Uzanto-Diskuto:Unukorno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Unukorno
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Ho Unukorno ![redakti fonton]

helpu ! mankas malpli ol 40 artikoloj por atingi 10 000 ! Arno Lagrange

Bone, mi klopodas! --Unukorno 23:14, 4. Dec 2003 (UTC)

Saluton, Unukorno, mi dankas pro via saluto. Mia nomo en la germanlingva Vikipedio estas "Musicus", kaj mi skribis tie kelkajn artikolojn pri diversaj klasikaj komponistoj kaj ordigadis kaj kompletigis (kaj plu kompletigos) la listojn de la komponistoj, de la pentristoj kaj de la skulptistoj. Mi dezirus, ke mi havus nur pli da tempo! Kiuj estas viaj interesoj kaj nomo en la germanlingva Vikipedio? Plej bonaj deziroj pri via laboro por Vikipedio! Muzikamanto 15:57, 18. Jan 2004 (UTC)

Mi ankaŭ en la germana VP aperas kiel Unukorno. Se vi volas, vi povas vian personan paĝon ligi al [[de:Benutzer:Musicus]] kaj en via germana paĝo vi povas sammaniere ligi ĉi tien [[eo:Vikipediisto:Muzikamanto]].
Ĉi tie mi ne nur verkas pri aferoj, kiuj min persone interesas. Mi ekzemple neniam legus barokajn odojn, sed dum mia studado mi iam devis fari prelegon pri germanaj barokaj verkistoj, kaj i.a. el tiuj materialoj mi nun faras vikipediajn artikolojn. Pri muziko mi apenaŭ ion scias, sed estas bone, ke homoj kiel vi povas kompletigi tiun ĉi fakon. Amike, --Unukorno 15:13, 20. Jan 2004 (UTC)

Sorry this is in English because I don't know Esperanto mcuh at all, but could you do some translations from English to Esperanto for me? - fonzy

Hi Fonzy, I'm afraid, my English is not good enough for this task. Please ask Vikipediisto:Chuck SMITH (who is American) or Vikipediisto:Paul (Englishman). I am sure that one of them can help you. --Unukorno 09:59, 29. Feb 2004 (UTC)

Aldonante informojn en la pritagajn paĝojn, ĉu vi bonvolos ankaŭ tien enmeti {{msg:monato}} kaj {{msg:lakoncernamonato}}, kaj en la biografilistojn, {{msg:biografioj}}  ? (Vidu ekzemple 1-a de januaro kaj M ) . Dankas Arno Lagrange 13:37, 12. Mar 2004 (UTC)

Dankon pro la laborego pri la mediavikiaĵoj! Mi agos laŭ via propono. --Unukorno 06:05, 13. Mar 2004 (UTC)
Ĝuste ne ! ne estas laborego. Estas tasketo kiu povas esti tre produktiva se uzata tie kaj jene. Kaj kiam io evoluas, sufiĉas ŝanĝi en unu sola loko ! Fine estas tre penŝpara. Arno Lagrange 07:13, 13. Mar 2004 (UTC)
Nu jes, novaj evoluoj kutime celas, faciligi la aferojn. Tamen la preparo kostas sufiĉe da laboro kaj vi evidente estis la sola esperantista vikipediisto, kiu faris ĝin. Mia vikipediumado lasttempe iom paŭzis, do mi nur tre supraĵe povis kontroli la lastajn evoluojn... --Unukorno 08:20, 13. Mar 2004 (UTC)

Dankon por la bonveno! --Alers 08:58, 15. Jul 2004 (UTC)

Ne dankinde! --Unukorno 17:45, 25. Jul 2004 (UTC)

Vi skribis,ke vi lernis esperanton "antaŭ pli ol 20 jaroj. Mi estis ege juna kaj volis plibonigi la mondon... ". Sed ne nur tion vi volis; ĉu vi ne unue emis lerni la italan ? ---demandas MONTANESKO 2004-07-23

Nu, ankaŭ mia intenco, lerni la italan, estis pura idealismo. Vojaĝi al Italio por mi (same kiel por vi) tiutempe estis absurda deziro... --Unukorno 17:45, 25. Jul 2004 (UTC)

Respondo pri kopirajto[redakti fonton]

Montanesko(2004-12-09-19-39): Saluton al vi ,Unukorno! kompreneble vi pravas. Fakte mi ĉe kelkaj fotoj donis la fontindikon, ĉe aliaj mi forgesis ĝin, verŝajne pro la ĝojo ke la afero teknike funkcias (mi estas novulo pri tio). Tamen ne estas kaŭzo por zorgoj. La fotojn mi transprenis el www.gipfelbuch.de kies aŭtoro donis la permeson uzi la fotojn por nekomercaj celoj. La fontidikojn mi aldonos, kie ili mankas.
Montanesko(2004-12-09-20-19): Post kontrolo mi rimarkis, ke mi eraris pri unu foto, nome: Dosiero:Koenigstein-03.jpeg .Mi elprenis ĝin el la artikolo Fortreso Königstein kaj vi forigu la koncernan dosieron, se tio estas necese. Bedaŭrinde temas pri tre taŭga foto, mi kontaktos la fotografon, eble ...Do ĝis kaj ĉion bonan por vi!

