Vikipedia diskuto:Prononchelpilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majuskloj[redakti fonton]

Kiam oni montras akcenton per majusklo, ĉu nur per la akcenta vokalo [ekzEmplo] aŭ per la tuta silabo [ekZEMplo]?

Bona demando. Mi ne scias. Kion vi opinias, homoj? Bab 17:37, 2. Dec 2004 (UTC)
Kial oni ne montru ĝin per dekstra korno, — [ekzémplo] — ? Tiu havus laŭ mi ege pli bonan aspekton, kaj mi kredas ke mi jam vidis tion uzadon en Esperantaj libroj. --RossB 16:21, 2. Dec 2007 (UTC)
Mi nun trovis ĉi tion en la artikolo Prononco de Esperanto:
Fremdaj nomoj ofte pli-malpli konservas siajn originajn prononcojn.
Zamenhof rekomendis uzi skribitan akcenton en nomoj ne akcentitaj
sur la antaŭlasta silabo, kiel ekz-e en sia propra nomo: Zámenhof.

Do ĉu oni ne devus uzi tion uzadon? --RossB 20:06, 4. Dec 2007 (UTC)

Vi iom tro rapide ŝanĝis la regulojn, sen atendi ke okazu diskuto pri la afero. Tial mi nun restarigis antaŭan version de la paĝo.
Mi kontraŭas al uzo de la dekstra korno anstataŭ la majuskloj. Memoru ke kelkaj lingvoj (kiel la franca) uzas la dekstran kornon kun tute alia signifo (en la franca ĝi ne signas akcenton, sed fermecon de "e"). Aldone, nur la uzo de majuskloj evitas ne-esperantajn signojn (vokaloj kun dekstra korno estas apartaj signoj). Kaj nun jam multegaj Vikipediaj paĝoj uzas tiun sistemon kun majuskloj, kaj estus grandega laboro ŝanĝi ilin ĉiujn.
Do la afero estas diskutinda.
Aldone, mi ne vidas kialon por forigi la kutimon meti la esperant-literajn prononcindikojn en ortajn krampojn ([...]). Marcos 10:01, 8. Dec 2007 (UTC)

Pri la majuskloj: majuskloj havas tre maelegantan kaj malsciencan aspekton, kaj la uzado de dekstra korno ŝaijnas esti konsilita de Zamenhof mem - vidu ĉi tie - ĉu ne bona exzemplo?

Pri la ortaj krampoj (aŭ akutaj krampoj): tiuj estas ĝenerale indiko de IFA. Iuj artikoloj uzas ilin kun IFA, aliaj uzas ilin kun la prononchilpo kun Esperantaj literaj, aliaj uzas Esperantj literaj sen krampoj. Ŝainas pli taŭga uzi ilin nur kun IFA, por eviti konfuzon. Kaj certaj la vortoj pri oblikvaj stangoj taŭgas nur je IFA. --RossB 17:36, 8. Dec 2007 (UTC)

'[redakti fonton]

Ĉu malrekomendindas marki lastsilaban akcenton per '?: Paris [pari'].

Mi pensas ke jes. Ĉefe ĉar tio kreas neregulecon: anstataŭ unu, jen du metodoj, kiuj malsame uzatas laŭ malsamaj silaboj...
Ankaŭ "'" iel similas al superlinia i, ĉu ne? Bab 17:39, 2. Dec 2004 (UTC)

La ' devas uziĝi en IFA, sed memoru meti ĝin antaŭ la koncerna silabo! --RossB 21:37, 7. Dec 2007 (UTC)

Krome, por Sevilo, [sebIja] estas akceptebla, eĉ pli sevileca ol [sebIlja].

Nazaj vokaloj[redakti fonton]

Ĝis nun la paĝo diras nenion precizan pri nazaj vokaloj. Ĝi nur diras, ke oni povas uzi por naza diftongo (supozeble por la [ãõ] de la portugala lingvo). Tio indikas ke oni havus nur la eblecon de kursivigo por montri nazajn vokalojn. Laŭ mi tio ne estas tre bone, ĉar kursivigo jam estas uzata por montri ne-Esperantajn vokalojn (ekzemple u por [y] (germana "ü"), o por [ø] (germana "ö"), a por [ə]). Ekzistas laŭ mi tri diskutindaj solvoj:

Laŭ mi la unua solvo evitindas, ĉar ĝi enkondukas neesperantajn literojn (ni ja ankaŭ evitas uzi ü kaj ö). Mi persone ne havas preferon inter la dua kaj la tria solvo. Kion opinias aliaj? Marcos 19:07, 28. Jun 2007 (UTC)

