}}.(Ĉi tio estas enlinia ŝablono.Salatonbv (diskuto) 00:23, 4 Sep. 2013 (UTC)) Se ne kontraŭaĵo, mi arĥivigos malnovajn diskutojn kaj ordigos kun rekomendado de individuajn ŝablonojn. Se necese, oni devus proponi la poluradon denove. --Salatonbv (diskuto) 00:15, 31 Aŭg. 2013 (UTC)
Nu, eble vi rimarkis, ke antaŭ pli-malpli unu monato mi reviziis la tutan liston de polurindaj artikoloj, kaj enarkivigis plurajn dekojn, kiuj tiam estis poluritaj sed ial restis en la listo. Do la nuna listo estas nur eta parto de la listego antaŭ du monatoj! Pri la novaj aldonoj al la listo "kulpas" ĉefe mi. Mi aldonas la ŝablonon "polurinda" ĉefe, se mi mem ne sukcesas kompreni partojn de la artikolo, kaj kiam mi petas helpon de aliaj. Eble vi vidis, ke jen kaj jen mi skribis "polurinda de japano", ĉar mi mem ne regas la japanan, kaj do ne povas poluri. Ĉu pli bone ni faru iujn sufakojn en la listo? Ekzemple Polurinda pri Japanio; Polurinda pri Kemio, ktp? Tiam la "specialistoj" pri Japanio aŭ Kemio povus tuj salti al la artikoloj, pri kiuj ili interesiĝas. PaulP@diskkont 09:19, 1 Sep. 2013 (UTC)
Viaj artikoloj ĉi tie estas nur novaj danke al vi, sed estas aliaj ankoraŭ ne finitaj de 2007! Miaopinie ili estu en arĥivoj kun la rezulto Ne farite Ne farite. Estas 491 polurindaj artikoloj en la kategorio, do ni alportus nur parte ĉi tien por atingi specialan konsilon de aliaj. "Polurinda pri temo" estus unu eblo sed "ĝermo pri temo" emus havi preskaŭ samajn punktojn. Mi pensas, ke ĉi tiu paĝo devus regi la kategoriojn kun individuaj ŝablonoj kiuj mi supre montris kaj urĝi kontribuantojn zorgi artikolojn kun diversaj problemoj.--Salatonbv (diskuto) 10:03, 1 Sep. 2013 (UTC)
Se mi ĝuste komprenas, vi volas forigi la 491 ŝablonojn "polurinda" kaj meti anstataŭe la pli precizajn ŝablonojn {{Disigu}}, {{Neenciklopedia}}, {{Kontrolinda enhavo}}, {{Malneŭtraleco}}, {{Lingvaĵo}} kaj {{Nesufiĉaj fontoj}}. Ĉu mi ĝuste komprenas? Kaj kio do pri tiu ĉi paĝo? Ĉu ĝi nur listigu la novajn polurindajn artikolojn, kiuj havas la suprajn ŝablonojn? PaulP@diskkont 10:50, 1 Sep. 2013 (UTC)
Ne tute, sed mi kredas ke la "polurinda" ŝablono de pluraj el 491 artikoloj povus anstataŭiĝi. Ĉi tiu paĝo rekomendus la uzon de tiaj precizaj ŝablonoj kaj eventuale ni malmultigus la nombron kaj eblus la originalan funkcion de "polurinda". Por realigi ĝin, Vikipedio:Aŭtora portalo povus kuniĝi kun ĉi tiu artikolo, kaj povus regi VP:AA kaj VP:KA (kiel la {{Helpo por zorgiloj}} montras) kaj rekomendi al kontribuoj la ŝablonojn en Kategorio:Ŝablono:Averto por artikoloj. Samtempe, ĉi tiu paĝo estus uzebla kiel la listo de artikoloj vere polurindaj (eble kun kelkaj seriozaj problemoj de sen fonto, lingvaĉo, ktp) --Salatonbv (diskuto) 11:15, 1 Sep. 2013 (UTC)
En ordo. Mi komprenas nun, kaj aprobas. PaulP@diskkont 11:23, 1 Sep. 2013 (UTC)

Fontoj kaj Referencoj[redakti fonton]

El la nova propono:

- Artikolo tute ne enhavas fontojn.

- Artikolo tute ne enhavas referencojN.

Laŭ mia kompreno fontoj kaj referencoj estas sama koncepto, sed ni uzu la formon "referenco" ĉar ankaŭ la etikedo <ref> ja sugestas tion. Ĉu do kapti la okazon kaj forigi la ŝablonon "Sen fontoj" kaj poluri la alian? PaulP@diskkont 08:22, 3 Sep. 2013 (UTC)

Preskaŭ same sed estas d:Q6867401 kaj d:Q5962027 kun multaj vikipedioj. Tamen, mi konsentas al la opinio unuigi tiajn ŝablonojn (mi vidis ie kelkajn multe similajn ŝablonojn) por rekomendi kontribuantoj kaj krei proponejojn se necese. Aliekzemple, ĉu ni kunigu Ŝablono:Citation kun Ŝablono:Cito? Alie, ĉu restu ĝin por traduka procezo?--Salatonbv (diskuto) 08:37, 3 Sep. 2013 (UTC)
Mi ŝanĝis la preskribon laŭ VP:REF#Averto-ŝablonoj. Tamen, la nomo de {{Sen referencoj}} estus ŝanĝinda al {{Sen piednotoj}}.--Salatonbv (diskuto) 00:23, 4 Sep. 2013 (UTC)