Dankon! Mi forigis la dubindan foton, por eviti leĝajn konfliktojn. Se vi ricevos la permeson de la aŭtoro, simple reenmetu ĝin. --Unukorno 18:00, 13. Sep 2004 (UTC)

Bv. noti[redakti fonton]

  • Saluton Unukorno! Vizitante alilingvajn Vikipediojn mi rimarkis problemon. Mi preterpasis ankaŭ paĝojn kiujn vi kunverkis. Tial vidu ankaŭ 2. Mi ŝatus ekscii Vian opinion ĉirilate.
  • Mi reverkis Gangleri kune kun la Angla kaj Germana versioj kaj metis miajn demandoliston ĉe [1]. Se vi havas tujan respondon mi ĝojus pri noto, se ne mi atendos ĝia alia persono trovos la respondon.
  • Kelfoje aŭtoroj preferas por geografiajn nomojn la formon kun la "io" alifoje tiun kun la "ujo" siufikso aŭ eĉ povas uzi kromajn variantojn, se tiaj ekzistas. Se oni forgesus la alidirektigon de ĉiuj konataj formoj al unusola oni denove havus problemon. Tion oni devus fari ankaŭ por la jam ne verkitaj sed jam menciataj artikoloj.

Ĝis! Gangleri 01:45, 26. Sep 2004 (UTC)

Bv. ŝanĝi Umfrage al E-o. Dankon!

  • Bone, mi ŝanĝis Umfrage al Enketo.
    Vi facile povas enmeti viajn indikojn: Simple klaku al la redakto-butono kaj jam ĉio devus funkcii tute normale. Mian retmesaĝon vi certe ricevis, ĉu? Amike, --Unukorno 22:16, 27. Sep 2004 (UTC)
Dankon Unukorno, ankaŭ por la retmesaĝo! Mi ŝanĝis la paĝojn / artikolojn Vikipediistoj laŭ vikipediistiĝo kaj Vikipediistoj laŭ esperantiĝo aldoninte ligojn apud "ĉi tie". La anutaŭa formo estis misgvida. Mi klakis tien, kie oni estus ŝanĝonta la ŝablonon. Dankon! Nun mi ankaŭ konas la e-an nomigon por {{template}}. Iom mi jam eksciis en la angla kaj germana Vikipedioj. Ĉu ekzistas ligo, kie oni povas alrigardi la liston de ĉiuj jam verkitaj ŝablonoj? Se ne, ĉu vi povas demandi al spertulo?
Ĉu vi scias ion rilate al [2]? Mi nur trovis mencion sed ne faris [[Kategorio:Islando]]. Ĉu vi spertas pri tio? Ĉi vi scias ion rilate al la aliaj demandoj ĉe Vikipedio_diskuto:Kategorio? Gangleri 23:05, 28. Sep 2004 (UTC)
Ho, pardonu, ke mi tiel longe paŭzis! Estis bone, ke vi sendis al mi retmesaĝon, tiu metodo nuntempe eble estas pli efika ol kontakti min ĉi tie. Esperante, ke mi baldaŭ havos pli da tempo por la Vikipediumado --Unukorno 16:17, 6. Okt 2004 (UTC)
  • Saluton Unukorno! Mi pardonpetas pro la prokrasto, mi urĝe devas mencii la trovitajn erar(et)ojn, ĉar oni baldaŭ ne plu korektos kaj enmetas la reportatajn en la novan version 1.4.
  • Mi ĵus rimarkis, ke ne ekzistas artikolo pri Unukorno en e-a Vikipediio. Tamen mi vidis tutan ĉenon de alilingvaj artikoloj de is:Einhyrningur al en:Unicorn ktp. Mi nek trovis Unukorno nek Monocero en PIV. Se vi kreus artikolon / stumpon bv. forigi la alidirektigon al via vikipediista paĝo. Antaŭdankon! Amike salutas [[Vikipediisto:Gangleri|Gangleri | T | Th]] 04:24, 11. Nov 2004 (UTC)


