Uzanto:Alois/ludejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enireja paviljono de Wilhelma
Manĝigo de la otarioj (marleonoj)
Amorphophallus titanum en Wilhelma

Wilhelma estas la nomo de la zoologia-botanika ĝardeno en Stuttgart (Stutgarto), Germanio, kiu estas konata pro sia plenkreskigodomo por idoj de homedoj („homsimioj“), kiujn ties patrinoj en iuj zooj de Eŭropo rifuzis akcepti.

La zoologia-botanika ĝardeno Wilhelma troviĝas en historiisma kastelparko samnoma, el la jaro 1846, en la urboparto Bad Cannstatt, kiun oni transformis kaj kompletigis por la bezonoj de la zoo kaj botanika ĝardeno. La ideon, uzi la historian parkon por zoo, iniciatis la stutgarta ĝardenisto kaj aŭtoro Albert Schöchle, kiu ankaŭ iniciatis la ĝardenon Blühendes Barock en Ludwigsburg kaj fariĝis la unua direktoro de Wilhelma.

La zoo Wilhelma montras sur proksimume 30 ha ĉirkaŭ 8.900 bestojn el la tuta mondo kaj kun siaj preskau 1.100 specioj ĝi estas la dua plej speciriĉa zoo de Germanio, post la Zoologia Ĝardeno Berlino. Krome Wilhelma prezentas ĉirkau 5.800 plantospeciojn el ĉiuj klimatozonoj de la Tero.

En la jaro 2007 pli ol du milionoj da gastoj vizitis la zoologia-botanikan ĝardenon Wilhelma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 48° 48′ 19″ N 9° 12′ 11″ O / 48.80528 °N, 9.20306 °O / 48.80528; 9.20306 (mapo)

Kategorio:Stutgarto Kategorio:Botanikaj ĝardenoj Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj Kategorio:Zoologiaj ĝardenoj en Germanio

Dentrada fervojo estas reloligita trafikilo, kies trakciiloj transformas la movigan forton per unu aŭ pluraj dentradoj. La ekzakta endentiĝo de la dentrado en la dentostangon, kiu estas fiksita inter la reloj sur la ŝpalo, permesas superi pli akrajn klinojn ol la pura adhermovigo, je kiu la ŝtalradoj sur la ŝtalreloj povas maladheri aŭ gliti.

La dentrada fervojo en Stuttgart estis inaŭgurita la 23-an de aŭgusto 1884 kaj ligas ekde tiam la urbodistrikton Sudo kun la urbodistrikto Degerloch, enkomunumigita al Stuttgart en 1908.

La dentrada fervojo de Stuttgart estas unu el nur kvar dentradaj fervojoj, kiuj en Germanio ankoraŭ estas en funkcio. La aliaj estas la Zugspitzbahn, la Wendelsteinbahn kaj la Drachenfelsbahn. El ili la dentrada fervojo de Stuttgart estas la sola, kiu ne servas al turismaj celoj, sed al la regula publika proksima persontrafiko (germanlingve: Personennahverkehr). Ĝi estas pro tio integrita al la lininumera sistemo de SSB (Stuttgarter Straßenbahn, Stutgarta tramvojo) ekde majo 1959 kiel linio 30, ekde la enkonduko de la Verkehrs- und Tarifverbunds Stuttgart (VVS, Trafik- kaj tarifunio de Stuttgart) en oktobro 1978 kiel linio 10.

Gistopasto

Gistopasto estas pasto farita el faruno, akvo kaj gisto. Depende de la intendita bakaĵo oni krome uzas pliajn aldonaĵojn (ekzemple salon, sukeron, lakton, grasaĵon, ovojn aŭ fruktojn. Krome por diversaj produktoj necesas diversaj daŭro, temperaturo kaj likvaĵkvanto por la fermentado.


De fortaj sabloŝtormoj en Dust Bowl blovkovrita bieno en South Dakota (USA) 1936

Sedimentado estas la surfundiĝo de partetoj el likvaĵojgasoj sub la influo de la gravito kaj aliaj fortoj, kiel ekzemple la centrifuga forto ("fuĝoforto) en centrifugo. La tavolo de ŝvebsubstancoj kiu plej sube ekestas, nomiĝas sedimento aŭ, por ekskludi konfuzon kun sedimentpetro, loza sedimento (lozpetro).