Uzanto:Pavla Dvořáková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babelejo
cs
Tomuto uživateli je čeština mateřským jazykem.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
sk
3
Tento redaktor má pokročilé znalosti slovenčiny.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
ru
2
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке среднего уровня.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
it
p
Questo utente sa un po’ leggere l’italiano.
pl
p
Ten użytkownik może czytać polskie teksty.
Uzantoj laŭ lingvo


Mi loĝas en Ĉeĥio en urbo Písek.

Mi naskiĝis en 1966, Esperanton mi eklernis en 1977 kaj aktivas en Esperantujo ekde 1981 (antaŭe precipe en Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj en pedagogia fako, e. 1981-1990 mi regule instruadis en Somera-Esperanto tendaro en Lančov). Kun mia edzo mi ĉeforganizis multajn Esperanto-aranĝojn (ekz. Oficiala UK-Antaŭkongreso en Prago 1992, Mezeŭropa Junulara Semajno en Olomouc 1992, Interreligia ASISTI-Seminario en Tábor en 1994, ILEI-konferenco en Tábor en 1996, Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj en Pilský Mlýn en 2006 (vidu [1]), 10 Vinaj seminarioj en Suda Moravio en 1989-1998 k.a.).

Mia origina studfako estas informscienco kaj aplikita lingvistiko. Ekde 1998 mi profesie okupiĝas pri naturterapioj, muzikoterapio kaj psikologia astrologio (precipe lige al instruo de Carl Gustav Jung) kaj laboras volontule kun infanoj en infanhejmo (orfejo).

Origine mi devenas el Prago, nur en 2003 nia familio transloĝiĝis al Suda Bohemio al urbo Písek, kie ni cetere ege kontentas. Ekde 2006 mi gvidas Esperanto-klubon en Písek. Ekde oktobro 2008 mi estas membro de la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi zorgas precipe pri asociaj projektoj (komputila klerigado de la membraro, ĉefredaktado ĈEA-retejo kaj de la muzea paĝo ĉe Ipernity, multmedia E-datumbazo, tradukado de turismaj tekstoj, migra ekspozicio pri Esperanto kaj muzeaj ekspozicioj).

Komence de aprilo ni organizas en Písek internacian semajnfinan aranĝon Sabla Printempo (seminario "Esperanto kaj Interreto"); en 2008 kadre de ĝia programo okazis, kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj E@I, ankaŭ Trejnseminario pri Vikipedio.

En Vikipedio mi aktivas ekde septembro 2007, mi okupiĝas precipe pri biografiaj artikoloj pri (plejparte, sed ne nur) ĉeĥaj muzikistoj, pentristoj kaj aliaj personecoj, kaj pri interesaj urboj/vilaĝoj kaj burgoj/kasteloj de Ĉeĥio. Kiam tion tempo permesos, mi ŝatus verki ankaŭ artikolojn pri miaj profesiaj interesoj (naturkuracado, spiritaj instruoj, etna kaj medita muziko). Ekde novembro 2010 mi klopodas utiligi por verkado ankaŭ artikolojn el WikiTrans.

Dum KAEST en novembro 2008 mi gvidis kun Yves Nevelsteen kaj Miroslav Malovec trejnseminarion por kontribuantoj al Vikipedio, kiun aktive partoprenis 17 personoj. Pluajn trejnadojn mi gvidis en januaro 2009 en Pardubice, en aprilo 2009 dum PSI (Paska Semajno Inrernacia) en Sankt Andreasberg (Germanio) kaj en novembro 2010 dum KAEST en Modra(kun Marek Blahuš). Mi iniciatis kaj 26.-30.10.2011 kunorganizis en Svitavy Esperantan Vikimanion omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio.

Krome mi nun lernas komputile prilabori muzikon kaj ŝatus krei ciferecan datumbazon pri Esperanto-muziko (mi posedas hejme pli 200 operariojn kaj artkantojn, tre bonkvalite tradukitajn al Esperanto, ĝis nun plejparte tute ne publikigitajn ie ajn,kune kun muziknotoj; poste mi ŝatus larĝigi ĝin ankaŭ al aliaj muzikĝenroj). Interesiĝantoj pri kunlaboro tiusfere estas tre bonvenaj!

Geografio
Mi ŝatas geografion.
Klasikmuziko Klasikmuziko
Mi ŝatas aŭskulti klasikmuzikon.
Komunejo
Mi partoprenas ankaŭ en la komunejo.