La alidirekton oni faris, kiam oni komencis distingi inter enciklopediaj terminoj kaj nomoj de vikipediistoj (tiel longe mi jam ĉeestas...).
Fakte mi tute ne estas fakulo pri tiaj unukornaj estaĵoj, mia kaŝnomo simple estas vortludo. PIV mi ne havas (mi pruntedonis ĝin antaŭ pluraj monatoj al amiko...), sed mi konjektas, ke la ĝusta termino por la fabela estaĵo devus esti Unukornulo. Ankaŭ ekzistas samnoma konstelacio, ĉu ne? Nu, eble mi iam verkos (aŭ tradukos) artikolon pri la unukornulo - se mi eltrovos, ke la ĝusta nocio estas Unukorno, mi kompreneble forigos la alidirekton. Amike, --Unukorno 11:46, 16. Nov 2004 (UTC)

Also, ich würde Unukornino für die richtige Form halten, denn es handelt sich doch um das Pseudonym einer weiblichen Person, oder?

Danke für die Übersetzung und Gruß aus Berlin, Achim -- 149.225.214.113 07:19, 12. Jan 2005 (UTC)

Hallo nochmal, die Reaktion auf das Posting scheint ja nicht sonderlich berauschend zu sein. Ich fände es ziemlich prima, wenn die Esperanto-WP bei dem Contest dabei wäre, vielleicht kennst du ja jemanden, der das hier in die Hand nehmen mag und / oder mal einen Kommentar auf meta:International writing contest hinterläßt. Gruß aus Berlin (p.s. gestern hatten wir das 1jährige Jubiläum unseres Stammtisches, vielleicht ziehts dich ja mal wieder nach Berlin) -- 217.184.34.104 14:19, 17. Jan 2005 (UTC) Achim

Saluton kaj dankon pro viaj afablaj vortoj! (Vikipediisto:Duko-de-Benia)


Estimataj Administrantoj, saluton![redakti fonton]

Kial mi skribas al vi ĉi tiun amasan leteron? Fakte ĝi estas plendo.

Ĉu vi povus, mi petas vin ĉiujn, rigardi al la Vikipedista_diskuto:Petr_Tomasovsky kaj Vikipedista_diskuto:Jan??? Ankaŭ Diskuto:Maria_Teresia.

Mi opinias, ke tiu ĉi Vikipedisto AROGAS (en plena senco de la nocio difinita en PIV) ĉiujn regulojn kaj kutimajn procedojn en Vikipedio.

Almenaŭ en alilingvaj Vikipedioj la administrantoj klopodas pri kunordigo de ĉiuj trovitaj informoj al koncerna artikolo.

Ja la vero, kvankam estas iu aŭ io kontroversa, devas esti en la enciklopedio priskribita el ĉiuj eblaj vidpunktoj. Ja NEŬTRALECO de la enciklopediaj artikoloj estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Per tia neŭtrala sinteno ni ja proksimiĝas al la VERO pri la artikolaj temoj kaj krome montras al la neesperantista mondo, ke ni ne estas ĉiuj nur fanatikaj verduloj, sed ke ni uzas nian lingvon sammaniere objektive kaj praktike kiel ĉiuj aliaj lingvo-uzantoj de ajn lingvo.

Ĉu oni toleru krome VULGARAN traktadon inter la Vikipedistoj?

Kio koncernas la komunikadon inter Jan kaj Petro, la neŭtralan vidpunkton montris unusola plia diskutanto Vikipediisto:Narvalo - jen lia lasta vorto Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino..ktp. Lia racia aliro, mi pensas, fontas el scio de aliaj lingvoj, nur de Esperanto.

Krome Petro ne skribas enciklopediajn artikolojn (kiujn li nomas „detala biografio“), sed simplajn listoj de amasigitaj datoj kaj eventoj.

Mi havas tiun ĉi labor-planon: Diskuto: Maria Tereza (Aŭstria)

Mi scivolas pri viaj reagoj. Jan --Jan 17:39, 17. Jun 2005 (UTC)

Bonvenu enhavi roboton Zwobot[redakti fonton]

Estimata Administrantino, saluton! Bonvenu enhavi roboton Zwobot en robotoj de paĝo Lastaj ŝanĝaj. Mi kaŝos roboton en tiu paĝo. Dankon! --Ged 02:39, 11. Aŭg 2005 (UTC)


Alice Walker[redakti fonton]

Mi tre ŝatis vian artikolon pri la aŭtorino!! Ĉu vi havas retpoŝton aŭ alian kontaktinformon? Mi ŝatus babili pri literaturo kun vi! Mia retpaĝo estas www.kisa.ca

--Sonjaaa 10:15, 23. Dec 2005 (UTC)

Ho, mi ĵus rerigardis la artikolon kaj rimarkis, ke ĝi donas nur bazajn informojn. Tamen, dankon! Vian retejon mi rigardos! Vi retpoŝte atingas min ĉe unukorno (at) hotmail.com
Amike, --Unukorno 14:36, 23. Dec 2005 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:59, 3. Jan 2006 (UTC)

Dankon por via mesag^o. En estonteco, mi certe serc^os por artikoloj kioj jam ekzistas!