Laŭ mi, el tiuj tri la plej evitinda en Esperanta prononcindiko estas la dua, ĉar ĝi estus la plej misgvida en tio ke "an" jam havas alian signifon signante sinsekvon de du sonoj. Aldone "an" enkondukas digramon kio malkongruas al la Esperanta filosofio por unu sono - unu litero. Iom simile oni (malpreve) pretendas ke neniu uzas x-sistemon en hom-legebla teksto. Certe ni ne uzas ĝin prononcindike por la angla "th" au similaj sonoj en la kastila kaj araba, ktp (tx, dx por [θ, ð]) nek por la hispana "ñ" (nx por [ɲ]), nek por la voĉa velara frikativo en la araba kaj la hindia (gx por [ɣ]), eĉ ne kursive.
Uzi kursivecon maloportunus. Unue, neniu atentus ĝin, due, ĝi aŭguras la eventualan kreadon de sekteca dua kursiva alfabeto de 28 literoj (plus kiu scias kiom da digramoj), distingitaj nur per kursiveco, kaj kies sonaj signifoj estus konataj nur al fanatikaj vikipediistoj.
Inter ã kaj an mi multege preferas la unuan: Ambaŭ enkondukas ne-Esperantajn signojn, sed nur la unua konservas la principon, por unu sono - unu litero, kaj nur la unua vere klopodas eviti plursignifigon de la Esperantaj literoj. Aldone, la serio ãẽĩõũ por nazaligitaj vokaloj estas facile lernebla kaj memorebla.
La tri eblaĵo an kvankam iomete plumpa laŭaspekte, ne havas la malavantaĵojn de an. Kaj oni ne postulas elegantecon en prononcindiko. Do, ĝi tolereblas.
Estus bone, se ĉiam kiam pure Esperanta prononcindiko neadekvatas, ni sekvu ĝin per indiko per la IFA. Ni uzu jam establitajn internaciajn normojn. Ni ne simple anstataŭu la internaciajn normojn per sektecaj, kiuj nur povas ridindigi nin. Analogie, en biologiaj artikoloj tuj menciiĝas la respektiva latina precizigo, ekzemple Lumbricus en artikolo Lumbriko.
Samtempe, la aldono al la Esperanta alfabeto por prononcindikaj celoj (kaj eble iam ankaŭ por propraj nomoj - sed tio ja estas alia afero) de serio de interkonsentitaj sufiĉe belaspektaj literoj kiuj NE signife kolizias kun jam ekzistantaj Eaperantaj literoj, nek kun jam ekzistantaj IFA-simboloj estus tre oportuna, kaj bone subtenus la celojn de Esperanto.
La alia sistemo menciita en la artikolo SAMPA estu rigore evitenda. (Krom se oni instruos al la vikiprogramo aŭtomate transliterumi ĝin al la IFA tiel, kiel ĝi jam transliterumas "cx" al "ĉ".
Bill O'Ryan 01:36, 29. Jun 2007 (UTC)
mi ĵus forigis la mencion de SAMPA. --RossB 19:25, 4. Dec 2007 (UTC)
Nuntempe ĉi tiu Vikipedia paĝo malrekomendas uzon de IFA, kaj mi konsentas kun ĉi tiu malrekomendo. La Esperanta Vikipedio estu facile uzebla por homoj lernintaj Esperanton sed ne lernintaj IFA-n.
Mi pensas ke vi iomete miskomprenas la intencos de la kursivaj literoj: Neniam estis la intenco, ke ni kreu iun alternativan fonetikan alfabeton uzante 56 literojn (28 normalaj plus 28 kursivaj). La intenco simple estas, ke ni uzu nur Esperantajn literojn por la prononhelpiloj, por ke oni ne bezonu scii IFA-n por legi la Vikipedion. Sed ĉar ekzistas sonoj, kiuj ne estas uzataj en Esperanto, ni devas foje alproksimiĝi al la origina sono per la plej proksima Esperanta sono. Por indiki ke la origina sono ne samas sed nur similas al la Esperanta sono, ni kurzivigas la literon.
Do "an" nur montras ke la origina sono similas al "an" (kvankam temas pri unu kaj ne du sonoj). Se vi daŭre malŝatas ĉi tiun sistemon eĉ post miaj klarigoj, mi povas konsenti anstataŭe uzi "an. Mi ŝatus eviti uzon de "ã", ĉar ni tiam iom forlasas la uzon de Esperantaj literoj, kaj tio invitus aliajn homojn ekuzi "ö" kaj "ü", kio laŭ mi estas evitinde. Marcos 17:59, 4. Jul 2007 (UTC)

Mi nun uzis la "IFA2" ŝablonon. --RossB 21:58, 7. Dec 2007 (UTC)

La Internacia fonetika alfabeto estas preferbla ĉar ĝi estas pli neŭtrala kaj pli internacia. 86.210.71.157 09:15, 29. Dec 2008 (UTC)