Nun mi prenas pau~zon, c^ar c^io estas tre malrapida. Mi esperis ke la Esperanto Wikipedia estus pli rapida ol la Angla unu, c^ar malpli popolo provas uzi g^in c^e la sama tempo. Sed g^i s^ajnas esti kiel malrapida. G^i estas ebla ke g^i venas de la sama "server"-komputilo. Bobo Katzo 20:03, 21. Mar 2006 (UTC)

dankon 2[redakti fonton]

Dankon por la informaĵo pri la X-o sistemo. Esperinde la akcento kion mi ĵus tajpis aperos korekte. Bobo Katzo 18:59, 24. Mar 2006 (UTC)

Via administanteco[redakti fonton]

Kara ! Ŝajne vi ne plu tiom aktivas en Vikipedio kiel iam. Tamen, esperinde tiu mesaĝo trafos vin ! Ĉu vi bonvolos sciigi :

Ja malaktiva administranto ne rekte malutilas, tamen estus bone ke ĉiu uzanto povu kalkuki ke uzulo kun administraj rajtoj povos rapide reagi se atentigite pri farenda ago kun tiaj rajtoj. Se ne tiel estas preferinde estas rezigni pri administraj rajtoj. Sincere Arno Lagrange  14:52, 24. Feb 2008 (UTC)

Kara Arno,
mi bedaŭras, ke mi apenaŭ plu havas tempon por Vikipedio. Fakte mi jam en somero 2005 decidis ĉesigi mian administrantecon (ĉi tie kaj en la germana VP), ĉar mi neniam vere ŝatis la administrajn laborojn, krome mi preferas dediĉi la malmulton de mia tempo al la verkado. Certe tio estas egoisma konduto, sed mi vere feliĉas sen la krom-butonoj kaj esperas, ke la Eo-VP havas aron da kompetentaj administrantoj. Amike, --Unukorno 17:05, 29. Feb 2008 (UTC)
Dankon pro la respondo. Mi fakte preteratentis ke ni plu havas administrajn rajtojn de jam pluraj jaroj. Mi kredis ke vi daŭre havas ilin. Mi do forstrekas mian sencelan demandon. AL @ 17:51, 29. Feb 2008 (UTC)

Kara s-ro Einhorn, mi permesis al mi poluri iomete vian artikolon pri granda komponisto. Korajn salutojn --Longharulo 18:28, 7. Okt 2008 (UTC)

Kara Longharulo, mi ege malmulte kontribuis al la artikolo pri H. Schütz, nur dufoje mi prilaboris ĝin. Muziko estas afero, pri kiu mi ne vere kompetentas - bone, ke vikipediistoj kiel vi povas aldoni siajn sciojn. Amike, --Unukorno 17:56, 9. Okt 2008 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011[redakti fonton]

Saluton Unukorno! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:46, 7 Sep. 2011 (UTC)

Saluton Gangleri, mi jam havas aliajn planojn por la sekvonta semajnfino. Cetere mi antaŭ nelonge respondis al via retpoŝtmesaĝo - ĉu tio alvenis? Lasttempe kelkfoje okazis, ke iuj spamfiltroj forbaris miajn mesaĝojn... Havu belan tempon en Nurembergo! Amike --Unukorno 09:53, 8 Sep. 2011 (UTC)

La legisto[redakti fonton]

Saluton, Unukorno. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al La legisto. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q311449. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 11 Jul. 2013 (UTC)

Interese, evidente mi finfine devas okupiĝi pri Vikidatumoj. Dankon pro via korekto kaj la klarigo! Amike, --Unukorno (diskuto) 19:26, 11 Jul. 2013 (UTC)
Forigo
Saluton Unukorno, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Esperanto-ŝercoj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--KuboF (diskuto) 12:27, 22 Mar. 2015 (UTC)

Dankon pro via informo, fakte tiu ĉi artikolo apartenas al aro da stultaĵoj, kiujn mi faris antaŭ ol okupiĝi pri la bazoj de enciklopedia verkado. Do, simple forigu ĝin! Amike, --Unukorno (diskuto) 11:49, 24 Mar. 2015 (UTC)

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Unukorno,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 09:35, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]